Novaĵoj el Rusio

Thursday, June 16, 2005

Gazeto "Kommersant": oni demisiigis estron de "Rusiaj fervojoj" pro la transporta ministro



Estro de malfermita akcia socio "Rusiaj fervojoj" Gennadij Fadeev estis demisiita pro tio, ke al lia loko komencis pretendi ministro de transporto Jurij levitin. Tian version prezentas ĉiutaga gazeto "Kommersant", substrekante, ke onidiroj pri baldaŭa demisio de Fadeev akompanis lin ekde momento de nomumo sur oficon de prezidento de la socio en 22 de septembro de jaro 2003.

Kiel ĉefan kaŭzon de la demisio fontoj en la depatrmentoj nomis grandan aĝon de sinjoro Fadeev (en aprilo li renkontis sian 68an naskiĝtagon), foreston de klaraproksimeco flanke de li al la teamo de Putin, kaj, la plej grave, ĉeeston de posteulo - Vladimir Jakunin.

Fonto de la gazeto, proksima al unu el membroj de konsilio de direktoroj de la kompanio, avertas, ke reklamacioj al Fadeev forestas. Laŭ liaj vortoj, ĉi tiuj ŝanĝoj estis planataj jam delonge. Kaj laŭ opinio de fonto de la gazeto en la registaro, demisio de Fadeev estas ligita kun tio, ke al ofico de prezidento de la kompanio nune aktive pretendas ministro de transporto Sergej Levitin. "Tute probablas, ke oni bezonis plirapidigi nomumon de Vladimir Jakunin, por ke preventi aperon de nova forta kandidato por ĉi tiu ofico", - diris la fonto.

Dume fonto de gazeto "Vedomosti" - altmanaĝero de granda industria kompanio, - opinias, ke iniciato ŝanĝi administrantaron de la "Rusiaj fervojoj' divenis de Vladimir Putin, kun kiu peterburgano Jakunin havas bonegajn rilatojn. Antaŭnelonge Jakunin estis akceptita per Putin kaj memorigis pri promeso, donita du jarojn antaŭ. Post tio la problemo estis rapide solvita kaj en pasinta vendredo Fadeev subskribis peticion pri demisio, diras la oficisto.

Interparolanto de la eldono en la registaro konfirmas, ke Putin promesis al Jakunin oficon de prezidento de la kompanio, kaj Fadeev fariĝis estro de "Rusiaj fervojoj" nur por plenumi reorganizadon de la kompanio. Sed sperta Fadeev sukcesis longe venki sian oponanton en aparata lukto. Laŭ vortoj de la oficisto, ŝanĝo prokrastiĝis, ĉar Fadeev sukcesis trovi fortajn protektantojn en la Kremlo, inter kiuj la oficisto nomas ankaŭ vicestron de prezidenta administracio Igor Seĉin.

En la Ministerio de transporto oni ne komentis ŝanĝojn en kompanio "Rusiaj fervojoj" de 15 de junio. Fadeev kaj Jakunin ankaŭ ne donis komentojn.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home