Novaĵoj el Rusio

Tuesday, June 07, 2005

Soros kulpigas la prezidenton Putin pro viktimoj en Uzbekio


La usona miliardulo Ĝorĝ Soros dum gazetara konferenco en Kievo elpaŝis kun drasta kulpigo de la prezidento de Rusio Vladimir Putin, skribas "Komersant". Laŭ lia diro, Putin konsilis al la eksprezidento de Ukrainio Leonid Kuĉma apliki forton kontraŭ partoprenantoj de "oranĝ a revolucio". Similan konsilon, deklaris Soros, Putin donis al la prezidento de Uzbekio Islam Karimov dum antaŭnelongaj eventoj.
Soros diris: "Ni scias, ke estis precedenco, kiam la prezidento Putin rekomendis al la prezidento Kuĉma komenci pafadon kontraŭ homoj dum "oranĝ a revolucio". Grandfeliĉe la prezidento Kuĉma ne akceptis la konsilon". Li aldonis: "Al la prezidento Karimov Vladimir Putin konsilis la samon. Tiu aplikis la konsilon, kaj rezulte ni havas la plej grandan buĉadon en nuna historio".

La miliardulo neas pri sia aparteno al "oranĝ a revolucio". Li menciis, ke ne donis monon kaj ne partoprenis planadon de registarkontraŭstaro, sed li atentis la eventojn helpe de strukturo de sia bonfara fonduso.

La fama filantropo ne precizigis, de kie li eksciis pri la konsiloj de la prezidento Putin al la prezidentoj de ekssovetiaj respublikoj. Cetere li havis senperaj rilatoj kun la ukrainia oligarĥo kaj bofilo de Kuĉma Viktor Pinĉuk. Tiel, Soros kaj Pinĉuk fondis en Kievo komunan bonfaran projekton - fonduson de jura helpo.

Vicsekretario de la prezidento de Rusio pri gazetaro Dmitrij Peskov reagis kontraŭ la deklaroj de la miliardulo, nominte ilin "ekskluzive frukto de lia imago, certe nehavanta ion komunan kun realo".

Ĝorĝ Soros jam ne unuan fojon elpaŝas kun kritiko de rusia registaro. Pli frue li proponis eksigi Rusion el "Granda okopo", kaj ankaŭ deklaris, ke senreviĝis pri Rusio ankoraŭ dum Jeljcin. Lin eblas kompreni, ja Soros perdis 2 miliardojn da dolaroj dum krizo de 1998a jaro.

2 Comments:

  • At 12:40 PM, Blogger festo2005 said…

    bonega blogon dauxrigu !!!

    Cyrille

     
  • At 1:20 PM, Blogger Mans said…

    Eble iu skribu ankaux pri aferoj, faritaj de Soros mem? Cxar multajn "bonajn" aferojn li faris en Rusio (sxajne ne nur en Rusio)

     

Post a Comment

<< Home