Novaĵoj el Rusio

Wednesday, June 29, 2005

Oni forpelis Sergej Baburin el "Rodina"



Vicprezindanto de Ŝtata Dumao Sergej Baburin estas eksigita el frakcio "Rodina" ["Patrolando"]. Kiel raportas agentejo "Novosti", oni faris tiun decidon marde en kunsido de la frakcio. Eksigon de Baburin subtenis 26 membroj de la frakcio, kontraŭ eldiris sep.

Kiek diris membro de la frakcio Miĥail Markelov, la deputitoj akceptis rezolucion pri eksigo de Sergej Baburin el vicoj de la frakcio "pro agoj, direktitaj al skismigo de la frakcio kaj diskreditado de ĝia aŭtoritato", post preskaŭ trihora pridiskutado de ĉi tiu problemo.

Markelov ankaŭ informis, ke membroj de la frakcio intencas adresi sin al la Dumao kun propono pri vakigo de Baburin el ofico de vicprezidanto de la Dumao. Laŭ liaj vortoj, frakcio "Rodina" tuŝos ĉi tiun demandon en unu el sekvaj kunsidoj de la ĉambro. Laŭ kvota distribuado, ofico de unu el vicprezidantoj apartenas al frakcio "Rodina". Markelov ne sukcesis ankoraŭ nomi eblajn kandidatojn al ofico de vicprezidanto.

Dume la eksigita vicprezidanto, kiu gvidas partion "Narodnaja volja" ["Popola volo"], deklaris, ke li levigos demandon pri kunvoko de ekstervica konferenco de elekta bloko "Rodina" kaj pri eksigo de partio "Rodina" el la bloko. Li memorigis, ke la bloko ekzistas dum la tuta periodo de laboro de ĉi tiu konsisto de la Dumao kaj partoprenas en farado de la plej gravaj decidoj.

"Eksigo el frakcio estas jam sindromo. Tio estas sindromo de tio, ke oni proklamis militon al la tuta partio", - diris Baburin. "Ni starigu demandon pri tio, ke decido de bone direktata per iu malbonulo plimulto ne estas decido de la bloko", - diris li.

Laŭ lia opinio, partio "Rodina" decidis "labori nur por si, kaj, sekve, Baburin fariĝis malhelpaĵo". "Partio "Rodina" decidis likvdi blokon "Rodina", - diris li.

"Mi neniam kroĉiĝis al oficoj", - komentis Baburin decidon de la frakcio starigi demandon pri lia vakigo de ofico de vicprezidanto. Li notis, ke decidon pri distribuado de oficoj faris la elekta bloko, kaj ne tiuj, "kiuj ĵuris al sinjoro Rogozin".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home