Novaĵoj el Rusio

Thursday, July 28, 2005

Dagestaniaj milicanoj preventis terorisman akton en Moskvo



Rezulte de trovo de terorista reto en Dagestanio, unu el etapoj de kio fariĝis likvido de grupo de bandanoj en Maĥaĉkala, estis preventita granda terorisma akto en Moskvo. Kiel informas agentejo "Interfaks", pri tio en amaskomunikila konferenco en 28 de julio en Maĥaĉkala diris vicministro pri internaj aferoj de Rusio Andrej Novikov.

Laŭ vortoj de la vicministro, la ekstremistoj jam preparigis homon, kiu devis plenumi terorisman akton en Moskvo. Tamen leĝgardaj organoj sukcesis trovi ilian bazon kaj kunkrimulojn, kaj, arestite ĉirkaŭ 150 homojn, preventi la akton. Kiel substrekis la vicministro, oni trovis helpantojn al la teroristoj kaj inter anoj de leĝgardaj organoj, kaj inter civila loĝantaro, kaj inter spiritaj gvidantoj.

Laŭ vortoj de la ĉefministro, multaj el la arestitoj estis en federala kaj internacia krimserĉo. Nune oni donas informon, diris Novikov.

Pli frue oni informis, ke matene en 28 de julio administrejo pri lukto kontraŭ organizita krimeco plenumis operacion en centro de Maĥaĉkala. Oni informis, ke la operacio, - likvido de grupo de bandanoj, kaŝiĝintaj en domo 22a en strato Mira, - fariĝis daŭrigo de operacio pri likvido de grupo de likvidita pli frue Rasul Makaŝaripov. Dum la operacio en Maĥaĉkala estis likviditaj tri bandanoj.

Kiel precizigis la vicministro, en inerpafado kun la bandanoj pereis unu batalanto, alia milicano estis vundita. Pri frue oni informis, ke viktimoj inter anoj de leĝgardaj organoj forestas, sed du milicanoj estas vunditaj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home