Novaĵoj el Rusio

Saturday, June 18, 2005

Bataliono de internaj trupoj dum pli, ol diurno sturmis malplenan domon



Skandala historio okazis antaŭnelonge en Ĉeĉenia Respubliko. Kiel skribas gazeto "Kommersant", dum unu kaj duono da diurnoj bataliono de internaj trupoj sur tankoj kaj batalmaŝinoj de infanterio sturmis privatan domon en vilaĝo Novie Atagi, en kiu, kiel oni trovis poste, estis neniu.

Laŭ informo de la gazeto, tage en ĵaŭdo en Novie Atagi (Ŝalinskij distrikto de Ĉeĉenio) veturis bataliono de internaj trupoj. Gvidanta la operacion majorgeneralo montris al siaj batalantoj novan brikan domon de unu el loĝantoj de Groznij. La batalantoj momente ĉirkaŭis la konstruaĵon, kaj la generalo pere megafono proponis al bandanoj lasi armilon kaj eliri kun levigitaj manoj.

Post kelk minutoj el la domo eliris tri barbaj viroj, vestitaj en konstruistaj roboj. Oni tuje forveturigis la laboristojn, kaj la generalo daŭrigis intertraktadojn kun bandanoj, kiuj povis kaŝiĝi en kelo. La intertraktadoj daŭris dum la tuta nokto, sed ili trapasis, kiel asertis atestantoj, unuflanke: la generalo postuladis, sed neniu al li respondis.

En vendredo matene la armeanoj decidis pasi de vortoj al aktivaj agoj: dum nur 8 minutoj per fajro de tankoj, batalmaŝinoj de infanterio, mitraletoj kaj grenadĵetiloj la domo estis transformigita en amaso de ruinoj, kies malmuntado okupis tiom da tempo, kiom la sieĝo.

Dum la savistoj laboris sur la batalkampo, skribas la gazeto, oficialaj reprezentantoj de ĉeĉeniaj fortdepartamentoj klarigis al ĵurnalistoj, ke rezulte de la speciala operacio "estas likviditaj, laŭ anticipaj taksoj, ne malpli, ol kvin bandanoj". Tamen al naŭ horoj vespere, kiam oni finfine eltiris lastan brikon el la kelo, troviĝis, ke en la detruita domo estas nek kadavroj, nek armilo.

Lokaj loĝantoj rakontis al "Kommersant", ke la mastro de la detruita domo elspezis 150 mil da dolaroj por ĝia konstruado. Nune li povas ricevi norman kompenson en 350 mil da rubloj pro la detruita konstruaĵo kaj posedaĵo. Kaj, kiel asertas loĝantoj de la vilaĝo, reale li ricevos nur 175 mil da rubloj - duonon de la kompenso bezonos fordoni al oficistoj, kiuj respondecas pri pagado de kompencoj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home