Novaĵoj el Rusio

Thursday, June 30, 2005

Ĝenerala prokurejo ricevis videorikordon pri preparigo de kapto de "Nord-Ost"



Ĝenerala prokurejo ekposedis videomaterialoj pri preparigo de vico da terorismaj aktoj, inklude kapton de spektaĵo "Nord-Ost", informas agentejo "Novosti". En 30 de junio ĝenerala vicprokuroro Nikolaj Ŝepel deklaris, ke Ĝenerala prokurejo posedas tiajn rikordojn. Laŭ liaj vortoj, la rikordoj estis trovitaj en kaŝejo en Karabulak en 22 de junio.

Nune la prokurejo havas aŭtentikajn rikordojn de preparigo de kelkaj terorismaj aktoj: atako al domo de ĉeĉenia registaro en decembro de jaro 2002, atako al Teatra centro, kie okazis spektaĵo "Nord-Ost" kaj aliaj, ankaŭ estas filmitaj aliaj objektoj de Moskvo, speciale, flughavenoj. Ŝepel substrekis, ke la trovitaj aŭtentikaj kasedoj ebligos al enketo "pli precize klarigi cirkomstancojn de atako al teanta centro en Dubrovka kaj aliaj objektoj, al kiuj oni preparis atakojn".

Laŭ vortoj de la ĝenerala vicprokuroro, enketo sukcesis trovi la kaŝejon nur post ricevo de atestaĵoj de unu el partoprenantoj de la agado de la bandanoj. Proceso pri ĉi tiu partoprenanto estis eligita el enketo pri la terorisma akto en Beslan. Dum tio estis trovita reto da ekstremisaj kaj nelegalaj organizoj, kiuj okupiĝas pri plenumado de terorismaj aktoj en sudo de Rusio "kun celo elkonduki subjektojn de Rusia Federacio el ĝia konsisto".

La ĝenerala viĉprokuroro klarigis, ke oni daŭras esplori la trovitan kaŝejon - nune oni spektis nur la trovitajn videokasedojn, kaj dokumentoj ankoraŭ ne estas esploritaj.

Teroristoj kaptis konstruaĵon de Teatra centro en strato Dubrovka en Moskvo, kie en tiu momento okazis spektaĵo "Nord-Ost", en 23 de oktobro de jaro 2002. Ostaĝoj fariĝis 923 homoj, kvin el kiuj esits mortpafitaj per la teroristoj. Rezulte de sturmo de la konstruaĵo pereis 130 ostaĝoj. Kvardek teroristoj, partoprenintaj en la kapto, estis likviditaj.

Alia terorisma akto estis plenumita en 27 de decembro de jaro 2002 en komplekso de registaraj konstruaĵoj de Ĉeĉenio en Groznij. Rezulte eskplodo pereis 71 homo, 640 homoj ricevis vundojn, materia damaĝo estis centoj da milionoj da rubloj.

Juĝo kondamnis murdintojn de Galina Starovojtova al 43 jaroj da malliberigo entute



Ĵaŭde urba tribunalo de Sankt-Peterburgo verdiktis en proceso pri murdo de deputitino de Ŝtata Dumao kaj gvidantino de partio "Demokratia Rusio" Galina Starovojtova, kiu en 20 de novembro de jaro 1998 estis mortpafita en perono de sia domo.

Kiel informas agentejo "Novosti", la juĝo kondamnis du akuzatojn en ĉi tiu proceso, Jurij Kolĉin kaj Vitalij Akiŝin, al 20 kaj 23 kaj duono da jaroj de malliberigo en punkolonio de rigora reĝimo. Kolĉin, laŭ versio de enketo, estis unu el organizintoj de la krimo, kaj Akiŝin estis senpera plenumanto de la murdo. La juĝo kvalifikis iliajn agojn kiel faritaj en grupo, kreita kun celo murdi Starovojtova por ĉesigo de ŝia sociepolitika agado.

Du aliaj juĝatoj, Igor Krasnov kaj Jurij Ionov, estis malkondamnitaj. Aliaj du, Aleksej Voronin kaj Igor Lelavin, estis liberigitaj de puno pro finiĝo de preskripto de la krimo.

Post publikigo de la verdikto ŝtata akuzanto Igor Soĥanenko diris, ke li ne esceptas eblecon apelacii la verdikton. Siavice, reprezentanto de la suferintoj Leonid Sajkin esprimis kontenton pri decido de la juĝo taksi la murdon politika kaj ankaŭ pri longtempaj punoj, kiujn ricevis la kondamnitoj. Li ne especptis, ke rilate al aliaj kvar figuroj de la proceso la verdikto de la juĝo povas esti apelaciita.

Elpaŝinte kun lasta vorto en fino de majo, ĉiuj juĝatoj, krom Voronin, neis sian kulpon kaj insistis pri malkondamna verdikto. Voronin, kiu agnoskis sian kulpon pri ĉiuj punktoj de akuzo en aprilo kaj aktive kunlaboris kun la enketo, petis la juĝon pri indulgo kaj kondamno al kondiĉa puno.

Dume la ŝtata akuzanto petis kondamni Kolĉin kaj Akiŝin al porviva malliberigo, Krasnov kaj Ionov al 15 jaroj da malliberigo, Lelavin al 12, kaj Voronin al 4,5 jaroj da malliberigo.

Daŭriĝas laboro pri serĉo de mendinto de la krimo, informis reprezentanto de administracio de la Federala servo de sekureco en Sankt-Peterburgo kaj Leningrada provinco. Li memorigis, ke baldaŭ en juĝon estos trasndonita proceso pri aliaj du homoj, suspektataj pri rilato al murdo de Starovojtova. Unu el ili, Pavel Staĥnovskij, supozeble partoprenis en transportado de armilo, per kiu estis murdita la gvidantino de "Demokratia Rusio".

Wednesday, June 29, 2005

Oni forpelis Sergej Baburin el "Rodina"



Vicprezindanto de Ŝtata Dumao Sergej Baburin estas eksigita el frakcio "Rodina" ["Patrolando"]. Kiel raportas agentejo "Novosti", oni faris tiun decidon marde en kunsido de la frakcio. Eksigon de Baburin subtenis 26 membroj de la frakcio, kontraŭ eldiris sep.

Kiek diris membro de la frakcio Miĥail Markelov, la deputitoj akceptis rezolucion pri eksigo de Sergej Baburin el vicoj de la frakcio "pro agoj, direktitaj al skismigo de la frakcio kaj diskreditado de ĝia aŭtoritato", post preskaŭ trihora pridiskutado de ĉi tiu problemo.

Markelov ankaŭ informis, ke membroj de la frakcio intencas adresi sin al la Dumao kun propono pri vakigo de Baburin el ofico de vicprezidanto de la Dumao. Laŭ liaj vortoj, frakcio "Rodina" tuŝos ĉi tiun demandon en unu el sekvaj kunsidoj de la ĉambro. Laŭ kvota distribuado, ofico de unu el vicprezidantoj apartenas al frakcio "Rodina". Markelov ne sukcesis ankoraŭ nomi eblajn kandidatojn al ofico de vicprezidanto.

Dume la eksigita vicprezidanto, kiu gvidas partion "Narodnaja volja" ["Popola volo"], deklaris, ke li levigos demandon pri kunvoko de ekstervica konferenco de elekta bloko "Rodina" kaj pri eksigo de partio "Rodina" el la bloko. Li memorigis, ke la bloko ekzistas dum la tuta periodo de laboro de ĉi tiu konsisto de la Dumao kaj partoprenas en farado de la plej gravaj decidoj.

"Eksigo el frakcio estas jam sindromo. Tio estas sindromo de tio, ke oni proklamis militon al la tuta partio", - diris Baburin. "Ni starigu demandon pri tio, ke decido de bone direktata per iu malbonulo plimulto ne estas decido de la bloko", - diris li.

Laŭ lia opinio, partio "Rodina" decidis "labori nur por si, kaj, sekve, Baburin fariĝis malhelpaĵo". "Partio "Rodina" decidis likvdi blokon "Rodina", - diris li.

"Mi neniam kroĉiĝis al oficoj", - komentis Baburin decidon de la frakcio starigi demandon pri lia vakigo de ofico de vicprezidanto. Li notis, ke decidon pri distribuado de oficoj faris la elekta bloko, kaj ne tiuj, "kiuj ĵuris al sinjoro Rogozin".

Prokurejo iniciatis kriman proceson kontraŭ sekcintaj siajn vejnojn malliberuloj



Prokurejo de Kurskaja provinco iniciatis kriman proceson kontraŭ malliberuloj, kiuj vundis sin por protesto kontraŭ kondiĉoj en la punlabora kolonio, informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Kiel diris asistantino de prokuroro de la provinco Tatjana Severilova, agoj de la malliberuloj "estis direktitaj al malstabiligo de situacio en la kolonio kaj estis kaŭzitaj unuavice per malvolo obei al validaj postuloj de administracio de la kolonio pri sekvado de reĝimo".

Laŭ informo de agentejo "Interfaks", la prokurejo ankaŭ iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "trouzado de oficaj mandatoj". Kiel raportas televidkanalo NTV, la proceso estas iniciatita kontraŭ kelkaj membroj de kolonia gardistaro.

Laŭ vortoj de Severilova, dum enketado estis pridemanditaj pli, ol 200 malliberuloj. "Oni diras, ke estis iuj senbazaj agoj flanke de la administracio, kvazaŭ oni efikis al ili fizike, uzis specialajn rimedojn", - rakontis Severilova. Ŝi aldonis, ke ĉiumonataj kontroloj pli frue trovis neniujn plendojn al agoj de la administracio de la kolonio, al malbonaj kondiĉoj kaj neglektoj de rajtoj de la malliberuloj.

La prokurejo opinias, ke agoj de la malliberuloj havas skrupule planitan karakteron. Severilova notis, ke malliberuloj el 10 taĉmentoj de la kolonio samtempe faris vundojn al si.

Kun analoga deklaro elpaŝis Federala servo pri plenumo de punoj. Kiel estas dirita en la deklaro, la servo kaj prokurejo de Kurskaja provinco plenumas "komplekson de aranĝoj, direktitaj al trovo de personoj, rilatantaj al malstabiligo de situacio en la kolonio, kaj ankaŭ al prevento de aliaj kontraŭleĝaj agoj de la kondamnitoj", raportas agentejo "Novosti".

