Novaĵoj el Rusio

Wednesday, June 29, 2005

Prokurejo iniciatis kriman proceson kontraŭ sekcintaj siajn vejnojn malliberuloj



Prokurejo de Kurskaja provinco iniciatis kriman proceson kontraŭ malliberuloj, kiuj vundis sin por protesto kontraŭ kondiĉoj en la punlabora kolonio, informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Kiel diris asistantino de prokuroro de la provinco Tatjana Severilova, agoj de la malliberuloj "estis direktitaj al malstabiligo de situacio en la kolonio kaj estis kaŭzitaj unuavice per malvolo obei al validaj postuloj de administracio de la kolonio pri sekvado de reĝimo".

Laŭ informo de agentejo "Interfaks", la prokurejo ankaŭ iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "trouzado de oficaj mandatoj". Kiel raportas televidkanalo NTV, la proceso estas iniciatita kontraŭ kelkaj membroj de kolonia gardistaro.

Laŭ vortoj de Severilova, dum enketado estis pridemanditaj pli, ol 200 malliberuloj. "Oni diras, ke estis iuj senbazaj agoj flanke de la administracio, kvazaŭ oni efikis al ili fizike, uzis specialajn rimedojn", - rakontis Severilova. Ŝi aldonis, ke ĉiumonataj kontroloj pli frue trovis neniujn plendojn al agoj de la administracio de la kolonio, al malbonaj kondiĉoj kaj neglektoj de rajtoj de la malliberuloj.

La prokurejo opinias, ke agoj de la malliberuloj havas skrupule planitan karakteron. Severilova notis, ke malliberuloj el 10 taĉmentoj de la kolonio samtempe faris vundojn al si.

Kun analoga deklaro elpaŝis Federala servo pri plenumo de punoj. Kiel estas dirita en la deklaro, la servo kaj prokurejo de Kurskaja provinco plenumas "komplekson de aranĝoj, direktitaj al trovo de personoj, rilatantaj al malstabiligo de situacio en la kolonio, kaj ankaŭ al prevento de aliaj kontraŭleĝaj agoj de la kondamnitoj", raportas agentejo "Novosti".

Laŭ lasta datumo de "Interfaks", en la akcio partoprenis ĉirkaŭ 240 malliberuloj. Kiel oni informis en la prokurejo, la malliberuloj faris al si vundojn, kiuj ne rezultigis damaĝon por sano kaj ne minacas al vivo.

Ĉe muroj de la kolonio en Lgov okazas spontanea mitingo de parencoj de la malliberuloj. Partoprenantoj de la mitingo akuzas administracion de la kolonio pri batadoj de malliberuloj kaj kreo de netolereblaj kondiĉoj de vivo en la kolonio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home