Novaĵoj el Rusio

Thursday, June 09, 2005

En Rĵev komenciĝas "sanitara purigo"



Ĉefa sanitara kuracisto de la lando Gennadij Oniŝĉenko diris hodiaŭ, ke en Rĵev estos efektivigita "sanitara purigo". Pri tio informas radiostacio "Eĥo Moskvi". G. Oniŝĉenko jam vizitis la urbon, kie kelk tagojn antaŭ okazis eksplodo de hepatito A.

Laŭ vortoj de la kuracisto, nune gravas preventi pluan disvastiĝon de la infekto de jam malsaniĝintaj homoj. Oniŝĉenko ankaŭ informis, ke en Rĵev-on estas transdislokita speciala laboratorio por konfirmo de la diagnozo.

Hepatito A estas infekta malsano, kies inkubacio povas daŭri ĉirkaŭ monato. Ĝi danĝeras, se ĝi okazas kune kun aliaj hektikaj malsanoj de hepato. Se tio ne okazas, do la malsano kuraciĝas. Laŭ vortoj de medicinistoj, eblas defendi de hepatito A per du rimedoj - sekvado regulojn de persona higieno kaj ankaŭ vakcinado. Lastaj datumoj montras, ke eblas uzi vakcinon ne nur por profilaktiko, sed ankaŭ dum eksplodoj de la malsano. Kuracistoj esperas, ke la eksplodo de infekto estos likvidita, kvanto da malsaniĝoj malkreskos.

Ni aldonu, ke nune en Tverja provinco estas registrigitaj jam 350 malsaniĝintoj per hepatito A.

Pro fakto de amasa malsaniĝo de loĝantoj de Rĵev kaj Rĵevskij distrikto de Tverja provinco estas iniciatita krima proceso laŭ artikolo 236 de la Kirma kodo de Rusia Federacio (rompo de sanitare-epidemiologiaj reguloj, rezultiginta amasan malsaniĝon de homoj).

Ankoraŭ ne estas konata, kio fariĝis kaŭzo de disvastiĝo de la infekto. Dekomence oni supozis, ke tio estis trinkebla akvo, poste aperis interparoloj pri infektitaj nutraĵoj. Praktike ĉiuj malsaniĝintoj plendis al kuracistoj, ke dum varmego ili trinkis kvason kaj mineralan akvon el plastaj boteloj. En la urbo oni jam kun certeso diras, ke fonto de la infektiĝo troviĝas sur konspira fabriko, produktanta falsajn trinkaĵojn.

Dum kontrolado de ĉi tiu entrepreno oni klarigis krudajn rompojn de sanitaraj normoj. Sufiĉas diri, ke tiel nomatan mineralan akvon kaj ĝin-tonikon laboristoj permane disverŝis en botelojn, kolektitajn sur rubejoj.

Laborantoj de jurgardaj organoj ne ekskludas eblecon de tio, ke ĉi tiu varo estas enveturigita por vendo en Moskvon.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home