Laŭ lasta datumo de "Interfaks", en la akcio partoprenis ĉirkaŭ 240 malliberuloj. Kiel oni informis en la prokurejo, la malliberuloj faris al si vundojn, kiuj ne rezultigis damaĝon por sano kaj ne minacas al vivo.

Ĉe muroj de la kolonio en Lgov okazas spontanea mitingo de parencoj de la malliberuloj. Partoprenantoj de la mitingo akuzas administracion de la kolonio pri batadoj de malliberuloj kaj kreo de netolereblaj kondiĉoj de vivo en la kolonio.

Monday, June 27, 2005

Ĵurio de Moskva kinofestivalo donis ĉefan premion al rusia reĝisoro



Ĉefe premio de XXVII Moskva internacia kinofestivalo estas ricevita per rusia filmo, informas agentejo "Novosti". Oni donis "Oran Sanktan Georgon" al Aleksej Uĉitel pro filmo "La kosmo kiel antaŭsento".

"Arĝentan Georgon" pro la plej bona plenumo de virina rolo ricevis bugara aktorino Vesela Kozakova- la filmo estas nomata "Ŝtelitaj okuloj". Premion pro la plej bona vira rolo ricevis iranano Ĥamid Faraneĝad pro filmo "Per la maldekstra, per la maldekstra, per la maldekstra".

Krome, la ĵurio donis premion pro la plej bona regisora laboro al Tomas Vinterberg pro fimo "Kara Vendi", farita laŭ scenaro de Lars von Trier. Oni decidis doni specialan premion de la ĵurio al finna filmo "Eterna frostaĵo".

Premion de konkurso "Perspektivoj" ricevis filmo "Kiel junulinoj de Garsia pasigis someron" de usona reĝisorino Ĝorĝina Ridel.

Specialan premion pro atingo de suproj de aktora majsteco kaj fideleco al tradicioj de skolo de Konstantin Stanislavskij "Mi kredas. Konstantin Stanislavskij" ricevis franca aktorino Ĵanna Moro. "Mi tre fieras, ke mi ricevas ĉi tiun premion ĝuste en Moskvo, ĉar kun Moskvo estas ligita multo da miaj memoraĵoj,"- substrekis ŝi.

Sunday, June 26, 2005

Subtenantoj de Miĥail Ĥodorkovskij ne permesis difekti lian naskiĝtagon



Subtenantoj de eksa ĉefo de kompanio YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij efektivigis publikajn poeziajn voĉlegadojn apud monumento de Vladimir Majakovskij en centro de Moskvo. Tiel ili festis 42an naskiĝtagon de Ĥodorkovskij. Ĉi tiu akcio estis preparita per grupo "Konscienco".

Kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", preskaŭ tiu post komenco de la akcio sur Triumfalnaja placo aperis kelk vestitaj nigre junaj homoj kun brakbendoj kaj plakatoj "Ĥodorkovskij, sidu tie, kie vi sidas".

Subtenantoj de la eksa ĉefo de YUCOS forpelis siajn oponantojn de la placo. Kvar el ili estis arestitaj per milicanoj.

Pli frue agentejo ITAR-TASS informis, ke estis arestitaj ses homoj, kiuj estas membroj de radikala dekstra movado "Nigra cento". Tamen poste la agentejo malkonfirmis ĉi tiun informon, raportinte, ke la arestitoj estas membroj de alia organzio - Eŭrazia unio de junularo.

Prezidantino de la unio Natalja Makeeva konfirmis al Lenta.Ru, ke sur Triumfalnaja placo estis arestitaj membroj de ĉi tiu orgazino. Li rakontis, ke aktivuloj de la unio decidis fari alternativan akcion. "Majakovskij estas antiburĝa poeto, - diris ŝi. - Ses niaj aktivuloj venis sur la placon kaj komecis voĉlegi per megafono liajn versojn al subtenantoj de la kondamnita oligarko".

Kiel oni informas sur paĝaro de la unio, ĉirkaŭ 40 homoj el nombro de la kolektiĝintaj por festado de naskiĝtago de Miĥail Ĥodorkovskij atakis la aktivulojn de la unio, "komencis elŝiri el iliaj manoj librojn de Majakovskij, ŝiri iliajn vestojn, insulti". Milicanoj arestis kvar el la ses membroj de la unio.

Kiel precizigas agentejo ITAR-TASS, referencante al vicestro de Administrejo pri informo kaj publikaj ligoj de moskva Administejo de milico Jevgenij Gildeev, la arestitoj estis transportigitaj en milican fakon "Tverskoje" pro rompo de publika ordo. "Pleje probable, - diris li, - pri ili estos kunmetitaj protokoloj pri administra delikto".

Post ĉi tiu incidento poeziaj voĉlegadoj por subteno de Ĥodorkovskij estis daŭrigitaj, malgraŭ forta pluvo. Liaj subtenantoj, kiel informas ĉeestanta sur ĉi tiu aranĝo korespondanto de "Eĥo Moskvi", kunmetis sur tero monteton el pecoj da sapo, sur kiun girmis juna homo en kostumo de juĝisto. Laŭ intenco de la organizitoj ĉi tiu akcio signifis "Juĝiston en sapon" [indigna slogano de rusiaj futbalaj zelotoj].

Alia akcio okazis proskime de enketa izolejo "Matrosskaja Tiŝina". En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 50 homoj. La partoprenantoj forlasis balonetojn en la ĉielon kaj disiris, skandante "Liberon por Miĥail Ĥodorkovskij!" kaj "Miĉjo, gratulojn pro naskiĝtago!"

Krom tio, Irina Ĥakamada, Miĥail Kasjanov, Miĥail Kazakov kaj multaj aliaj gratulis Miĥail Ĥodorkovskij pro naskiĝtago.

Pli, ol cento da vilaĝoj suferadis pro uragano apude Moskvo



Rezulte de uragano en Moskva provinco suferadis 71 vilaĝoj en Taldomskij distrikto, 27 vilaĝoj en Klinskij distrikto, kaj ankaŭ loĝokoj en Istinskij kaj Puŝkinskij distriktoj de la provinco. Pri tio informas agentejo "Novosti" kun referenco al amaskomunikila servo de guberniestro de Moskva provinco.

Trafiko sur apudmoskva ŝoseo Dmitrov - Dubna estas plene restarigita, ankaŭ estas restarigita fervoja komunikado en direkto Moskvo - Klin, kiel oni notis en la amaskomunikila servo. Laboroj pri likvido de konsekvencoj de la uragano daŭriĝas.

Laŭ vortoj de vicguberniestro de Moskva provinco Aleksej Panteleev, en urbo Dubna estas restarigita elektroliverado en 90 procentoj. Li notis, ke "oni provizas per elektro Unuigitan insituton de nukleaj esploroj laŭ portempa skemo." Laŭ liaj vortoj, savistoj finos laborojn pri likvido de konsekvencoj de la uragano en Moskva provinco post kelk horoj.

Dume, guberniestro de Moskva provinco Boris Gromov ordonis pagi kompensojn al ĉiuj suferintoj pro la uragano. "Krome, laŭ decido de estro de la provinco, estos efektivigita helpo al distriktoj de Tverja provinco, kiuj ankaŭ suferadis pro la uragano", - oni notis en la amaskomunikila servo.

Ni memorigu, ke pleje suferadis pro la uragano urbo Dubna, kie ĉirkaŭ 40 mil da homoj restis sen elektro. Rapido de impetoj de vento atingis 30 metrojn en sekundo.

Laŭ lasta datumo, estis vunditaj naŭ homoj, tri el kiuj estas hospitaligitaj.

Saturday, June 25, 2005

Anatolij Ĉubajs ne esceptis ripetiĝon de la moskva energia krizo



Estro de kompanio "Integraj energetikaj sistemoj de Rusio"Anatolij Ĉubajs diris, ke li ne povas garanti tion, ke en la estonto ne ripetiĝos energiaj paneoj, similaj al la maja, informas agentejo "Novosti".

"Mi ne donos respondon "ne", - deklaris Ĉubajs, respondante je demando, ĉu povas en la estonto ripetiĝi energia paneo, kiu senlumigis Moskvon en 25 de majo. "Nia tasko estas fari minimuma eblecon de simila paneo en la estonto", - notis li.

Ĉubajs informis, ke al la Konsilio de direktoroj de la kompanio oni prezentis proponon malgrandigi pagadon de dividendoj de kompanio "Mosenergo" kaj pligrandigi monrimedojn, uzatajn por modernigo de ĝia instalaĵo.

Ĉubajs denove agnoiskis, ke en la okazinto estas strategia eraro de li mem kaj de la manaĝeraro de la kompanio.

"Mi raportis mian takson de la okazinta paneo al la Konsilio de direktoroj de la kompanio, - diris li. - Kaj ni opinias, ke krom problemoj pri malnoviĝinta instalaĵo, estas ankaŭ strategia eraro de la manaĝeraro de la kompanio kaj tiu de la prezinanto mem de administrantaro".

Ĉi tiu eraro, kiel klarigis Ĉubajs, troviĝas en foresto de bezonata atento al garantado de senriskeco de la integra energia sistemo. Laŭ liaj vortoj, por pligrandigo de senriskeco de la energia sistemo estas proponita "korekti celojn de la kompanio, kaj ankaŭ proceduron de ĝia direktado, plinovigi teknikan parton, efektiviginte vicon da aranĝoj pri modernigo de instalaĵo". Oni planas ellabori programojn pri pligrandigo de senriskeco de la integra energia sistemo ĝis 1 de septembro de jaro 2005.

"Manaĝeraro de la kompanio opinias grava retaksi rapidon de energetika reformado en kelkaj partoj, por plirapidigi kelkajn procesojn, kaj la aliajn, kontraŭe, malrapidigi, - diris Ĉubajs. - Ekzemple, devas esti plirapidigita kunordigado de reta kaj direktista komponantoj".

Ĉubajs ankaŭ informis, ke la kompanio enkondukis novan oficon - ĉefan teknikan manaĝeron de la kompanio sur nivelo de administrantaro. Tio estas farita por pligrandigi fidindecon de la Integra energetika sistemo.

"En okazinta Konsilio de direktoroj de la kompanio oni nomumis ĉefa teknika manaĝero ĝeneralan direktoron de Kiriŝskaja elektrostacio Boris Vajnziher", - diris Ĉubajs.

Li ankaŭ informis, ke li ordonis kunmeti oficialan teknikan konkludon pri la pasinta energia paneo kaj plenumi personan enketon rilate a manaĝeroj de "Mosenergo", "Tulenergo", kaj aliaj kompanioj, situantaj en areo de la paneo.

