Novaĵoj el Rusio

Thursday, June 30, 2005

Juĝo kondamnis murdintojn de Galina Starovojtova al 43 jaroj da malliberigo entute



Ĵaŭde urba tribunalo de Sankt-Peterburgo verdiktis en proceso pri murdo de deputitino de Ŝtata Dumao kaj gvidantino de partio "Demokratia Rusio" Galina Starovojtova, kiu en 20 de novembro de jaro 1998 estis mortpafita en perono de sia domo.

Kiel informas agentejo "Novosti", la juĝo kondamnis du akuzatojn en ĉi tiu proceso, Jurij Kolĉin kaj Vitalij Akiŝin, al 20 kaj 23 kaj duono da jaroj de malliberigo en punkolonio de rigora reĝimo. Kolĉin, laŭ versio de enketo, estis unu el organizintoj de la krimo, kaj Akiŝin estis senpera plenumanto de la murdo. La juĝo kvalifikis iliajn agojn kiel faritaj en grupo, kreita kun celo murdi Starovojtova por ĉesigo de ŝia sociepolitika agado.

Du aliaj juĝatoj, Igor Krasnov kaj Jurij Ionov, estis malkondamnitaj. Aliaj du, Aleksej Voronin kaj Igor Lelavin, estis liberigitaj de puno pro finiĝo de preskripto de la krimo.

Post publikigo de la verdikto ŝtata akuzanto Igor Soĥanenko diris, ke li ne esceptas eblecon apelacii la verdikton. Siavice, reprezentanto de la suferintoj Leonid Sajkin esprimis kontenton pri decido de la juĝo taksi la murdon politika kaj ankaŭ pri longtempaj punoj, kiujn ricevis la kondamnitoj. Li ne especptis, ke rilate al aliaj kvar figuroj de la proceso la verdikto de la juĝo povas esti apelaciita.

Elpaŝinte kun lasta vorto en fino de majo, ĉiuj juĝatoj, krom Voronin, neis sian kulpon kaj insistis pri malkondamna verdikto. Voronin, kiu agnoskis sian kulpon pri ĉiuj punktoj de akuzo en aprilo kaj aktive kunlaboris kun la enketo, petis la juĝon pri indulgo kaj kondamno al kondiĉa puno.

Dume la ŝtata akuzanto petis kondamni Kolĉin kaj Akiŝin al porviva malliberigo, Krasnov kaj Ionov al 15 jaroj da malliberigo, Lelavin al 12, kaj Voronin al 4,5 jaroj da malliberigo.

Daŭriĝas laboro pri serĉo de mendinto de la krimo, informis reprezentanto de administracio de la Federala servo de sekureco en Sankt-Peterburgo kaj Leningrada provinco. Li memorigis, ke baldaŭ en juĝon estos trasndonita proceso pri aliaj du homoj, suspektataj pri rilato al murdo de Starovojtova. Unu el ili, Pavel Staĥnovskij, supozeble partoprenis en transportado de armilo, per kiu estis murdita la gvidantino de "Demokratia Rusio".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home