Novaĵoj el Rusio

Saturday, May 07, 2005

Tribunalo decidis ne aresti membrojn de Naciebolŝevika partio pro kontraŭ-Putin akcio sur muro de hotelo "Rusio"



Tverskoj tribunalo de Moskvo rifuzis doni sankcion por aresto de du aktivuloj de Naciebolŝevika partio, kiu disĵetis flugfoliojn apud hotelo "Rusio" kaj ligigis sur la fasado de la konstruaĵo plakaton kun kontraŭprezidenta slogano. Tiel la tribunalo malakceptis peticion de prokurejo, kiu iniciis krtiman proceson kontraŭ la membroj de la partio laŭ artikolo "arbitro". Pri tio informas agentejo "Novosti".

En merkredo vespere Olga Kudrina kaj Jevgenij Logovskij pere alpista ekipaĵo elgrimpis el ĉambro sur 11a etaĝo kaj disvolvis plakaton kun skribaĵo: "Putin, foriru mem!". La 10metra nigra tolo okupis 4 etaĝojn. La aktivuloj rifuzis reveni en la hotelon "ĝis Putin subskribos dekreton pri abdiko". Post du horoj savistoj demetis Kudrina kaj Logovskij de sur la muro.

Kiel oni informas sur paĝaro de Naciebolŝevika partio, Kudrina kaj Logovskij restas en enketa izolejo de portempa aresto. Krom la krima, kontraŭ ili estas ankaŭ iniciita administra proceso. La membroj de la partio ricevis 15 diurnojn de aresto pro la malgranda huligantaĵo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home