Novaĵoj el Rusio

Monday, June 27, 2005

Ĵurio de Moskva kinofestivalo donis ĉefan premion al rusia reĝisoro



Ĉefe premio de XXVII Moskva internacia kinofestivalo estas ricevita per rusia filmo, informas agentejo "Novosti". Oni donis "Oran Sanktan Georgon" al Aleksej Uĉitel pro filmo "La kosmo kiel antaŭsento".

"Arĝentan Georgon" pro la plej bona plenumo de virina rolo ricevis bugara aktorino Vesela Kozakova- la filmo estas nomata "Ŝtelitaj okuloj". Premion pro la plej bona vira rolo ricevis iranano Ĥamid Faraneĝad pro filmo "Per la maldekstra, per la maldekstra, per la maldekstra".

Krome, la ĵurio donis premion pro la plej bona regisora laboro al Tomas Vinterberg pro fimo "Kara Vendi", farita laŭ scenaro de Lars von Trier. Oni decidis doni specialan premion de la ĵurio al finna filmo "Eterna frostaĵo".

Premion de konkurso "Perspektivoj" ricevis filmo "Kiel junulinoj de Garsia pasigis someron" de usona reĝisorino Ĝorĝina Ridel.

Specialan premion pro atingo de suproj de aktora majsteco kaj fideleco al tradicioj de skolo de Konstantin Stanislavskij "Mi kredas. Konstantin Stanislavskij" ricevis franca aktorino Ĵanna Moro. "Mi tre fieras, ke mi ricevas ĉi tiun premion ĝuste en Moskvo, ĉar kun Moskvo estas ligita multo da miaj memoraĵoj,"- substrekis ŝi.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home