Wednesday, June 22, 2005

"Patrinoj de Beslan" postulas iniciati kriman proceson kontraŭ Dzasoĥov kaj Patruŝev



Komitato "Patrinoj de Beslan" petas iniciati kriman proceson kontraŭ eksa prezidento de Norda Osetio Aleksandr Dzasoĥov, eksa estro de administracio de la Federala servo de sekureco en Norda Osetio Valerij Andreev, estro de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio Raŝid Nurgaliev, estro de la Federala servo pri sekureco de Rusio Nikolaj Patruŝev kaj ĝia viĉestro Vladimir Proniĉev, kiu troviĝis en 1-3 de septembro de jaro 2004 en Beslan. Kiel informas Intereta eldono GAZETA.GAT.RU, reprezentantinoj de la komitato adresis sin en 21 de junio kun tia peticio al vicĝenerala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel, kiu gvidas akuzon en la proceso de Nurpaŝa Kulaev.

Nurpaŝa Kulaev estas sola arestita partoprenanto de la kapto de la lenrejo en Beslan. Laŭ versio de la enketo, li estas sola saviĝinta teroristo, tamen, eksaj ostaĝoj malkonfirmas ĉi tiun aserton. Ili entute en multaj aspektoj ne konsentas kun la versio de la prokurejo. Kaj atestoj, kiujn Kulaev donas en la juĝado, multe diferencas de tiuj, kiujn li donis dum enketado.

Parencoj de la pereintoj rezulte de la terorisma akto jam deklaris, ke ili pli grande konfidas al la juĝato, ol al la versio de la prokurejo. Ili promesis al la partoprenanto de la kapto de la lernejo klopodi pri amnestio por li, se tiu rakontos al ili veron. Kelkaj el ili eĉ diris, ke Kulaev devas esti ne juĝato, sed atestanto en la proceso, kaj sur benkon de juĝatoj devas sidiĝi oficistoj, pro kies kulpo plenumo de la terorisma akto fariĝis ebla.

Kaj dum kunsido de la tribunalo en 21 de junio patroprenantinoj de la komitato "Patrinoj de Beslan" deklaris, ke lige kun novaj atestoj de Kulaev, kiuj konfirmas ilian version de la eventoj, ili petas iniciati kriman proceson kontraŭ la esksa estro de la respubliko, kaj ankaŭ kontraŭ estroj de fortdepartamentoj laŭ akuzo pri neglekto kaj sengado en tagoj de la beslana tragedio.

Nikolaj Ŝepel samtage diris al ĵurnalistoj, ke "enketo laŭ fakto de kapto de beslana lernejo en septembro de pasinta jaro ankoraŭ ne estas finita pri kelkaj problemoj".

Pentagono ne trovis sunan velon sur orbito



Aparato Cosmos-1 ne ligiĝis kun la Tero, asertas usonaj armeanoj. Al ili adresis sin reprezentantoj de Planetary Society - posedantoj de la kosma aparato, kun peto konfirmi informon pri "malforta signalo", kiu, kiel oni ifmormis pli frue, estis ricevita per surteraj radiostacioj. Laŭ stato en 8:41 matene usona Ministerio pri defendo ne havis informon pri la aparato, raportas agentejo "Novosti".

Novaj iformoj flanke de armeanoj estos ricevitaj ne pli frue, ol en Kalifornio komenciĝos mateno (t.e ĉirkaŭ 19 horoj laŭ moskva tempo). Tamen Planetary Society jam publikigis bultenon, kie oni referencas al laborantoj de tri stacioj, kiuj ricevis "malfortan signalon".

En rusiaj armitaj fortoj oni ankaŭ nenion scias pri sorto de la aparato. Estas konata, ke la lanĉo okaizs normale, kaj neniu el ŝipanaro de la submarino suferadis. Nune oni efektivigas serĉon de la aparato. Ekspertoj supozas, ke ĝi falis en okeanon tuj posr nesukcesa starto en areo de Novaja Zemlja, informas agentejo ITAR TASS.

Kosma velo Cosmos-1 estis fabrikita en sciencoindustria kartelo "Lavoĉkin". Hodiaŭ nokte ĝi estis lanĉita de rusia submarino pere raketo "Volna", posr kiam en 83a sekundo de la flugo okazis paneo.

Monday, June 20, 2005

Anatlij Ĉubajs nomis kaŭzon de la energia paneo en Moskvo



Lunde estro de akcia socio "Integraj energetikaj sistemoj de Rusio" Anatolij Ĉubajs deklaris, ke kaŭzo de la maja energia paneo en moskva regiono estis eluziteco de instalaĵo, kiel informas agentejo "Novosti".

Ĉubajs agnoskis, ke la du rompiĝintaj transformatoroj sur substacio "Ĉagino" estis faritaj en jaroj 1958 kaj 1960.

Estas 122 tiaj transformatoroj kun tempo de eskpluatado pli, ol kvardek jaroj, sur sbustacio "Ĉagino", - diris li. - Tio respegulas pezajn problemojn de nia kompanio kaj de la tuta nia energetiko".

Krome, laŭ vortoj de Ĉubajs, dum esplorado estis trovitaj eraroj en agoj de personaro kiel sur substacio "Ĉagino", tiel en la distribuaj retoj.

Ĉubajs denove konfirmis, ke li ne neas respondecon pri ĉio okazinta de si kaj de la kompanio. "Mi opinias, ke ni havas respondecon kaj mi havas ĝin persone", - diris li.

Ĉubajs informis, ke en kulmino de la paneo en 25 de majo en 12:30 laŭ moskva tempo malŝaltoj de elektro en Moskvo konsistis 2 mil 500 megavatojn, kio estas kvarono de entuta elektrokonsumo en Moskvo en ĉi tiu tempo.

En Tula provinco kulminaj malŝaltoj konsistis 90 procentojn de elektrokonsumo en ĉi tiu regiono. En Kaluga provinco maksimumaj malŝaltoj konsistis 22 procentojn de konsumo.

"La paneo tuŝis ne malpli, ol 4 milionojn da homoj. Ĉirkaŭ 20 mil da homoj troviĝis blokitaj en la metroo, ĉirkaŭ 1,5 mil plu - en liftoj, - informis Ĉubajs. - Ni opinias, ke ĉi tiu paneo estis la plej granda".

Ankaŭ li substrekis, ke la reformo en elektroenergetiko neniel estas ligita kun la moskva energia krizo.

"Vi ĉiuj aŭdas pozicion de kelkaj specialistoj pri tio, ke la reformo estas kaŭzo de la paneo, - diris li. - Tio estas mensogo. Ĉi tio pozicio ne respondas al la realo".

Samtempe li agnoskis, ke la transformadoj en elektroenergetiko enportas "elementojn de malorganiziĝo".

Sunday, June 19, 2005

Nova amasa batado de pacaj civitanoj flanke de OMON



Veran "purigon" en unu el loĝlokoj - Ivanovskoje - de Stavropolskij regiono faris milica taĉmento de speciala destino (OMON). Pri tio informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Ekde momento de ĉi tiu incidento pasis jam semajno. La armita marŝo okazis ĝuste antaŭ ŝtata festo - Tago de Rusio. OMONanoj ĉirkaŭis centron de la loĝloko, kie troviĝis domo de kulturo, en kiu tiumomente okazis diskoteko. Post tio komenciĝis amasaj arestoj de plejparte junaj viroj malpli, ol23jaraĝaj, kaj adoleskoj.

Entute estis arestitaj kelk dekoj da homoj. Oni veturigis ilin en centron de la distrikto, kie ili estis pridemandaditaj. Krome, oni forprenis iliajn poŝtelefonojn kaj devigis trapasi humiligan procesuron pri ricevo de fingraj premsignoj. Ĉiuj arestitoj estis forlasitaj en du horoj post meznokto. Krome, kiel klariĝis, 30 homoj estis batitaj dum la pridemandado.

Sekvatage homoj postulis klarigojn de oficistoj. Tamen al la viktimoj kaj iliaj parencoj eliris neniu. Estis Tago de Rusio, kaj ĉiuj festadis ĝin. La distrikta prokurejo ankaŭ estis fermita.

Lokaj potencoj asertas, ke la milicanoj plenumis operacion, ĉar en la loĝloko estas pli kaj pli multe da krimaj elementoj. Kaj kiel diris al "Eĥo Moskvi" estro de administracio de la distrikto Gennadij Skarga, oni neniun batis dum arestado. Tamen, pli malfrue li agnoiskis fakton de rompoj, kaj diris, ke vico da milicaj estroj de la distrikto estis demisiigitaj.

Ni memorigu, ke en la amaskomunikilo ricevis skandalan konatecon tre simila okazo en alia rusia urbo - Blagoveŝĉensk (Baŝkirio). En 8 de decembro de jaro 2004 en centro de Blagoveŝĉensk ĉirkaŭ 50 viroj en stato de ebrio atakis milicanojn, kiuj penis aresti tri loĝantojn de la urbo pro huliganaj agoj. Rezulte kvin milicanoj ricevis traŭmojn, tri el ili estis hospitaligitaj.

Post tio de 10 ĝis 14 de decembro en la urbo kaj en la distrikto per kontingento de distrikta fako pri internaj aferoj kaj de OMON de la Ministerio pri internaj aferoj de Respubliko Baŝkirio estis efektivigitaj specialaj aranĝoj pri travado kaj arestado de iniciatintoj kaj aktivaj partoprenantoj de la batado de milicanoj. Dum la profilaktikaj agadoj estis arestitaj 381 civitanoj. Laŭ datumo de jurdefendantoj, dum la tiel nomata "speciala operacio" en Blagoveŝĉensk suferis pli, ol 1000 homoj.

Batado de la pacaj civitanoj indignigis kaj jurdefendantojn kaj oficialaj personojn. Prezidento Vladimir Putin en marto diris pri neceso pasigi enketadon de la eventoj en Blagoveŝĉensk ĝis fino. Interesas, ke diversnivelaj estroj de la Ministerio pri internaj aferoj emis pravigi la tiel nomatan "specialan operacion" en la urbo, kvankam agnoskis, ke ĉi tiu akcioj estis efektivigata kun rompo de la reguloj.

