Novaĵoj el Rusio

Friday, June 03, 2005

Enketa komisiono ne trovis spurojn de terorisma akto sur substacio "Ĉagino"



Komisiono pri esploro de kaŭzoj de la energetika krizo trovis neniujn spurojn de ekstera efiko sur substacio "Ĉagino", de kies paneo komenciĝis kaskada malŝalto de elektro en 25 de majo. Pri tio diris plenumanto oficon de estro de Federala servo pri ekologia, teknologia kaj nuklea inspektado Andrej Maljiŝev, raportas agentejo "Novosti".

Laŭ vortoj de Maljiŝev, la komisiono havas "plenan bildon de tio, kio okazis dum la paneo". Kiel unu el kaŭzoj de la paneo, la plenumanto de estroofico nomis homan faktoron. Kiel diris Maljiŝev, sur substacio "Ĉagino" okazis fuŝkontaktoj pro nekorekta ekspluatado de instalaĵo. Krome, rezulte de incendio estis difektitaj generatoroj.

Maljiŝev promesis transdoni konkludojn de la komisiono en la registaron. "Oficaj personoj, kies respondeco pri la paneo estos trovita, povos esti administre punitaj", - diris la plenumanto de ofico.

Maljiŝev ankaŭ nomis sumon da ekologia damaĝo pro la panea malŝalto de elektro. Laŭ anticipa takso de la servo, malprofito estis ĉirkaŭ 30 milionoj da rubloj. Damaĝo rezultiĝis pro elĵeto de likvaj restaĵoj, okazinta en entreprenoj de Moskvo, Moskva regiono kaj najbaraj provincoj.

Ĝenerala malprofito pro la krizo ne estas ankoraŭ taksita. Laŭ lasta datumo, Moskvo taksas perdojn en 1 miliardo 708 milionoj 400 mil da rubloj, kaj Moskva provinco en 503 milionoj 940 mil da rubloj. Ĉi tiuj sumoj estos precizigataj plu.

Baldaŭ post la kaskada malŝalto de elektro advokato de kompanio "Integraj energetikaj sistemoj de Rusio" Anatolij Kuĉerena diris, ke kaŭzo de la energia krizo povas esti diversio. En 27 de majo unu el paĝaroj de ĉeĉenaj separatistoj informis pri ricevo de letero, en kiu Ŝamil Basaev prenis sur si respondecon pri la krizo. Fontoj en polico malkonfirmis ĉi tiun informon.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home