Novaĵoj el Rusio

Sunday, May 08, 2005

Trovitaj en Krasnojarsko korpoj ne apartenis al la kvin lernejanoj



En dimaĉo fonto en Ministerio pri internaj aferoj informis agentejon "Interfaks", ke, laŭ anticipa datumo, trovitaj en Krasnojarsko brulnigritaj kadavroj ne apartenas al la malaperintaj en 16 de aprilo infanoj.

"Por hodiaŭ ne estas atestaĵoj, konformantaj tion, ke la brulnigritaj korpoj povas aparteni al la malaperintaj infanoj", - klarigis interparolanto de la agentejo.

Laŭ lia datumo, estas trovitaj nur kvar korpoj, kaj nombro de la malaperintaj knaboj estis kvin. Krome, laŭ anticipa datumo, ampleksoj de la korpoj estas multe pli grandaj, ol la infanaj.

"Ĉiuokaze finajn konkludojn faros ĵugmedicina ekspertizo, al kiu jam estas transdonitaj la korpoj", - substrekis la fonto en la Ministerio.

Ni memorigu, ke antaŭe oni raportis, ke la trovitaj en Krasnojarsko restaĵoj ne donas kapablon precize difini, kiom da korpoj estis trovitaj. Kiel rakontis al agentejo "Novosti" deĵoranta prokuroro de Krasnojarska reginono, la kadavroj estis forte brulnigritaj.

Laŭ diversa informo, dimanĉe oni trovis de du ĝis kvin korpojn en unu el tubkolektujoj de Leninskij distrikto de Krasnojarsko. En policejo de Leninskij distrikto de la urbo oni tuj diris, ke temas pri la kvin kraskojarskaj lernejanoj, malaperintaj en 16 de aprilo, tamen ankoraŭ ne sukcesis konfirmi ĉi tiun informon.

Serĉado de la malaperintaj krasnojarskaj lernejanoj daŭras jam dum tri semajnoj. Maksim Taumanov, Safar Aliev, Galaŝ Mamedgasanov, Aleksandr Lavrenov kaj Dmirtij Makarov foriris el hejmo en 16 de aprilo post reveno el lernejo kaj ne venis reen. En la serĉo partoprenis pli, ol mil agentoj de polico, peza tekniko kaj helikoptero.

Pro malapero de la infanoj estis iniciita krima proceso. Post dek tagoj de serĉado la lernejanoj estis inkluditaj en federalan serĉon. Guberniestro de Krasnojarska regiono Aleksandr Ĥloponin permesis pagi rekompencon al ĉiu, kiu indikos sidlokon de la infanoj.