Indignigitaj per lojaleco de potencoj al la milicanoj, loĝantoj de Blagoveŝĉensk en 22 de februaro faris pikedon en centro de Moskvo sur Puŝkinskaja placo. Partoprenantoj de la akcio - junaj homoj, kiuj fariĝis viktimoj de arbitro de milico de Blagoveŝĉensk, strebis obteni oficialan agnoskon de ili kiel viktimoj, kaj ankaŭ ricevon de dokumentoj pri tio. Krome, multmilaj mitingoj de protesto kontraŭ milicaj purigoj trapasis en 26 de februaro en ĉefurbo de Baŝkirio Ufa.

Rezulte de efektivigita esploro estis respondecigitaj 8 membroj de milico, inter kiuj estas estro de urba fako pri internaj aferoj, estro de milico de socia sekureco kaj komandanto de OMON de Blagoveŝĉensk.

Materialoj de krima proceso pri amasa batado de la loĝantoj de Blagoveŝĉensk konsistas jam el 40 volumoj.

Saturday, June 18, 2005

Bataliono de internaj trupoj dum pli, ol diurno sturmis malplenan domon



Skandala historio okazis antaŭnelonge en Ĉeĉenia Respubliko. Kiel skribas gazeto "Kommersant", dum unu kaj duono da diurnoj bataliono de internaj trupoj sur tankoj kaj batalmaŝinoj de infanterio sturmis privatan domon en vilaĝo Novie Atagi, en kiu, kiel oni trovis poste, estis neniu.

Laŭ informo de la gazeto, tage en ĵaŭdo en Novie Atagi (Ŝalinskij distrikto de Ĉeĉenio) veturis bataliono de internaj trupoj. Gvidanta la operacion majorgeneralo montris al siaj batalantoj novan brikan domon de unu el loĝantoj de Groznij. La batalantoj momente ĉirkaŭis la konstruaĵon, kaj la generalo pere megafono proponis al bandanoj lasi armilon kaj eliri kun levigitaj manoj.

Post kelk minutoj el la domo eliris tri barbaj viroj, vestitaj en konstruistaj roboj. Oni tuje forveturigis la laboristojn, kaj la generalo daŭrigis intertraktadojn kun bandanoj, kiuj povis kaŝiĝi en kelo. La intertraktadoj daŭris dum la tuta nokto, sed ili trapasis, kiel asertis atestantoj, unuflanke: la generalo postuladis, sed neniu al li respondis.

En vendredo matene la armeanoj decidis pasi de vortoj al aktivaj agoj: dum nur 8 minutoj per fajro de tankoj, batalmaŝinoj de infanterio, mitraletoj kaj grenadĵetiloj la domo estis transformigita en amaso de ruinoj, kies malmuntado okupis tiom da tempo, kiom la sieĝo.

Dum la savistoj laboris sur la batalkampo, skribas la gazeto, oficialaj reprezentantoj de ĉeĉeniaj fortdepartamentoj klarigis al ĵurnalistoj, ke rezulte de la speciala operacio "estas likviditaj, laŭ anticipaj taksoj, ne malpli, ol kvin bandanoj". Tamen al naŭ horoj vespere, kiam oni finfine eltiris lastan brikon el la kelo, troviĝis, ke en la detruita domo estas nek kadavroj, nek armilo.

Lokaj loĝantoj rakontis al "Kommersant", ke la mastro de la detruita domo elspezis 150 mil da dolaroj por ĝia konstruado. Nune li povas ricevi norman kompenson en 350 mil da rubloj pro la detruita konstruaĵo kaj posedaĵo. Kaj, kiel asertas loĝantoj de la vilaĝo, reale li ricevos nur 175 mil da rubloj - duonon de la kompenso bezonos fordoni al oficistoj, kiuj respondecas pri pagado de kompencoj.

Thursday, June 16, 2005

Gazeto "Kommersant": oni demisiigis estron de "Rusiaj fervojoj" pro la transporta ministro



Estro de malfermita akcia socio "Rusiaj fervojoj" Gennadij Fadeev estis demisiita pro tio, ke al lia loko komencis pretendi ministro de transporto Jurij levitin. Tian version prezentas ĉiutaga gazeto "Kommersant", substrekante, ke onidiroj pri baldaŭa demisio de Fadeev akompanis lin ekde momento de nomumo sur oficon de prezidento de la socio en 22 de septembro de jaro 2003.

Kiel ĉefan kaŭzon de la demisio fontoj en la depatrmentoj nomis grandan aĝon de sinjoro Fadeev (en aprilo li renkontis sian 68an naskiĝtagon), foreston de klaraproksimeco flanke de li al la teamo de Putin, kaj, la plej grave, ĉeeston de posteulo - Vladimir Jakunin.

Fonto de la gazeto, proksima al unu el membroj de konsilio de direktoroj de la kompanio, avertas, ke reklamacioj al Fadeev forestas. Laŭ liaj vortoj, ĉi tiuj ŝanĝoj estis planataj jam delonge. Kaj laŭ opinio de fonto de la gazeto en la registaro, demisio de Fadeev estas ligita kun tio, ke al ofico de prezidento de la kompanio nune aktive pretendas ministro de transporto Sergej Levitin. "Tute probablas, ke oni bezonis plirapidigi nomumon de Vladimir Jakunin, por ke preventi aperon de nova forta kandidato por ĉi tiu ofico", - diris la fonto.

Dume fonto de gazeto "Vedomosti" - altmanaĝero de granda industria kompanio, - opinias, ke iniciato ŝanĝi administrantaron de la "Rusiaj fervojoj' divenis de Vladimir Putin, kun kiu peterburgano Jakunin havas bonegajn rilatojn. Antaŭnelonge Jakunin estis akceptita per Putin kaj memorigis pri promeso, donita du jarojn antaŭ. Post tio la problemo estis rapide solvita kaj en pasinta vendredo Fadeev subskribis peticion pri demisio, diras la oficisto.

Interparolanto de la eldono en la registaro konfirmas, ke Putin promesis al Jakunin oficon de prezidento de la kompanio, kaj Fadeev fariĝis estro de "Rusiaj fervojoj" nur por plenumi reorganizadon de la kompanio. Sed sperta Fadeev sukcesis longe venki sian oponanton en aparata lukto. Laŭ vortoj de la oficisto, ŝanĝo prokrastiĝis, ĉar Fadeev sukcesis trovi fortajn protektantojn en la Kremlo, inter kiuj la oficisto nomas ankaŭ vicestron de prezidenta administracio Igor Seĉin.

En la Ministerio de transporto oni ne komentis ŝanĝojn en kompanio "Rusiaj fervojoj" de 15 de junio. Fadeev kaj Jakunin ankaŭ ne donis komentojn.

Tuesday, June 14, 2005

Eksplodigo de la trajno "Groznij - Moskvo" povis estis distranta manovro antaŭ granda terorisma akto



Eksplodigo de trajno numero 382 "Groznij - Moskvo" sur 153a kilometro de Paveleckaja fervojo en 12 de junio povis estis disrtanta manovro antaŭ plenumo de granda terorisma akto. Kiel informas Interreta eldono GAZETA.GZT.RU, tiel oni opinias en rusiaj specialaj servoj. Ankaŭ kapton de moksva teatra centro en strato Dubrovka antaŭiris eksplodo ĉe McDonalds en sudokcidento de la ĉefurbo, kaj la eksplodojn de aviadiloj en aŭgusto de jaro 2004 - eksplodo sur publiktransporta stacio en Moskvo.

Ankaŭ ne estas ekskluzataj aliaj versioj. En la Federala servo pri sekureco oni opinias, ke al la eksplodo povis havi rilaton veteranoj de ĉeĉeniaj kampanjoj aŭ reprezentantoj de maldekstraj junularaj organizoj. Kiel version oni ankaŭ esploras plenumon de la terorisma akto per reprezentantoj de ĝamaato de Idris Gloov, kiuj plenumis en jaroj 2004-2005 serion da terorismaj aktoj en moskva metroo, en apudurbaj trajnoj de urbo Mineralnije Vodi, kaj ankaŭ en stacioj de publika transporto en Krasnodar kaj Voroneĵ. Tamen ekzistas cirkomstancoj, malkonformantaj plimulton da ĉi tiuj versioj.

Ekzemple, kontraŭ versio, ke la terorisman akton faris veteranoj de ĉeĉeniaj kampanjoj atestas tio, ke la eksplodilo estis tre simpla kaj ne tre senriska, kaj krome, la eksplodo estis farita en neoportuna momento, pro kio ĉiun eksplodondon ricevis peza lokomotivo. Rezulte konsekvencoj de la eskpolodo estis negrandaj.

Kiel informas ĉiutaga gazeto "Kommersant", la specialaj servoj emas al opinio, ke la eskplodo estis intence farita malpli danĝera. Laŭ ilia opinio, ĝi devis havi unuavice plikologian efekton.

Tamen de vidpunkto de ekstremismaj organizoj ĉi tiu efekto estis klare nesufiĉa. Komentante la version pri rilato de ekstremuloj al la eksplodo gvidanto de Naciebolŝevika partio Eduard Limonov diris al la gazeto:"Mi ne konas organizon, kapablan fari tian sensencan de lukta vidpunkto aĵon. Neeblas prenis sur si respondecon pri tia akcio, kaj, sekve, ĝi estas senutila".

Laŭ alia versio, organizintoj de la diversio povas esti tiel nomataj rusaj vaĥabitoj, kiujn oni suspektas pri diversioj sur gasodukto en Ramenskij distrikto de Moskva provinco kaj sur elektrolinio en Simferopolskoje ŝoseo en februaro kaj marto de ĉi tiu jaro. Laŭ datumo de specialaj servoj, al ili rilatas diversia grupo de eksa kursano de militlernejo Pavel Kosolapov, kiu nune troviĝas en serĉo.

Pli frue oni raportis, ke unuan informon pri supozataj teroristoj operaciaj agentoj ricevis de maŝinistoj de la trajno. Unu el ili rimarkis, ke kelk minutoj post la eksplodo al arbaro foriris du malhelharaj viroj en malhelaj pantalonoj kaj jakoj. Granda distanco ne donis al li kapablon pririgardi aspekton de la nekonatuloj pli detale. Sola trajto, kiu igis suspekton de la maŝinisto, estis tio, ke ili malsimile al la pasaĝeroj iris per "trankvila, konstanta kaj malhezita irmaniero, ne rigardante malantaŭen".

Dum la tuta tago en areo de la paneo daŭrigis sian laboron operacie-enketaj grupoj, kiuj plenumis demandadon de ĉiuj atestanoj de kraŝo de la trajno kaj loĝantoj de najbaraj somerdomoj pri tio, ĉu ili vidis ion aŭ iun suspektindan lastatempe. Ankoraŭ neniu estis arestita laŭ proceso pri la eksplodo de la trajno.

