Novaĵoj el Rusio

Saturday, June 11, 2005

En Dagestanion oni enkondukas aldonajn fortojn de milico kaj trupojn



En Dagestanion oni enkondukas aldonajn fortojn de la Ministerio pri internaj aferoj el vico da regionoj de Norda Kaŭkazo, ekzemple, el Astraĥanj kaj Rostov-sur-Dono, informas radiostacio "Eĥo Moskvi". Celo de ĉi tiu akcio estas plenumo de profilaktikajn aranĝaĵojn por garantado de ordo sur teritorio de la respubliko.

Krome fortoj de la Ministerio pri internaj aferoj estas planata enkonduki en la respublikon internajn trupoj. Laŭceleco de ĉi tiuj aranĝaĵoj estas diktita per neceso de garantado de ordo sur teritorio de Dagestanio, oni asertas en repsublika Ministerio pri internaj aferoj.

Unuaj onidiroj pri tio, ke en la respublikon estos enkondukitaj aldonaj fortoj de milico kaj specialtaĉmentoj aperis ankoraŭ en komenco de junio post speciala operacio, efektivigita en vilaĝo Borodzinovskaja de Ŝelkovskoj distrikto de Ĉeĉenia respubliko, kie loĝas plejparte dagestanoj. Tamen en 8 de junio sekretario de Konsilio pri sekureco de Dagestanio Aĥmed-Nabi Magdigaĝiev malkonfirmis ĉi tiun datumon.

Ni memorigu, ke en vilaĝo Borodzinovskaja de Ŝelkovskoj distrikto estis arestitaj 11 lokaj loĝantoj pro suspekto pri helpo al bandanoj. La operacion en la vilaĝo (pli, ol 90% de la vilaĝanoj estas dagestanoj), efektivigis speciala bataliono "Vostok" (formacio de Ĉefa skolta admministrejo de Ĝenerala stabo, sub komandado de Sulim Jamadaev).

Pli frue en ĉi tiu areo fortorganoj de Ĉeĉenia respubliko intence serĉis krimulojn, kiuj faris serion da murdoj kaj armitaj atakoj en Ŝelkovskoj distrikto. Dum aranĝaĵo por serĉo de la bandanoj, laŭ vortoj de atestantoj de la eventoj, anoj de taĉemento "Vostok" eniris en la vilaĝon kaj komencis elpeli lokajn loĝantojn el domoj kaj kuŝigi ilin sur teron.

Post kelk horoj de "purigo" de la loĝloko ili foriris, preninte kun si 11 lokajn loĝantojn. Rezulte de la specialaj aranĝaĵoj de la ĉeĉeniaj milicanoj en la vilaĝo restis kvar forbruliĝintaj domoj. En unu el ili poste estis trovita kadavro de loka loĝanto.

Oficiala versio de la jurgardaj organoj de Ĉeĉenio: la aranĝaĵo okazis enkadre de leĝo kaj sen iuj ajn incidentoj. Al incendio kaj murdo de loka loĝanto ili havas neniun rilaton. A.-N. Magdigaĝiev informis, ke por esplorado en la vilaĝon kun reprezentantoj de jurgardaj organoj veturis unua viucministro de Respubliko Dagestanio pri nacia politiko, informo kaj eksteraj ligoj Sulejman Ĥappalaev.

Dume situacio en Dagestanio daŭras pliakriĝi. En pasinta merkredo loĝantoj de najbaraj kun Ĉeĉenio teritorioj baris federalan ŝoseon "Kaŭkazo", postulante revenigon de la 11 loĝantoj de la vilaĝo, arestitaj dum la operacio.

Kiel memorigas la radiostacio, antaŭnelonge en amaskomunikiloj aperis informo, ke en Dagestanio povas okazi ribelo. Krome, fariĝis konata, ke estro de la respubliko Magomedali Magomedov troviĝas en Moskvo, interkonsentante pri kondiĉoj de sia estonta demisio.