Novaĵoj el Rusio

Wednesday, July 27, 2005

Apud Moskvo estas murdita prioro de monaĥejo



En Ĉeĥovskij distrikto de Moskva provinco estas murdita prioro de Davidova ermitejo patro German. Kiel informis al agentejo "Novosti" fonto en leĝgardaj organoj de Moskva provinco, kopro de la pastro kun spuroj de kraniecerbaj traŭmoj estis trovita en ĉelo de la monaĥejo en loĝloko Novij Bit. Laŭ vortoj de la fonto, manoj de la pastro estis ŝnuritaj. Aĵoj en la ĉelo estis disĵetitaj, kaj gardoŝranko estis malfermita.

Pro fakto de la murdo prokurejo de Moskva provinco iniciatis kriman proceson. Pri enketado okupiĝas prokurejo de Ĉeĥovskij distrikto. En la monaĥejo laboras ekspertoj-kriminalistoj, kiuj klarigas cirkomstancojn de la okazinto.

Moskva patriarkejo esprimis indignon pri murdo de parto German. "Por tiuj, kiuj faris ĉi tiun malbonaĵon, estas nenio sankta. Kiam oni murdas pastron, do, tio signifas, ke homoj ne havas tiom de Dio", - diris estro de amaskomunikila servo de Moskva patriarkejo pastro Vladimir Vigilanskij.

En patriarkejo oni notis, ke krimuloj ne unufoje faris atakon al monaĥejo. Laŭ vortoj de Vigilanskij, en Sretenskij monaĥejo rabistoj forprenis gardoŝrankon kun si, ne sukcesinte ĝin malfermi. "Dank' al Dio, tiam neniu estis tie, neniu defendis la gardoŝrankon, kaj neniu suferadis. Kaj la rabistojn oni poste kaptis", - memorigis la pastro.

Kiel oni informas sur paĝaro de Davidova ermitejo, la monaĥejo estis fondita en jaro 1515. En mezo de 1930aj jaroj en ĝi oni situigis agraran lernejon kaj komunloĝejojn por studantoj, kaj ankaŭ garaĝojn kaj tenejojn. En 1990aj jaroj oni redonis Davidova ermitejon al monaĥoj. Patro German fariĝis prioro de la monaĥejo en jaro 1995.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home