Novaĵoj el Rusio

Saturday, July 30, 2005

Ŝamil Basaev liberigis sin de respondeco pri morto de infanoj en Beslant



Gvidanto de ĉeĉenaj esktremistoj Ŝamil Basaev rifuzis preni respondecon pri murdo de pacaj civitanoj en Beslan. Pri tio Basaev diris en intervjuo, demonstrita en 28 de julio en usona televidkanalo ABC en programo Nightline. La teroristo dekalris, ke nek in Norda Osetio, nek en Ĉecenio li aŭ liaj kunuloj mortigis infanojn. Li asertas, ke li agas per metodoj, kiuj estas "raciecaj kaj akcepteblaj".

Pere tradukanto Basaev deklaris, ke li vere estis "malbona homo, bandano kaj terorsito", tamen la rusoj, laŭ liaj vortoj "mem estas teroristoj", kaj tiaj eventoj povos ripetiĝi, "ankoraŭ daŭriĝas genocido de ĉeĉena nacio".

Basaev klarigis, ke la atako al Beslan estis farita, "por ke haltigi murdadon de miloj kaj miloj da ĉeĉenaj infanoj, ĉeĉenaj virinoj kaj maljunuloj". "Ni havas kolonian militon, kaj ne militon kontraŭ terorismo", - konkludis li.

Rusia ambasadejo en Vaŝingtono jam eldiris proteston pri demonstro de la intervjuo kun Basaev. "Kompreneble, ni akceptis ĉi tion tre negative, ĉar oni donis tribunon al sagna terorismo", - diris al agentejo "Novosti" reprezentanto de departamento pri informo kaj gazetaro de la Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusio. Sur paĝaro de la ministerio ankoraŭ ne aperis deklaro pri tio al momento de skribo de la notico.

Pri frue en eksterlandaj amaskomunikiloj jam aperis informo, ke Basaev "estas ŝokita per la okazinto en Beslan". Speciale, oni informis, ke en februaro de jaro 2005 al ĵurnalistoj de britia televidkanalo Channel 4 oni transdonis videokasedon kun deklaro de Basaev pri tio. Tiam la teroristo ankaŭ respondigis pri Beslan la rusian registaron.

Interesas, ke la intervjuo de Basaev al iu rusia ĵurnalisto (vico da amaskomunikiloj asertas, ke ĝi estis donita al Andrej Babickij) estis demonstrita en Usono, dume ankoraŭ en septembro de jaro 2004 ŝtata vicsekretario de Usono Richard Armitige diris, ke Ŝamil Basaev "ne havas rajton ekzisti en niaj socioj". Tiel la usona oficisto komentis novaĵon pri tio, ke la gvidanto de ĉeĉeniaj ekstremistoj prenis respondecon pri la terorismaj aktoj en Beslan, Moskvo kaj du pasaĝeraj aviadiloj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home