Novaĵoj el Rusio

Wednesday, June 22, 2005

"Patrinoj de Beslan" postulas iniciati kriman proceson kontraŭ Dzasoĥov kaj Patruŝev



Komitato "Patrinoj de Beslan" petas iniciati kriman proceson kontraŭ eksa prezidento de Norda Osetio Aleksandr Dzasoĥov, eksa estro de administracio de la Federala servo de sekureco en Norda Osetio Valerij Andreev, estro de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio Raŝid Nurgaliev, estro de la Federala servo pri sekureco de Rusio Nikolaj Patruŝev kaj ĝia viĉestro Vladimir Proniĉev, kiu troviĝis en 1-3 de septembro de jaro 2004 en Beslan. Kiel informas Intereta eldono GAZETA.GAT.RU, reprezentantinoj de la komitato adresis sin en 21 de junio kun tia peticio al vicĝenerala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel, kiu gvidas akuzon en la proceso de Nurpaŝa Kulaev.

Nurpaŝa Kulaev estas sola arestita partoprenanto de la kapto de la lenrejo en Beslan. Laŭ versio de la enketo, li estas sola saviĝinta teroristo, tamen, eksaj ostaĝoj malkonfirmas ĉi tiun aserton. Ili entute en multaj aspektoj ne konsentas kun la versio de la prokurejo. Kaj atestoj, kiujn Kulaev donas en la juĝado, multe diferencas de tiuj, kiujn li donis dum enketado.

Parencoj de la pereintoj rezulte de la terorisma akto jam deklaris, ke ili pli grande konfidas al la juĝato, ol al la versio de la prokurejo. Ili promesis al la partoprenanto de la kapto de la lernejo klopodi pri amnestio por li, se tiu rakontos al ili veron. Kelkaj el ili eĉ diris, ke Kulaev devas esti ne juĝato, sed atestanto en la proceso, kaj sur benkon de juĝatoj devas sidiĝi oficistoj, pro kies kulpo plenumo de la terorisma akto fariĝis ebla.

Kaj dum kunsido de la tribunalo en 21 de junio patroprenantinoj de la komitato "Patrinoj de Beslan" deklaris, ke lige kun novaj atestoj de Kulaev, kiuj konfirmas ilian version de la eventoj, ili petas iniciati kriman proceson kontraŭ la esksa estro de la respubliko, kaj ankaŭ kontraŭ estroj de fortdepartamentoj laŭ akuzo pri neglekto kaj sengado en tagoj de la beslana tragedio.

Nikolaj Ŝepel samtage diris al ĵurnalistoj, ke "enketo laŭ fakto de kapto de beslana lernejo en septembro de pasinta jaro ankoraŭ ne estas finita pri kelkaj problemoj".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home