Novaĵoj el Rusio

Tuesday, June 07, 2005

En rusia politiko aperis novaj "verduloj"



En Rusio estas fondita nova "verda" politika partio - "Unuiĝo de rusiaj verduloj" ("Verda Rusio"). Kiel informas "Interfax", la partio estis fondita dum kongreso en apudmoskva urbo Koroljov.
Kiel diris la prezidanto de Centro pri ekologia politiko de Rusio Aleksej Jablokov, ankaŭ kiu ekestris organizan komitaton pri fondo de la partio, en nuna momento delegitoj pridiskutas la statuton kaj programon de politika parto de "verduloj". Li informis, ke en la kongreso oni intencas elekti gvidantaron de la partio.

"Por posteno de prezidanto de la partio mi sinproponos, sed kiel vicprezidantoj evidente iĝos la aktivisto de ekologia organizo "Belluna" Aleksandr Nikitin, gvidanto de Unio de ekologia organizo de Moskvo Andrej Frolov kaj gvidoro de "Verda" movado el urbo Saratov Oljga Picunova", - informis Jablokov.

En komenco de majo Aleksej Jablokov deklaris, ke ĉefa celo de kreo de la partio iĝos ĝia partopreno de sekvaj balotoj pri Ŝtata Dumao. Laŭ lia diro okaze, se la partio ne sukcesos kolekti bezonatajn por tio 50 mil homojn, "verduloj" balotiĝos enkadre de iu unuiĝo.

Kiel estas skribite en Interreta paĝaro de la organiza komitato de la partio, ĝia ĉefa tasko estas, "devigi la registaron turni sin al ekologiaj problemoj". "Nia ĉefa prioritato estas realigo de rajtoj de civitanoj je sana vivo en sana medio, je justa kaj respondeca partopreno de uzado de nacia natura kaj kultura heredaĵo de Rusio", - deklaras "verduloj". Krome la partio elpaŝas por "pli rapida transiro de industriaj al postindustriaj teknologioj kaj sociaj rilatoj", kaj ankaŭ por evoluo de popolregado, memgvidado kaj civitana socio.

P.S. (de tradukisto)
Kiel informis Slavik Ivanovo en "Esperanto-novosti" (http://e-novosti.info) novefondita rusia politika partio "Verda Rusio" inkluzivis en sian programon zorgadon pri lingva diverseco. La tezo estis aldonita pro la sugesto de moskva e-isto kaj aktiva verdulo Oleg Izjumenko.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home