Novaĵoj el Rusio

Saturday, June 25, 2005

Anatolij Ĉubajs ne esceptis ripetiĝon de la moskva energia krizo



Estro de kompanio "Integraj energetikaj sistemoj de Rusio"Anatolij Ĉubajs diris, ke li ne povas garanti tion, ke en la estonto ne ripetiĝos energiaj paneoj, similaj al la maja, informas agentejo "Novosti".

"Mi ne donos respondon "ne", - deklaris Ĉubajs, respondante je demando, ĉu povas en la estonto ripetiĝi energia paneo, kiu senlumigis Moskvon en 25 de majo. "Nia tasko estas fari minimuma eblecon de simila paneo en la estonto", - notis li.

Ĉubajs informis, ke al la Konsilio de direktoroj de la kompanio oni prezentis proponon malgrandigi pagadon de dividendoj de kompanio "Mosenergo" kaj pligrandigi monrimedojn, uzatajn por modernigo de ĝia instalaĵo.

Ĉubajs denove agnoiskis, ke en la okazinto estas strategia eraro de li mem kaj de la manaĝeraro de la kompanio.

"Mi raportis mian takson de la okazinta paneo al la Konsilio de direktoroj de la kompanio, - diris li. - Kaj ni opinias, ke krom problemoj pri malnoviĝinta instalaĵo, estas ankaŭ strategia eraro de la manaĝeraro de la kompanio kaj tiu de la prezinanto mem de administrantaro".

Ĉi tiu eraro, kiel klarigis Ĉubajs, troviĝas en foresto de bezonata atento al garantado de senriskeco de la integra energia sistemo. Laŭ liaj vortoj, por pligrandigo de senriskeco de la energia sistemo estas proponita "korekti celojn de la kompanio, kaj ankaŭ proceduron de ĝia direktado, plinovigi teknikan parton, efektiviginte vicon da aranĝoj pri modernigo de instalaĵo". Oni planas ellabori programojn pri pligrandigo de senriskeco de la integra energia sistemo ĝis 1 de septembro de jaro 2005.

"Manaĝeraro de la kompanio opinias grava retaksi rapidon de energetika reformado en kelkaj partoj, por plirapidigi kelkajn procesojn, kaj la aliajn, kontraŭe, malrapidigi, - diris Ĉubajs. - Ekzemple, devas esti plirapidigita kunordigado de reta kaj direktista komponantoj".

Ĉubajs ankaŭ informis, ke la kompanio enkondukis novan oficon - ĉefan teknikan manaĝeron de la kompanio sur nivelo de administrantaro. Tio estas farita por pligrandigi fidindecon de la Integra energetika sistemo.

"En okazinta Konsilio de direktoroj de la kompanio oni nomumis ĉefa teknika manaĝero ĝeneralan direktoron de Kiriŝskaja elektrostacio Boris Vajnziher", - diris Ĉubajs.

Li ankaŭ informis, ke li ordonis kunmeti oficialan teknikan konkludon pri la pasinta energia paneo kaj plenumi personan enketon rilate a manaĝeroj de "Mosenergo", "Tulenergo", kaj aliaj kompanioj, situantaj en areo de la paneo.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home