Monday, June 13, 2005

Sur eksplodigita areo de apudmoskva fervojo estas restarigita trafiko



En nokton de lundo sur areo inter stacioj Uzunovo kaj Oĵerelje de Moskva provinco, difektita rezulte de terorisma akto dum trapaso de trajno "Groznij - Moskvo" estas plene restarigita trafiko, informas agentejo "Interfaks".

Laŭ vortoj de amaskomunikila sekretariino de Moskva fervojo Natalja Paŝkalova, la vojoj estis restarigitaj al ĉirkaŭ 00:20 lunde kaj en 00:50 sur ili devis trairi unua trajno.

Ni memorigu, ke ĝis 21:00 dimanĉe riparaj brigadoj finis levigi de difektitaj vojoj lastan el kvar eltrakiĝintaj vagonoj de la trajno. Operaciaj servoj finis esploron de la loko de la akcidento.

Kvar vagonoj de pasaĝera trajno "Grozkij - Moskvo" eltrakiĝis dimanĉe en 7:10 matene sur areo inter stacioj Uzunovo kaj Bogotiŝĉevo de Paveleckoje direkto de Moskva fervojo en 153 kilometroj de la ĉefurbo.

Laŭ anticipa datumo, la akcidento okazis rezulte de eksplodigo de la vojo. Laŭ anticipa konkludo de esksplodekspertoj de la Federala servo pri sekureco, eksplodiĝis senŝela eksplodilo kun potenco de 3 kilogramoj en trotila ekvivalento.

Kiel oni precizigis en la Servo, 36 pasaĝeroj de la tranjo adresis sin por medicina heplo, kvar el ili estis hospitaligitaj - unu kun rompo de kruro, tri kun cerboskuo. Sepdek homoj adresis sin por psikologia helpo al venintaj en Paveleckij stacidomo laborantoj de Instituto de psikiatrio. Entute en la trajno veturis ĉirkaŭ 300 homoj.

Prokurejo de Moksva provinco iniciatis krimajn procesojn laŭ artilokoj "terorismo" kaj "atenco al murdo de du aŭ pli da personoj". La Ministerio pri internaj aferoj de Rusio plifortigas rimedojn de sekureco sur objektoj de transporto kaj alvokas al homoj esti observemaj.

Saturday, June 11, 2005

Rusio estas kontraŭ internacia enketado de la eventoj en Andiĵano


Rusio estas kontraŭ internacia enketado de la eventoj en uzbekia urbo Andiĵano. Pri tio en lasta ĵaŭdo deklaris la ministro pri defendo de Rusio Sergej Ivanov, informas RIA "Novosti" (rusia informagentejo).

"Ni estas kontraŭ internacia enketado", - diris la ministro substrekante, ke Uzbekio estas sendependa lando, kaj solvi aperintan situacion devas la pokororaro kaj estraro de la ŝtato. S-ro Ivanov memorigis, ke en enketadon pri senordigo en Uzbekio jam estas engaĝitaj internaciaj oficialuloj, inkluzive la rusiaj, kiuj estas interne en la lando.

Krome, laŭ diro de Ivanov, Rusio "havas nerefuteblajn informojn pri ĉeesto de eksterlanda spuro en la eventoj". "Necesas kompreni, kiu ĉion ĉi aranĝis kaj iniciatis, kien malaperis armiloj el armea garnizono, kiu estis perforte okupita, respondi pri multaj aliaj demandoj", - opinias la ĉefo de la ministerio pri defendado de Rusio.

Interalie, en komenco de la junio la ministro pri eksterlandaj aferoj de Rusio Sergej Lavrov deklaris pri ekzisto de informo pri aparteno al armitaj elpaŝoj en Andiĵana regiono de kelkaj islamaj ekstremistoj, strukturoj de "islama movado de Uzbekio", restaĵoj de taliboj kaj "iuj ĉeĉenaj teroristoj".

Kiel estis informite pli frue, okazigi internacian enketadon pri la eventoj en Andiĵan kaj fari sankciojn kontraŭ Uzbekio dum lastaj tagoj postulis la rajtdefenda organizaĵo Human Rights Watch. Pri sendependa enketado alvokis ankaŭ kelkaj oficialuloj de UN.

En Dagestanion oni enkondukas aldonajn fortojn de milico kaj trupojn



En Dagestanion oni enkondukas aldonajn fortojn de la Ministerio pri internaj aferoj el vico da regionoj de Norda Kaŭkazo, ekzemple, el Astraĥanj kaj Rostov-sur-Dono, informas radiostacio "Eĥo Moskvi". Celo de ĉi tiu akcio estas plenumo de profilaktikajn aranĝaĵojn por garantado de ordo sur teritorio de la respubliko.

Krome fortoj de la Ministerio pri internaj aferoj estas planata enkonduki en la respublikon internajn trupoj. Laŭceleco de ĉi tiuj aranĝaĵoj estas diktita per neceso de garantado de ordo sur teritorio de Dagestanio, oni asertas en repsublika Ministerio pri internaj aferoj.

Unuaj onidiroj pri tio, ke en la respublikon estos enkondukitaj aldonaj fortoj de milico kaj specialtaĉmentoj aperis ankoraŭ en komenco de junio post speciala operacio, efektivigita en vilaĝo Borodzinovskaja de Ŝelkovskoj distrikto de Ĉeĉenia respubliko, kie loĝas plejparte dagestanoj. Tamen en 8 de junio sekretario de Konsilio pri sekureco de Dagestanio Aĥmed-Nabi Magdigaĝiev malkonfirmis ĉi tiun datumon.

Ni memorigu, ke en vilaĝo Borodzinovskaja de Ŝelkovskoj distrikto estis arestitaj 11 lokaj loĝantoj pro suspekto pri helpo al bandanoj. La operacion en la vilaĝo (pli, ol 90% de la vilaĝanoj estas dagestanoj), efektivigis speciala bataliono "Vostok" (formacio de Ĉefa skolta admministrejo de Ĝenerala stabo, sub komandado de Sulim Jamadaev).

Pli frue en ĉi tiu areo fortorganoj de Ĉeĉenia respubliko intence serĉis krimulojn, kiuj faris serion da murdoj kaj armitaj atakoj en Ŝelkovskoj distrikto. Dum aranĝaĵo por serĉo de la bandanoj, laŭ vortoj de atestantoj de la eventoj, anoj de taĉemento "Vostok" eniris en la vilaĝon kaj komencis elpeli lokajn loĝantojn el domoj kaj kuŝigi ilin sur teron.

Post kelk horoj de "purigo" de la loĝloko ili foriris, preninte kun si 11 lokajn loĝantojn. Rezulte de la specialaj aranĝaĵoj de la ĉeĉeniaj milicanoj en la vilaĝo restis kvar forbruliĝintaj domoj. En unu el ili poste estis trovita kadavro de loka loĝanto.

Oficiala versio de la jurgardaj organoj de Ĉeĉenio: la aranĝaĵo okazis enkadre de leĝo kaj sen iuj ajn incidentoj. Al incendio kaj murdo de loka loĝanto ili havas neniun rilaton. A.-N. Magdigaĝiev informis, ke por esplorado en la vilaĝon kun reprezentantoj de jurgardaj organoj veturis unua viucministro de Respubliko Dagestanio pri nacia politiko, informo kaj eksteraj ligoj Sulejman Ĥappalaev.

Dume situacio en Dagestanio daŭras pliakriĝi. En pasinta merkredo loĝantoj de najbaraj kun Ĉeĉenio teritorioj baris federalan ŝoseon "Kaŭkazo", postulante revenigon de la 11 loĝantoj de la vilaĝo, arestitaj dum la operacio.

Kiel memorigas la radiostacio, antaŭnelonge en amaskomunikiloj aperis informo, ke en Dagestanio povas okazi ribelo. Krome, fariĝis konata, ke estro de la respubliko Magomedali Magomedov troviĝas en Moskvo, interkonsentante pri kondiĉoj de sia estonta demisio.

Friday, June 10, 2005

En Stavropola regiono oni mortpafis asistanton de guberniestro



Asistanto de guberniestro de Stavropola regiono Jurij Praĉev estis mortpafita hodiaŭ matene en centro de Stavropolo, informas agentejo "Novosti".

Kiel rakontis prokuroro de la regiono Valerij Kalugin, vizitinta la lokon de la akcidento, la murdo estis farita apud unu el domoj en prospekto de 50jariĝo de VLKSM [Tutsovetia Komunista Unio de Junularo]. En momento, kiam Praĉev eliris al ofica aŭtomobilo, en kiu troviĝis agento de gardistaro de la guberniestro, el pretermovanta aŭto oni faris serion da pafoj el aŭtomata armilo. La asistanto de la guberniestro pereis surloke. Bruliĝintan aŭton de Praĉev oni sukcesis rapide estingi.

La krimuloj sukcesis eskapi de loko de la krimo sur sia aŭto. Tamen baldaŭ la aŭto estis trovita. En ĝi oni trovis armilon kaj dokumentojn.

Kalugin diris, ke la murdo, supozeble, estis farita per du personoj. Li ankaŭ notis, ke ankoraŭ antaŭtempas komenti la akcidenton. Laŭ vortoj de la prokuroro, enketo havas kelk versiojn, kiuj bezonas kontrolon.

Oni kreis operacienketan grupon. Estas iniciatita krima proceso laŭ artikolo 105 de la Krima kodo de Rusia Federacio "Murdo".

Thursday, June 09, 2005

En Rĵev komenciĝas "sanitara purigo"



Ĉefa sanitara kuracisto de la lando Gennadij Oniŝĉenko diris hodiaŭ, ke en Rĵev estos efektivigita "sanitara purigo". Pri tio informas radiostacio "Eĥo Moskvi". G. Oniŝĉenko jam vizitis la urbon, kie kelk tagojn antaŭ okazis eksplodo de hepatito A.

Laŭ vortoj de la kuracisto, nune gravas preventi pluan disvastiĝon de la infekto de jam malsaniĝintaj homoj. Oniŝĉenko ankaŭ informis, ke en Rĵev-on estas transdislokita speciala laboratorio por konfirmo de la diagnozo.

