Novaĵoj el Rusio

Wednesday, June 01, 2005

V.Putin faris punktofinon en teritoriaj disputoj kun Ĉinio



Rusia prezidento Vladimir Putin subskribis federalan leĝon "Pri ratifiko de aldona konvencio inter Rusia Federacio kaj Ĉinia Popola Respubliko pri rusia-ĉinia ŝtatlimo en ĝia orienta parto", informas amaskomunukila servo de la estro de la ŝtato. La leĝo estas promulgita per Ŝtata dumao en 20 de majo kaj aprobita per Konsilio de Federacio en 25 de majo.

Ni memorigu, ke prezidento V.Putin kaj prezidanto de Ĉinio Hu Jintao subskribis la konvencion en Pekino oktobre de pasinta jaro. La dokumento difinas ŝtatlimon en du lokoj: en areo de insulo Bolŝoj sur rivero Argunj (Ĉitinskaja provinco) kaj en areo de insuloj Tarabarov kaj Bolŝoj Ussurijskij apude Ĥabarovsk. Linio de la ŝtatlimo, laŭ la dokumento, trairas kaj en mezo de la riveroj kaj sur firmaĵo. Teritorio de ambaŭ areoj (ĉirkaŭ 375 kvadrataj kilometroj) estas distribuita egale.

Kiel estas notita en konkludo de la rusia registaro, la konvencio permesas fine fermi lime-teritorian problemon inter Rusio kaj Ĉinio kaj kontribuos al plifirmigo de strategia partnereco kaj plua disvolviĝo de ĉelimaj fororientaj regionoj de Rusia Federacio. Laŭ la dokumento, limaj problemoj kun Ĉinio devas esti solvataj surbaze de principoj de reciproka kompreno kaj malsevereco, balanco kaj egalrajteco de la flankoj.

Markado de la ŝtatlimo, kiu estos efektivigata post ekfunkcio de la konvencio, postulos buĝetajn elspezojn, kiuj estos inkluditaj dum preparo de buĝeto por jaro 2006.

Ĉinio ratifikis ĉi tiun konvencion en aprilo.

Intertraktadoj inter Rusio kaj Ĉinio pri la ŝtatlimo daŭris ekde jaro 1964, haltiĝante kaj restartante denove. Sur rusiaj kaj ĉiniaj kartoj linio de la limo estis markita diference, tio malfaciligis diplomatiajn rilatojn kaj disputoj de politikistoj iamfoje gvidis al armitaj kolizioj. "Neregulitaj limaj problemoj estas konstanta kaj danĝera incitanto en interŝtataj rilatoj", - oni komentas la situacion en rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj, aldonante, ke oni estas kontentaj pri la subskribita kun Ĉinio konvencio. Kaj la rusia eksterpolitika departamento insistas, ke de jura vidpunkto tio estas ne fordono de la insuloj kaj ne teritoriaj cedoj, sed forigo de historia plursenceco.

Samtempe bezonas rimarki, ke pli frue patriarko Aleksij II refutas eblecon de transdono de ĉi tiu teritorio, ankaŭ kontraŭis tion Vladimir Putin. Ankaŭ estas malkontentaj pri la konvencio kelkaj deputitoj. Sian pozicion ili fundamentigas per tio, ke se la konvencio estos ratifikita, do kun pretendoj povas adresi sin aliaj landoj, ekzemple, Finnlando aŭ Japanio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home