Novaĵoj el Rusio

Saturday, June 04, 2005

La akuzoj de ukrainiaj parlamentanoj ridigis S-on Nemcov


La eksteretata konsilanto de la prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko pri ekonomiaj demandoj, eksgvidoro de SPS (la partio "Unio de Dekstraj Fortoj") Boris Nemcov nomis "ridigaj" la akuzojn de ukrainiaj parlamentanoj pri enmiksiĝo en internajn aferojn de la ŝtato.
"Mi estime rilatas al opinio de la parlamento, sed ne ili nomumis min la konsilanto kaj ne ili eksigu min de la posteno. La akuzo pri mia enmiksiĝo en internajn aferojn de Ukrainio estas simple ridiga - ja kiel konsilanto de la prezidento mi devas sincere deklari sian pozicion pri demandoj de ekonomia evoluo. Ja tio estas mia laboro", - diris B. Nemcov vendrede al la informagentejo "Interfax".

Li denove konfirmis, ke laŭ lia opinio, la registaro "gvidas laŭ danĝera ekonomia kurso, kiu povas alkonduki al krizo". "Investa klimato malboniĝas, inflacio kreskas, ekzistas reala minaco al pluraj ukrainiaj kompanioj flanke de ebla retajlado de proprietaĵoj - kaj ĉio ĉi estas provokita de neprofesiaj agoj de la ministraro. En tiu situacio mi ne silentos, mensogi kaj hipokriti mi ne povas".
Laŭ lia opinio la prezidento Juŝĉenko "prenis ĝustan kurson al integriĝo kun Eŭropo, sed la ministraro de Ukrainio per siaj konkretaj agoj klare ne progresigas atingon de la celo".

"Sukcesaj agoj de la gvidantaro de Ukrainio - tio estas ŝanco por demokratia Rusio kaj, inverse, ebla malsukceso en Ukrainio ne lasas iujn esperojn al demokratia evoluo", - deklaris B. Nemcov.

Li opinias, ke la kritiko adresita al li flanke de vico de parlamentanoj de Ukrainio tre memorigas sovetiajn metodojn de laboro. "Rimarkoj en mian adreson estas esprimitaj en plena sovetia stilo, ja tiam, kiam io ne sukcesas, oni tuj parolis pri ies enmiksiĝo en internajn aferojn de USSR, sed nuna Ukrainio estas demokratia lando, kaj tiaj sovetiaĉaj metodoj de laboro estas apenaŭ akcepteblaj", - substrekis B. Nemcov.

Ni memorigu, ke Ukrainia parlamento rekomendis al la prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko eksigi S-on Boris Nemcov de posteno de la prezidenta konsilanto. En akceptita de Supera Radao (parlamento) dokumento oni diras pri "senprecedenta enmiksiĝo" de Nemcov en internajn aferoj de Ukrainio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home