Hepatito A estas infekta malsano, kies inkubacio povas daŭri ĉirkaŭ monato. Ĝi danĝeras, se ĝi okazas kune kun aliaj hektikaj malsanoj de hepato. Se tio ne okazas, do la malsano kuraciĝas. Laŭ vortoj de medicinistoj, eblas defendi de hepatito A per du rimedoj - sekvado regulojn de persona higieno kaj ankaŭ vakcinado. Lastaj datumoj montras, ke eblas uzi vakcinon ne nur por profilaktiko, sed ankaŭ dum eksplodoj de la malsano. Kuracistoj esperas, ke la eksplodo de infekto estos likvidita, kvanto da malsaniĝoj malkreskos.

Ni aldonu, ke nune en Tverja provinco estas registrigitaj jam 350 malsaniĝintoj per hepatito A.

Pro fakto de amasa malsaniĝo de loĝantoj de Rĵev kaj Rĵevskij distrikto de Tverja provinco estas iniciatita krima proceso laŭ artikolo 236 de la Kirma kodo de Rusia Federacio (rompo de sanitare-epidemiologiaj reguloj, rezultiginta amasan malsaniĝon de homoj).

Ankoraŭ ne estas konata, kio fariĝis kaŭzo de disvastiĝo de la infekto. Dekomence oni supozis, ke tio estis trinkebla akvo, poste aperis interparoloj pri infektitaj nutraĵoj. Praktike ĉiuj malsaniĝintoj plendis al kuracistoj, ke dum varmego ili trinkis kvason kaj mineralan akvon el plastaj boteloj. En la urbo oni jam kun certeso diras, ke fonto de la infektiĝo troviĝas sur konspira fabriko, produktanta falsajn trinkaĵojn.

Dum kontrolado de ĉi tiu entrepreno oni klarigis krudajn rompojn de sanitaraj normoj. Sufiĉas diri, ke tiel nomatan mineralan akvon kaj ĝin-tonikon laboristoj permane disverŝis en botelojn, kolektitajn sur rubejoj.

Laborantoj de jurgardaj organoj ne ekskludas eblecon de tio, ke ĉi tiu varo estas enveturigita por vendo en Moskvon.

Tuesday, June 07, 2005

En rusia politiko aperis novaj "verduloj"



En Rusio estas fondita nova "verda" politika partio - "Unuiĝo de rusiaj verduloj" ("Verda Rusio"). Kiel informas "Interfax", la partio estis fondita dum kongreso en apudmoskva urbo Koroljov.
Kiel diris la prezidanto de Centro pri ekologia politiko de Rusio Aleksej Jablokov, ankaŭ kiu ekestris organizan komitaton pri fondo de la partio, en nuna momento delegitoj pridiskutas la statuton kaj programon de politika parto de "verduloj". Li informis, ke en la kongreso oni intencas elekti gvidantaron de la partio.

"Por posteno de prezidanto de la partio mi sinproponos, sed kiel vicprezidantoj evidente iĝos la aktivisto de ekologia organizo "Belluna" Aleksandr Nikitin, gvidanto de Unio de ekologia organizo de Moskvo Andrej Frolov kaj gvidoro de "Verda" movado el urbo Saratov Oljga Picunova", - informis Jablokov.

En komenco de majo Aleksej Jablokov deklaris, ke ĉefa celo de kreo de la partio iĝos ĝia partopreno de sekvaj balotoj pri Ŝtata Dumao. Laŭ lia diro okaze, se la partio ne sukcesos kolekti bezonatajn por tio 50 mil homojn, "verduloj" balotiĝos enkadre de iu unuiĝo.

Kiel estas skribite en Interreta paĝaro de la organiza komitato de la partio, ĝia ĉefa tasko estas, "devigi la registaron turni sin al ekologiaj problemoj". "Nia ĉefa prioritato estas realigo de rajtoj de civitanoj je sana vivo en sana medio, je justa kaj respondeca partopreno de uzado de nacia natura kaj kultura heredaĵo de Rusio", - deklaras "verduloj". Krome la partio elpaŝas por "pli rapida transiro de industriaj al postindustriaj teknologioj kaj sociaj rilatoj", kaj ankaŭ por evoluo de popolregado, memgvidado kaj civitana socio.

P.S. (de tradukisto)
Kiel informis Slavik Ivanovo en "Esperanto-novosti" (http://e-novosti.info) novefondita rusia politika partio "Verda Rusio" inkluzivis en sian programon zorgadon pri lingva diverseco. La tezo estis aldonita pro la sugesto de moskva e-isto kaj aktiva verdulo Oleg Izjumenko.

Patrinoj el Beslan pikedas domon de registaro en Vladikavkaz



En Vladikavkaz antaŭ domo de registaro okazas akcio de protesto. Ĉirkaŭ dudek virinoj protestas kontraŭ nomumo de Tajmuraz Mamsurov estro de la respubliko, informas paĝaro www.yufo.ru

La mitingo estas organizita per sociala komitato "Patrinoj de Beslan". Kiel raportas Gazeta.Ru, en vicoj de la pikedantoj regas morta silento kaj nur plakatoj donas eblecon kompreni, kontraŭ kio ili elpaŝas. "Ne estas konfido al Mamsurov", "Ni ne permesas fari karieron sur sango de infanoj", "Foru la mafion", - diras skribaĵoj sur la plakatoj.

Al la mitingantoj eliris prezidanto de la registaro Alan Boradzov. Li petis la virinojn disiri, tamen tiuj rifuzis plenumi la peton de la politikisto.

La pikedo okazis samtempe kun kunsido de la respubika parlamento, sur kiu oni pridiskutis proponon de Vladimir Putin nomumi sur oficon de estro de Norda Osetio Tajmuraz Mamsurov. Ĉirkaŭ 13:00 deputitoj promulgis lin kiel estron de la respubliko.

Ni memorigu, ke laŭ opinio de observantoj, antaŭa prezidento de Norda Osetio Aleksandr Dzasoĥov, kiu estis estro de la respubliko ekde jaro 1998, estis demisiita pro tio, ke li ne sukcesis evitigi grandajn viktimojn dum sturmo de la kaptita per bandanoj lernejo en Beslan en septembro de pasinta jaro.

Soros kulpigas la prezidenton Putin pro viktimoj en Uzbekio


La usona miliardulo Ĝorĝ Soros dum gazetara konferenco en Kievo elpaŝis kun drasta kulpigo de la prezidento de Rusio Vladimir Putin, skribas "Komersant". Laŭ lia diro, Putin konsilis al la eksprezidento de Ukrainio Leonid Kuĉma apliki forton kontraŭ partoprenantoj de "oranĝ a revolucio". Similan konsilon, deklaris Soros, Putin donis al la prezidento de Uzbekio Islam Karimov dum antaŭnelongaj eventoj.
Soros diris: "Ni scias, ke estis precedenco, kiam la prezidento Putin rekomendis al la prezidento Kuĉma komenci pafadon kontraŭ homoj dum "oranĝ a revolucio". Grandfeliĉe la prezidento Kuĉma ne akceptis la konsilon". Li aldonis: "Al la prezidento Karimov Vladimir Putin konsilis la samon. Tiu aplikis la konsilon, kaj rezulte ni havas la plej grandan buĉadon en nuna historio".

La miliardulo neas pri sia aparteno al "oranĝ a revolucio". Li menciis, ke ne donis monon kaj ne partoprenis planadon de registarkontraŭstaro, sed li atentis la eventojn helpe de strukturo de sia bonfara fonduso.

La fama filantropo ne precizigis, de kie li eksciis pri la konsiloj de la prezidento Putin al la prezidentoj de ekssovetiaj respublikoj. Cetere li havis senperaj rilatoj kun la ukrainia oligarĥo kaj bofilo de Kuĉma Viktor Pinĉuk. Tiel, Soros kaj Pinĉuk fondis en Kievo komunan bonfaran projekton - fonduson de jura helpo.

Vicsekretario de la prezidento de Rusio pri gazetaro Dmitrij Peskov reagis kontraŭ la deklaroj de la miliardulo, nominte ilin "ekskluzive frukto de lia imago, certe nehavanta ion komunan kun realo".

Ĝorĝ Soros jam ne unuan fojon elpaŝas kun kritiko de rusia registaro. Pli frue li proponis eksigi Rusion el "Granda okopo", kaj ankaŭ deklaris, ke senreviĝis pri Rusio ankoraŭ dum Jeljcin. Lin eblas kompreni, ja Soros perdis 2 miliardojn da dolaroj dum krizo de 1998a jaro.

Monday, June 06, 2005

Prezidento de Ĉeĉenio:rusiaj armeanoj komplicas al forŝtelo de homoj



Rusiaj armeanoj komplicas al forŝteloj de homoj en Ĉeĉenio. Kiel raportas agentejo "Novosti", pri tio diris en amaskomunikila konferenco en 6 de julio prezidento de Ĉeĉenio Alu Alĥanov. Laŭ vortoj de estro de Ĉeĉenio, en 5-10 procentoj de forŝteloj al ili rilatas ĝuste armeanoj.

Laŭ oficiala statistiko, ekde komenco de jaro 2005 en Ĉeĉenio malaperis 23 homoj. Kiel klarigis al ĵurnalistoj Alĥanov, dum kvian monatoj oni donis 58 peticiojn pri forŝtelo de homoj, tamen poste klariĝis, ke eblis diri pri forŝteloj nur en 23 okazoj.

"Nemalofte post kontrolo klariĝas, ke homoj estas ne forŝtelita, sed arestita per anoj de jurgardaj organoj pro suspekto pri komplico al agado de bandformacioj", - diris Alĥanov.

Pri tio, ke al malaperoj de ĉeĉeniaj loĝantoj komplicas armeanoj de la federalaj fortoj, pli frue neunufoje deklaris justdefendistoj.

Unu el la plej laŭtaj malaperoj fariĝis malapero de ok parencoj de Aslan Maŝhadov. Ili malaperis en decembro de jaro 2004. En 27 de januaro prokurejo de Ĉeĉenio iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "forŝtelo de homo". La prokurejo esploris kelk versiojn, inklude eblan komplicon de la federalaj fortoj al la malapero, kaj ankaŭ forŝtelon por elaĉeto. En 2 de junio fariĝis konata, ke la malaperintoj revenis hejmen. Kiel ili estis kaj kial malaperis, ili ne informis.

Dume justdefendistoj asertis, ke la parencoj de la mortigita gvidanto de ĉeĉenaj separatistoj estas forŝtelitaj per reprezentantoj de fortorganoj.

