Novaĵoj el Rusio

Wednesday, July 27, 2005

Amaskomunikila sekretariino de Kasjanov malkonfirmis novajn akuzojn de Ĥinŝtejn



Miĥail Kasjanov ne aĉetis kvin hektarojn da arbaro apud prestiĝa loĝloko Nikolina Gora. Kiel informas agentejo "Novosti", pri tio deklaris lia amaskomunikila sekretariino Tatjana Razbaŝ, komentante asertojn de deputito Aleksandr Ĥinŝtejn pri kvazaŭ okazinta negoco.

"Tio estas sekva distordo de faktoj", - diris ŝi, aldoninte, ke Kasjanov "klare diris ĉion pri tio en sia antaŭnelonga deklaro".

En merkrtedo en gazetaro aperis mesaĝoj, ke Ĥinŝtejn intencas transdoni en Ĝeneralan prokurejon dokumentojn, ligitajn kun alia parcelo apude Moskvo, kiu apartenas, laŭ averto de la deputito, al Miĥail Kasjanov.

Laŭ vortoj de Ĥinŝtejn, la eksa ĉefministro aĉetis parcelon en centmetra zono de rivero apude vilaĝo Usovo, kaj nur impostaj pagoj de ĉi tiu negoco devas esti ĉirkaŭ 3 milionoj da dolaroj.

Ni memorigu, ke Kasjanov estas atestanto en proceso pri vendo de ŝtataj somerdomoj en Troice-Ljikovo kontraŭ malgrandigita kosto. La proceso estis iniciatita laŭ peticio de Ĥinŝtejn, kiu akuzis la eksan ĉefministron pri eksterleĝa privatigo de ŝtata posedaĵo.

Lunde Kasjanov revenis en Moskvon el ferioj kaj elpaŝis kun deklaro, en kiu li nomis ĉiujn akuzojn kontraŭ li kalumnio. Laŭ liaj vortoj, iniciatita kontraŭ li kampajno estas ligita kun lia politika aktiveco kaj peno de la potenco "purigi la politikan kampon" de ĉiaj riveloj de opozicio.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home