Novaĵoj el Rusio

Saturday, June 11, 2005

Rusio estas kontraŭ internacia enketado de la eventoj en Andiĵano


Rusio estas kontraŭ internacia enketado de la eventoj en uzbekia urbo Andiĵano. Pri tio en lasta ĵaŭdo deklaris la ministro pri defendo de Rusio Sergej Ivanov, informas RIA "Novosti" (rusia informagentejo).

"Ni estas kontraŭ internacia enketado", - diris la ministro substrekante, ke Uzbekio estas sendependa lando, kaj solvi aperintan situacion devas la pokororaro kaj estraro de la ŝtato. S-ro Ivanov memorigis, ke en enketadon pri senordigo en Uzbekio jam estas engaĝitaj internaciaj oficialuloj, inkluzive la rusiaj, kiuj estas interne en la lando.

Krome, laŭ diro de Ivanov, Rusio "havas nerefuteblajn informojn pri ĉeesto de eksterlanda spuro en la eventoj". "Necesas kompreni, kiu ĉion ĉi aranĝis kaj iniciatis, kien malaperis armiloj el armea garnizono, kiu estis perforte okupita, respondi pri multaj aliaj demandoj", - opinias la ĉefo de la ministerio pri defendado de Rusio.

Interalie, en komenco de la junio la ministro pri eksterlandaj aferoj de Rusio Sergej Lavrov deklaris pri ekzisto de informo pri aparteno al armitaj elpaŝoj en Andiĵana regiono de kelkaj islamaj ekstremistoj, strukturoj de "islama movado de Uzbekio", restaĵoj de taliboj kaj "iuj ĉeĉenaj teroristoj".

Kiel estis informite pli frue, okazigi internacian enketadon pri la eventoj en Andiĵan kaj fari sankciojn kontraŭ Uzbekio dum lastaj tagoj postulis la rajtdefenda organizaĵo Human Rights Watch. Pri sendependa enketado alvokis ankaŭ kelkaj oficialuloj de UN.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home