Sunday, June 05, 2005

Triono da rusianoj opinias Rusion tro klera lando



Parto da rusianoj, opninantaj, ke en la lando estas pli da specialistoj kun supera kleriĝo, ol bezonas, kreskis je 11 procentoj dum lastaj kvar jaroj. Laŭ rezultoj de tutrusia esplorado, farita en fino de majo per fondo "Socia opinio", nuntempe tian vidpunkton havas 38 procentoj de la demanditoj, malsimile al 27 procentoj en jaro 2001.

Dume parto de tiuj, kiuj diras pri manko de diplomitaj specialistoj en Rusio, malkreskis je 15 procentoj - de 36 ĝis 21 procentoj. 22 procentoj de la demanditoj opinias, ke nune estas tiom da diplomitoj, kiom estas bezonata. Kompare kun indico de jaro 2001 la nuna rezulto estas pli alta je 4 procentoj.

Tamen neeblas diri, ke prestiĝo de supera kleriĝo multe malgrandiĝis en okuloj de rusianoj. 78 procentoj de la demanditoj havas opinion, ke nune estas prestiĝe havi diplomon de alta lernejo, kiu nur je 3 procentoj diferencas de rezulto de jaro 2002. Dume stato de supera klerado en Rusio, laŭ opinio de la demanditoj, bezonas plibonigon. 79 procentoj opinias, ke hodiaŭ neeblas aniĝi altlernejon "sen grandaj monrimedoj". Duono de la demanditoj taksis kvaliton de sovetia alta klerado pli alte, ol tiu de nuntempa Rusio, kaj 37 procentoj - malpli alte, ol tutmonda nivelo.

Ŝanĝis reprezentoj de rusianoj pri preferoj de rusia junularo en elekto de profesio. Laŭ datumo de la fondo, en jaro 1999 demanditoj taksis unuavice profesiojn, ligitaj kun privata entreprenado kaj financoj, kaj ilin sekvis sfero de komplezoj kaj komerco, juroscienco, manaĝerado kaj merkatesplorado. Nune sendube superas jurocsienco - nune 41 procentoj da la demanditoj donis voĉon al profesioj en ĉi tiu areo (en jaro 1999 estis 30 procentoj da tiuj).

Ĝin sekvas konservintaj siajn poziciojn sfero de financoj (de 37 ĝis 38 procentoj) kaj merkatesplorado (de 25 ĝis 23 procentoj). Samtempe privata entreprenado perdis sian polularecon, pri kio atestas ĝia falo sur kvaran lokon (de 38 ĝis 19 procentoj). Duoble malgrandiĝis ankaŭ populareco de sfero de komplezoj kaj komerco (de 30 ĝis 15 procentoj). Krome, multe malpli da rusianoj nune opinias, ke junaj homoj revas "aniĝi al organiza krimeco" - 5 procentoj kontraŭ 13 procentoj ses jarojn antaŭ. Parto da tiuj, kiuj nomas populara inter la junularo sferon de ŝtata administrado, kreskis de 7 ĝis 10 procentoj. Unufoje en la listo aperis profesio de programisto, kiu obtenis 4 procentojn da voĉoj de la demanditoj.

Saturday, June 04, 2005

Burjatiaj adolkreskantoj faris sinmortigon por ke ne iri en milicon por pridemandado



En skribaĵoj, kiujn restigis pendumintaj sin burjataj adolkreskantoj, ili nomis tiujn, kiujn necesas akuzi pri ilia morto, skribas sabate gazeto "Kommersant".

Korpoj de 17jaraĝa Valentin Modaev, 16jaraĝa Vladimir Bajranov kaj 15jaraĝa Jurij Cibikov estis trovitaj ĵaŭde en brutejo en vilaĝo Ĥoĥorsk de Burjatskij aŭtonoma distrikto. Sur la kadavroj ekspertoj ne trovis spurojn de perfortaj agoj, kaj krom tio, estis trovita, ke en momento de morto la pereintoj ne estis en stato de narkota aŭ alkohola ebrio.

Prokuroro de la distrikto Sergej Ĉaplin rakontis al la gazeto, ke en la skribaĵoj la junuloj adiaŭis kun gepatroj, kaj du el ili akuzis pri sia morto laborantojn de loka benzinstacio Sergej Nikolaev kaj lian filinon Svetlana Nikolaeva. Ĉi tiuj homoj skribis peticion pri ŝtelo de 400 litroj da benzino, pri kio ili akuzis la adolkreskantojn.

Kiel fariĝis konata al la gazeto, diurnon antaŭ la sinmortigo Modaev kaj Bajranov estis pridemanditaj en milico kun ĉeesto de siaj pliaĝaj fratinoj kaj donis konfesajn depoziciojn .

Laŭ vortoj de la prokuroro, "nune oni kontrolas leĝecon de agoj de la milicanoj, des pli, ke antaŭnelonge la samaj adolkreskantoj estis pridemanditaj pri alia okazinta ŝtelo: krome, estas kontrolata situacio en familioj, ĉar malbonaj kondiĉoj tie povis igi tiajn konsekvencojn".

Ĉaplin precizigis, ke versio pri murgo de la adolkreskantoj, maskita sub sinmortigo, ankoraŭ ne estas esplorata. Distrikta prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ artikolo 110 de la Krima kodo de Rusia Federacio ("Konduko al sinmortigo").

Dume lokaj loĝantoj kaj gepatroj de la pereintoj asertas, ke la adolkreskantoj mortigis sin pro batado en pridemandado en milico."La knaboj devis en sekva mateno denove iri al pridemandado. Ŝajnas, ke ili ne volis, ke oni denove ilin mokturmentis, kaj pro tio decidis fari sinmortigon", - diris al "Kommersant" patrino de unu el la junuloj.

La gepatroj rakontas, ke sur korpoj de iliaj filoj estas multnombraj batbluoj kaj ekskoriaĵoj, kaj oni pridemandadis la knabojn en milico sen atestantoj. Krome, ili certas, ke la adolkreskantoj ne povis ŝteli tian kvanton da benzino.

Parencoj de la pereintoj opinias, ke la junulojn kalumnis posedantoj de la benzinstacio por ke pravigi siajn malversaciojn. Dume mem peticiintoj Nikolaev-oj lasis la vilaĝon, kaj pro tio oni ne sukcesis ricevi iliajn komentojn.

Entombigo de la tri junuloj okazos en Ĥoĥorsk sabate, aldonas "Kommersant".

La akuzoj de ukrainiaj parlamentanoj ridigis S-on Nemcov


La eksteretata konsilanto de la prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko pri ekonomiaj demandoj, eksgvidoro de SPS (la partio "Unio de Dekstraj Fortoj") Boris Nemcov nomis "ridigaj" la akuzojn de ukrainiaj parlamentanoj pri enmiksiĝo en internajn aferojn de la ŝtato.
"Mi estime rilatas al opinio de la parlamento, sed ne ili nomumis min la konsilanto kaj ne ili eksigu min de la posteno. La akuzo pri mia enmiksiĝo en internajn aferojn de Ukrainio estas simple ridiga - ja kiel konsilanto de la prezidento mi devas sincere deklari sian pozicion pri demandoj de ekonomia evoluo. Ja tio estas mia laboro", - diris B. Nemcov vendrede al la informagentejo "Interfax".

Li denove konfirmis, ke laŭ lia opinio, la registaro "gvidas laŭ danĝera ekonomia kurso, kiu povas alkonduki al krizo". "Investa klimato malboniĝas, inflacio kreskas, ekzistas reala minaco al pluraj ukrainiaj kompanioj flanke de ebla retajlado de proprietaĵoj - kaj ĉio ĉi estas provokita de neprofesiaj agoj de la ministraro. En tiu situacio mi ne silentos, mensogi kaj hipokriti mi ne povas".
Laŭ lia opinio la prezidento Juŝĉenko "prenis ĝustan kurson al integriĝo kun Eŭropo, sed la ministraro de Ukrainio per siaj konkretaj agoj klare ne progresigas atingon de la celo".

"Sukcesaj agoj de la gvidantaro de Ukrainio - tio estas ŝanco por demokratia Rusio kaj, inverse, ebla malsukceso en Ukrainio ne lasas iujn esperojn al demokratia evoluo", - deklaris B. Nemcov.

Li opinias, ke la kritiko adresita al li flanke de vico de parlamentanoj de Ukrainio tre memorigas sovetiajn metodojn de laboro. "Rimarkoj en mian adreson estas esprimitaj en plena sovetia stilo, ja tiam, kiam io ne sukcesas, oni tuj parolis pri ies enmiksiĝo en internajn aferojn de USSR, sed nuna Ukrainio estas demokratia lando, kaj tiaj sovetiaĉaj metodoj de laboro estas apenaŭ akcepteblaj", - substrekis B. Nemcov.

Ni memorigu, ke Ukrainia parlamento rekomendis al la prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko eksigi S-on Boris Nemcov de posteno de la prezidenta konsilanto. En akceptita de Supera Radao (parlamento) dokumento oni diras pri "senprecedenta enmiksiĝo" de Nemcov en internajn aferoj de Ukrainio.

Friday, June 03, 2005

Enketa komisiono ne trovis spurojn de terorisma akto sur substacio "Ĉagino"



Komisiono pri esploro de kaŭzoj de la energetika krizo trovis neniujn spurojn de ekstera efiko sur substacio "Ĉagino", de kies paneo komenciĝis kaskada malŝalto de elektro en 25 de majo. Pri tio diris plenumanto oficon de estro de Federala servo pri ekologia, teknologia kaj nuklea inspektado Andrej Maljiŝev, raportas agentejo "Novosti".

Laŭ vortoj de Maljiŝev, la komisiono havas "plenan bildon de tio, kio okazis dum la paneo". Kiel unu el kaŭzoj de la paneo, la plenumanto de estroofico nomis homan faktoron. Kiel diris Maljiŝev, sur substacio "Ĉagino" okazis fuŝkontaktoj pro nekorekta ekspluatado de instalaĵo. Krome, rezulte de incendio estis difektitaj generatoroj.

Maljiŝev promesis transdoni konkludojn de la komisiono en la registaron. "Oficaj personoj, kies respondeco pri la paneo estos trovita, povos esti administre punitaj", - diris la plenumanto de ofico.

Maljiŝev ankaŭ nomis sumon da ekologia damaĝo pro la panea malŝalto de elektro. Laŭ anticipa takso de la servo, malprofito estis ĉirkaŭ 30 milionoj da rubloj. Damaĝo rezultiĝis pro elĵeto de likvaj restaĵoj, okazinta en entreprenoj de Moskvo, Moskva regiono kaj najbaraj provincoj.

