Novaĵoj el Rusio

Sunday, July 24, 2005

Elektrotrajno en Dagestanio estis eksplodigita per 11 kilogramoj da trotilo



Potenco de eskplodilo, eksplodiĝinta en elektrotranjo, kiu veturis laŭ marŝruto Ĥasavjurt-Maĥaĉkala, estis 11 kilogramoj en trotila ekvivalento.

Kiel informis al agentejo "Novosti" fonto el transporta prokurejo, dum eksplodo de la elektrotrajno sur fervoja distanco Ĥasavjurt-Karlanjurt ĉe stacio Bajram de Ĥasavjurtovskij distrikto estis uzita senŝela memfarita eksplodilo kun proprema ŝalto.

Pro fakto de la eksplodigo de la elektrotrajno transporta prokurejo de Respubliko Dagestanio iniciatis kriman proceson laŭ artikolo "terorismo".

Laŭ precizigita datumo, rezulte de la eksplodo pereis unu virino, kvar homoj ricevis vundojn. Pro frua tempo en la tranjo troviĝis nemulte da homoj.

Sur loko de la eksplodigo de la fervojo ekspertoj trovis funelon kun diametro kaj profundo de unu metro.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home