Novaĵoj el Rusio

Sunday, June 19, 2005

Nova amasa batado de pacaj civitanoj flanke de OMON



Veran "purigon" en unu el loĝlokoj - Ivanovskoje - de Stavropolskij regiono faris milica taĉmento de speciala destino (OMON). Pri tio informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Ekde momento de ĉi tiu incidento pasis jam semajno. La armita marŝo okazis ĝuste antaŭ ŝtata festo - Tago de Rusio. OMONanoj ĉirkaŭis centron de la loĝloko, kie troviĝis domo de kulturo, en kiu tiumomente okazis diskoteko. Post tio komenciĝis amasaj arestoj de plejparte junaj viroj malpli, ol23jaraĝaj, kaj adoleskoj.

Entute estis arestitaj kelk dekoj da homoj. Oni veturigis ilin en centron de la distrikto, kie ili estis pridemandaditaj. Krome, oni forprenis iliajn poŝtelefonojn kaj devigis trapasi humiligan procesuron pri ricevo de fingraj premsignoj. Ĉiuj arestitoj estis forlasitaj en du horoj post meznokto. Krome, kiel klariĝis, 30 homoj estis batitaj dum la pridemandado.

Sekvatage homoj postulis klarigojn de oficistoj. Tamen al la viktimoj kaj iliaj parencoj eliris neniu. Estis Tago de Rusio, kaj ĉiuj festadis ĝin. La distrikta prokurejo ankaŭ estis fermita.

Lokaj potencoj asertas, ke la milicanoj plenumis operacion, ĉar en la loĝloko estas pli kaj pli multe da krimaj elementoj. Kaj kiel diris al "Eĥo Moskvi" estro de administracio de la distrikto Gennadij Skarga, oni neniun batis dum arestado. Tamen, pli malfrue li agnoiskis fakton de rompoj, kaj diris, ke vico da milicaj estroj de la distrikto estis demisiigitaj.

Ni memorigu, ke en la amaskomunikilo ricevis skandalan konatecon tre simila okazo en alia rusia urbo - Blagoveŝĉensk (Baŝkirio). En 8 de decembro de jaro 2004 en centro de Blagoveŝĉensk ĉirkaŭ 50 viroj en stato de ebrio atakis milicanojn, kiuj penis aresti tri loĝantojn de la urbo pro huliganaj agoj. Rezulte kvin milicanoj ricevis traŭmojn, tri el ili estis hospitaligitaj.

Post tio de 10 ĝis 14 de decembro en la urbo kaj en la distrikto per kontingento de distrikta fako pri internaj aferoj kaj de OMON de la Ministerio pri internaj aferoj de Respubliko Baŝkirio estis efektivigitaj specialaj aranĝoj pri travado kaj arestado de iniciatintoj kaj aktivaj partoprenantoj de la batado de milicanoj. Dum la profilaktikaj agadoj estis arestitaj 381 civitanoj. Laŭ datumo de jurdefendantoj, dum la tiel nomata "speciala operacio" en Blagoveŝĉensk suferis pli, ol 1000 homoj.

Batado de la pacaj civitanoj indignigis kaj jurdefendantojn kaj oficialaj personojn. Prezidento Vladimir Putin en marto diris pri neceso pasigi enketadon de la eventoj en Blagoveŝĉensk ĝis fino. Interesas, ke diversnivelaj estroj de la Ministerio pri internaj aferoj emis pravigi la tiel nomatan "specialan operacion" en la urbo, kvankam agnoskis, ke ĉi tiu akcioj estis efektivigata kun rompo de la reguloj.

Indignigitaj per lojaleco de potencoj al la milicanoj, loĝantoj de Blagoveŝĉensk en 22 de februaro faris pikedon en centro de Moskvo sur Puŝkinskaja placo. Partoprenantoj de la akcio - junaj homoj, kiuj fariĝis viktimoj de arbitro de milico de Blagoveŝĉensk, strebis obteni oficialan agnoskon de ili kiel viktimoj, kaj ankaŭ ricevon de dokumentoj pri tio. Krome, multmilaj mitingoj de protesto kontraŭ milicaj purigoj trapasis en 26 de februaro en ĉefurbo de Baŝkirio Ufa.

Rezulte de efektivigita esploro estis respondecigitaj 8 membroj de milico, inter kiuj estas estro de urba fako pri internaj aferoj, estro de milico de socia sekureco kaj komandanto de OMON de Blagoveŝĉensk.

Materialoj de krima proceso pri amasa batado de la loĝantoj de Blagoveŝĉensk konsistas jam el 40 volumoj.