Ĝenerala malprofito pro la krizo ne estas ankoraŭ taksita. Laŭ lasta datumo, Moskvo taksas perdojn en 1 miliardo 708 milionoj 400 mil da rubloj, kaj Moskva provinco en 503 milionoj 940 mil da rubloj. Ĉi tiuj sumoj estos precizigataj plu.

Baldaŭ post la kaskada malŝalto de elektro advokato de kompanio "Integraj energetikaj sistemoj de Rusio" Anatolij Kuĉerena diris, ke kaŭzo de la energia krizo povas esti diversio. En 27 de majo unu el paĝaroj de ĉeĉenaj separatistoj informis pri ricevo de letero, en kiu Ŝamil Basaev prenis sur si respondecon pri la krizo. Fontoj en polico malkonfirmis ĉi tiun informon.

Thursday, June 02, 2005

Kosmodromo Bajkonur festas sian 50jaran jubileon



Nune estas jubileo de Bajkonur, kiu fakte ekzistas laŭ leĝoj de du ŝtatoj. La urbo havas specialan statuson. Formale ĝi troviĝas sub juĝorajto de Rusio, sed teritorie apartenas al Kazaĥstano. Pri ŝanĝoj, okazintaj tie ekde sovetia tempo estas raportaĵo de korespondento de kanalo NTV Sergej Deduĥ.

En 2 de junio de jaro 1955 Ĝenerala stabo promulgis oficistaran strukturon de kvina sciencetesta lanĉejo. Al armeanoj ĉi tiu loko estas konata multjare kiel Tjuratam. Ĝuste apud loĝloko Tjuratam ŝtata komisiono decidis fondi Centron de raketa lanĉejo.

Senfinaj dezertaj stepoj de Norda Kazaĥstano, servintaj antaŭe kiel loko por deporto kaj punlaboroj, preskaŭ ideale taŭgiĝis por testoj. Ĉeestis loko por falado de raketaj ŝtupoj, proksimas rivero Sirdarjo, fervojaj kaj aŭtomobilaj traceoj.

Kaj la plej grava estis proksimeco al ekvatoro. Eblas lanĉi multe pli da ŝarĝo, ol el Plececk de Arĥangelska provinco. De rapideco de komenco de la testoj vere dependis sekureco de la lando. Por konservi sekretecon oni nomis Bajkonur-on "Taŝkento-90", "Zarja", "Zvezdograd", "Leninsk".

Nikolaj Semjonov alvenis en la lanĉejon tuje post artileria lernejo en jaro 1955 kaj estis respondeca pri instrumentoj por observado de raketaj lanĉoj.

Nikolaj Semjonov, kolonelo en demisio:"Ni ekvidis nudan stepon kaj vicon da malgrandaj finnaj dometoj. Estis konstruitaj tri kazernoj por soldatoj. Unu el la kazernoj estis nomata "Kazanskij stacidomo". Tio estis portempa loko por situigo de oficiroj, kiuj alvenis al loko de sia servo. Poste ili estis distribuitaj inter formacioj".

Unuaj lanĉoj, dekomence malsukcesaj, komenciĝis en majo de jaro 1957. En 21 de aŭgusto raketo finfine plenumis ĉiujn ordonojn. El dua starta placo de Bajkonur raketoj "R-7", projektitaj per Sergej Korolov, lanĉis kaj la unuan sputnikon kaj la unuan kosmonaŭton.

Lanĉoj laŭ pilotata programo daŭriĝas de ĉi tie ĝis nun. Eblas nur imagi malfacilecojn, spertitajn per konstruistoj kaj armeanoj, kreintaj startajn placojn en nuda stepo.

Nikolaj Korneev, ĉefa specialisto de projektista buroo de ĝenarala maŝinprojektado:"Niaj specialistoj dekomence loĝis en barakoj por konstruistoj. Ili estis trablovataj per vento. Somere varmegis, vintre malvarmis. Akvon oni transportis defore."

Bajkonur nune estas sur teritorio de sendependa Kazaĥstano. Rusio por ekspluatado de la kosmodramo pagas dekojn da milionoj da dolaroj ĉiujare. Malgraŭ tio, neeblas rifuzi de Bajkonur aŭ krei ion similan en proksima estonto.

Wednesday, June 01, 2005

MVD: En Rusio 4 milionoj da adoleskantoj estas narkotuloj

En Rusio kvanto de adoleskantoj, konsumantaj narkotaĵojn, atingas 4 milionojn da homoj. Ĉirkaŭ miliono el ili estas narkotdependaj. Tian malgajan statistikon sonigis la ĉefo de Ministerio pri internaj aferoj de Rusio (MVD) Raŝid Nurgaliev hodiaŭ dum vastigita kunsido de la kolegio, dediĉita al problemoj de infana krimeco.

Laŭ liaj vortoj, nivelo de malsaniĝo per narkotismo inter gejunuloj estas 2,5-oble pli alta, ol inter plenaĝuloj. Kvanto da mortoj kaze de konsumado de narkotaĵoj kompare kun 80-aj jaroj entute pligrandiĝis 12-oble, sed inter neplenaĝuloj - 42-oble.

"La ciferoj signife diferenciĝas de kvanto de malsanuloj pri narkotismo, registritaj en klinikoj, tamen laŭ opinioj de fakuloj, en oficiala medicina statistiko temas nur pri videbla, dekona parto de "narkotisma glacimonto", - aldonis la ĉefo de MVD.

Li ankaŭ rimarkis, ke hodiaŭ en la lando ekzistas akra problemo pri infana senkontrolado kaj senhejmeco. Eĉ laŭ proksimuma kalkulo, en la lando pli ol 700 mil infanoj estas orfoj, pli ol 6 milionoj da adoleskantoj estas analfabetaj, pli ol 6 milionoj da neplenaĝaj civitanoj de Rusio troviĝas en sociale nefavoraj kondiĉoj, diris R. Nurgaliev.

Kiel diris la gvidanto de MVD, en la pasinta jaro estis registritaj pli ol 154 mil krimoj, faritaj de adoleskantoj, kio estas je 6,2% pli multe, ol en la jaro pli antaŭa. Al tiuj ciferoj necesas aldoni ankoraŭ 60-70 mil krimojn, faritajn de infanoj, kiuj ne atingis aĝon de prikrima respondeco. La ministro aldonis, ke en la pasinta jaro pro diversaj deliktoj milicion trafis pli ol 1 miliono da neplenaĝuloj.

Krome, Raŝid Nurgaliev rakontis, ke nun en MVD estas registritaj 150 ekstremismaj grupoj nombre entute ĝis 5 mil homoj. "Ne gravas sub kiaj ideoj kaj sloganoj agas tiu aŭ alia grupo, gravas, ke ĝia rolo estas sama - detruiva", rimarkis li.

La ministro montris, ke disvastiĝon ricevis ankaŭ neformala movado de "razitkapuloj". "Entute ĝi ne estas strukturita kaj ne havas unuecan gvidadon. Tamen, kiam grupanon subiĝas sub influo de "forta gvidoro", ili iĝas facile gvidataj taĉmentoj kaj estas pretaj fari murdon", substrekis ĉefo de MVD. Laŭ opinio de R. Nurgaliev, solvo de la problemo devas esti farata kune kun ĉiuj justicaj instancoj kaj kun aktiva subteno de vastaj tavoloj de la socio.

V.Putin faris punktofinon en teritoriaj disputoj kun Ĉinio



Rusia prezidento Vladimir Putin subskribis federalan leĝon "Pri ratifiko de aldona konvencio inter Rusia Federacio kaj Ĉinia Popola Respubliko pri rusia-ĉinia ŝtatlimo en ĝia orienta parto", informas amaskomunukila servo de la estro de la ŝtato. La leĝo estas promulgita per Ŝtata dumao en 20 de majo kaj aprobita per Konsilio de Federacio en 25 de majo.

Ni memorigu, ke prezidento V.Putin kaj prezidanto de Ĉinio Hu Jintao subskribis la konvencion en Pekino oktobre de pasinta jaro. La dokumento difinas ŝtatlimon en du lokoj: en areo de insulo Bolŝoj sur rivero Argunj (Ĉitinskaja provinco) kaj en areo de insuloj Tarabarov kaj Bolŝoj Ussurijskij apude Ĥabarovsk. Linio de la ŝtatlimo, laŭ la dokumento, trairas kaj en mezo de la riveroj kaj sur firmaĵo. Teritorio de ambaŭ areoj (ĉirkaŭ 375 kvadrataj kilometroj) estas distribuita egale.

Kiel estas notita en konkludo de la rusia registaro, la konvencio permesas fine fermi lime-teritorian problemon inter Rusio kaj Ĉinio kaj kontribuos al plifirmigo de strategia partnereco kaj plua disvolviĝo de ĉelimaj fororientaj regionoj de Rusia Federacio. Laŭ la dokumento, limaj problemoj kun Ĉinio devas esti solvataj surbaze de principoj de reciproka kompreno kaj malsevereco, balanco kaj egalrajteco de la flankoj.

Markado de la ŝtatlimo, kiu estos efektivigata post ekfunkcio de la konvencio, postulos buĝetajn elspezojn, kiuj estos inkluditaj dum preparo de buĝeto por jaro 2006.

Ĉinio ratifikis ĉi tiun konvencion en aprilo.

Intertraktadoj inter Rusio kaj Ĉinio pri la ŝtatlimo daŭris ekde jaro 1964, haltiĝante kaj restartante denove. Sur rusiaj kaj ĉiniaj kartoj linio de la limo estis markita diference, tio malfaciligis diplomatiajn rilatojn kaj disputoj de politikistoj iamfoje gvidis al armitaj kolizioj. "Neregulitaj limaj problemoj estas konstanta kaj danĝera incitanto en interŝtataj rilatoj", - oni komentas la situacion en rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj, aldonante, ke oni estas kontentaj pri la subskribita kun Ĉinio konvencio. Kaj la rusia eksterpolitika departamento insistas, ke de jura vidpunkto tio estas ne fordono de la insuloj kaj ne teritoriaj cedoj, sed forigo de historia plursenceco.

Samtempe bezonas rimarki, ke pli frue patriarko Aleksij II refutas eblecon de transdono de ĉi tiu teritorio, ankaŭ kontraŭis tion Vladimir Putin. Ankaŭ estas malkontentaj pri la konvencio kelkaj deputitoj. Sian pozicion ili fundamentigas per tio, ke se la konvencio estos ratifikita, do kun pretendoj povas adresi sin aliaj landoj, ekzemple, Finnlando aŭ Japanio.