Novaĵoj el Rusio

Wednesday, June 01, 2005

MVD: En Rusio 4 milionoj da adoleskantoj estas narkotuloj

En Rusio kvanto de adoleskantoj, konsumantaj narkotaĵojn, atingas 4 milionojn da homoj. Ĉirkaŭ miliono el ili estas narkotdependaj. Tian malgajan statistikon sonigis la ĉefo de Ministerio pri internaj aferoj de Rusio (MVD) Raŝid Nurgaliev hodiaŭ dum vastigita kunsido de la kolegio, dediĉita al problemoj de infana krimeco.

Laŭ liaj vortoj, nivelo de malsaniĝo per narkotismo inter gejunuloj estas 2,5-oble pli alta, ol inter plenaĝuloj. Kvanto da mortoj kaze de konsumado de narkotaĵoj kompare kun 80-aj jaroj entute pligrandiĝis 12-oble, sed inter neplenaĝuloj - 42-oble.

"La ciferoj signife diferenciĝas de kvanto de malsanuloj pri narkotismo, registritaj en klinikoj, tamen laŭ opinioj de fakuloj, en oficiala medicina statistiko temas nur pri videbla, dekona parto de "narkotisma glacimonto", - aldonis la ĉefo de MVD.

Li ankaŭ rimarkis, ke hodiaŭ en la lando ekzistas akra problemo pri infana senkontrolado kaj senhejmeco. Eĉ laŭ proksimuma kalkulo, en la lando pli ol 700 mil infanoj estas orfoj, pli ol 6 milionoj da adoleskantoj estas analfabetaj, pli ol 6 milionoj da neplenaĝaj civitanoj de Rusio troviĝas en sociale nefavoraj kondiĉoj, diris R. Nurgaliev.

Kiel diris la gvidanto de MVD, en la pasinta jaro estis registritaj pli ol 154 mil krimoj, faritaj de adoleskantoj, kio estas je 6,2% pli multe, ol en la jaro pli antaŭa. Al tiuj ciferoj necesas aldoni ankoraŭ 60-70 mil krimojn, faritajn de infanoj, kiuj ne atingis aĝon de prikrima respondeco. La ministro aldonis, ke en la pasinta jaro pro diversaj deliktoj milicion trafis pli ol 1 miliono da neplenaĝuloj.

Krome, Raŝid Nurgaliev rakontis, ke nun en MVD estas registritaj 150 ekstremismaj grupoj nombre entute ĝis 5 mil homoj. "Ne gravas sub kiaj ideoj kaj sloganoj agas tiu aŭ alia grupo, gravas, ke ĝia rolo estas sama - detruiva", rimarkis li.

La ministro montris, ke disvastiĝon ricevis ankaŭ neformala movado de "razitkapuloj". "Entute ĝi ne estas strukturita kaj ne havas unuecan gvidadon. Tamen, kiam grupanon subiĝas sub influo de "forta gvidoro", ili iĝas facile gvidataj taĉmentoj kaj estas pretaj fari murdon", substrekis ĉefo de MVD. Laŭ opinio de R. Nurgaliev, solvo de la problemo devas esti farata kune kun ĉiuj justicaj instancoj kaj kun aktiva subteno de vastaj tavoloj de la socio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home