Novaĵoj el Rusio

Saturday, June 04, 2005

Burjatiaj adolkreskantoj faris sinmortigon por ke ne iri en milicon por pridemandado



En skribaĵoj, kiujn restigis pendumintaj sin burjataj adolkreskantoj, ili nomis tiujn, kiujn necesas akuzi pri ilia morto, skribas sabate gazeto "Kommersant".

Korpoj de 17jaraĝa Valentin Modaev, 16jaraĝa Vladimir Bajranov kaj 15jaraĝa Jurij Cibikov estis trovitaj ĵaŭde en brutejo en vilaĝo Ĥoĥorsk de Burjatskij aŭtonoma distrikto. Sur la kadavroj ekspertoj ne trovis spurojn de perfortaj agoj, kaj krom tio, estis trovita, ke en momento de morto la pereintoj ne estis en stato de narkota aŭ alkohola ebrio.

Prokuroro de la distrikto Sergej Ĉaplin rakontis al la gazeto, ke en la skribaĵoj la junuloj adiaŭis kun gepatroj, kaj du el ili akuzis pri sia morto laborantojn de loka benzinstacio Sergej Nikolaev kaj lian filinon Svetlana Nikolaeva. Ĉi tiuj homoj skribis peticion pri ŝtelo de 400 litroj da benzino, pri kio ili akuzis la adolkreskantojn.

Kiel fariĝis konata al la gazeto, diurnon antaŭ la sinmortigo Modaev kaj Bajranov estis pridemanditaj en milico kun ĉeesto de siaj pliaĝaj fratinoj kaj donis konfesajn depoziciojn .

Laŭ vortoj de la prokuroro, "nune oni kontrolas leĝecon de agoj de la milicanoj, des pli, ke antaŭnelonge la samaj adolkreskantoj estis pridemanditaj pri alia okazinta ŝtelo: krome, estas kontrolata situacio en familioj, ĉar malbonaj kondiĉoj tie povis igi tiajn konsekvencojn".

Ĉaplin precizigis, ke versio pri murgo de la adolkreskantoj, maskita sub sinmortigo, ankoraŭ ne estas esplorata. Distrikta prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ artikolo 110 de la Krima kodo de Rusia Federacio ("Konduko al sinmortigo").

Dume lokaj loĝantoj kaj gepatroj de la pereintoj asertas, ke la adolkreskantoj mortigis sin pro batado en pridemandado en milico."La knaboj devis en sekva mateno denove iri al pridemandado. Ŝajnas, ke ili ne volis, ke oni denove ilin mokturmentis, kaj pro tio decidis fari sinmortigon", - diris al "Kommersant" patrino de unu el la junuloj.

La gepatroj rakontas, ke sur korpoj de iliaj filoj estas multnombraj batbluoj kaj ekskoriaĵoj, kaj oni pridemandadis la knabojn en milico sen atestantoj. Krome, ili certas, ke la adolkreskantoj ne povis ŝteli tian kvanton da benzino.

Parencoj de la pereintoj opinias, ke la junulojn kalumnis posedantoj de la benzinstacio por ke pravigi siajn malversaciojn. Dume mem peticiintoj Nikolaev-oj lasis la vilaĝon, kaj pro tio oni ne sukcesis ricevi iliajn komentojn.

Entombigo de la tri junuloj okazos en Ĥoĥorsk sabate, aldonas "Kommersant".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home