Novaĵoj el Rusio

Friday, May 27, 2005

V. Ĥristenko: Energiliverado de Moskvo plene refunkciis.

En nuna momento en Moskva regiono funkcias ĉiuj 45 antaŭe malŝaltitaj elektrostacioj. Tiel la energiliverado plene refunkciis. Pri tio hodiaŭ anoncis la ĉefo de Minpromenerg (Ministerio pri industria energetiko) Viktoro Ĥristenko dum kunsido de la registaro, raportante pri stato de refunkciigaj laboroj en la plej gravaj objektoj de Moskvo. Tamen laŭ alia informo ĝis nun mankas elektroenergio preskaŭ en 1000 domoj de suda parto de la urbo.

V. Ĥristenko substrekis, ke en kelkaj objektoj restas limigo pri konsumado je 600 MVt, kio estas 4,5-oble malpli multe ol antaŭ la akcidento. La limigo devas esti plene forigita ĝis 14:00 msk. En la Tula kaj Kaluga regionoj ankaŭ plene ekfunkciis energiliverado, diris la ministro.

Komentante laboron de la trafiko li rimarkis, ke je la 7:00 msk estis refunkciigita moskva fervoja trafiko. Oni plu laboras pri aero-, akvo- kaj ceteraj trafikoj en necesa reĝimo.

Ni memorigu, ke en Moskva fervojo la 25an de majo okaze de malŝalto de elektroenergio estis ekskluditaj 145 veturoj de apudurbaj trajnoj, en Belorusa direkto - 11, en Riga - 14, en Gorjkij - 25, en Kurska - 37, en Pavelecka - 52, en Kazana - unu trajno.

Laŭ vortoj de la ĉefministro de RF Miĥail Fradkov, la raporto pri kaŭzoj de la energia krizo en Moskvo kaj kelkaj regionoj en proksima tempo venos al la registaro de RF. "Evidente, ni devas fari necesajn konkludojn kaj detale analizi kaŭzojn de la akcidento", - rimarkis M. Fradkov. La ĉefministro pliĝustigis, ke la raporto por la registaro pri kaŭzoj de la energiakcidento faros komisiono pri analizo de la okazaĵo, formigita en Rosteĥnadzor (Rusia teknika inspekto). M. Fradkov sciigis ankaŭ, ke en Minpromenerg oni faras konstantan monitoradon de okazinta situacio.

La ĉefministro ankaŭ opinias, ke la energia krizo - tio estas rezulto de nefarado de necesaj paŝoj flanke de RAO "EES Rossii" (Integraj energetikaj sistemoj de Rusio) al okazigo de senriskeco de energiliverado de la suferintaj regionoj. Samtempe li rimarkis, ke "verŝajne, dume estas frue fine konkludi pri la kaŭzoj de la akcidento".

Ni rimarku, ke krom federala komisiono, sian esploron pri kaŭzoj de la akcidento intencas fari ankaŭ Mosgorduma (Moskva urba dumao (parlamento)). Pri tio sciigis deputito de Mosgorduma, prezidanto de komisiono pri ekologia politiko sinjorino Vera Stepanenko en programo "Taga intrigo" de telekanalo RBK. Laŭ vortoj de V. Stepanenko, Mosgorduma maltrankviliĝas pro la situacio, ĉar ne estas konate, kiom da malutilaj elĵetaĵoj pro energiakcidento rezulte de portempa malŝalto de elektoenergio okazis en la ĉefurbo. "Pritakso de ekologia damaĝo al la medio kaj homa sano dume ne estis farita. Sed ricevi informon pri tuta ĉeno de la akcidento - jen estas tasko de la deputitoj", - substrekis V. Stepanenko.

Krome, la deputito rimarkis, ke urba estraro fakte ne estas kulpa pro energetika krizo, ili partoprenis la likvidon de sekvoj. Laŭ ŝiaj vortoj, tarifoj kontraŭ elektroenergio estas pagataj al RAO "EES ROSSII", kaj nome tiu organizaĵo devas okupiĝi pri teknika instalado kaj reinstalado, ĉar ĝuste por tio estas kolektata mono.

Krome V. Stepanenko informis, ke antaŭ nelonge en kunsido de la registaro de Moskvo oni pridiskutis ekologiajn, energetikajn problemojn ksaj problemon de akvoliverado. Estas planata ne nur konstruo de propra energisistemo, sed ankaŭ faro de rezervo de akvokonsumado el subtera akvo, kaj pri tio jam ekzistas teknikaj projektoj, diris la deputito. "Tio estas grave, ĉar pro la akcidento la urbo ankaŭ iĝis sen akvo", - subnstrekis ŝi. Laŭ ŝiaj vortoj, la programoj etas kalkulataj kaj realigataj en la urbo. "Mi esperas, ke la situacio puŝos al kompreno kaj solvo de demando pri sekureco", - konkludis V. Stepanenko.

6 Comments:

Post a Comment

<< Home