Novaĵoj el Rusio

Thursday, July 07, 2005

En Maĥaĉkala estas mortigita gvidanto de dagestaniaj teroristoj R.Makaŝaripov



Kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", jurgardaj organoj plenumis en ĵaŭdo matene specialan operacion, dum kiu estis mortigitaj du bandanoj. En unu el ili oni rekonis Rasul Makaŝaripov. Pri tio informis vicministro pri internaj aferoj Andrej Novikov.

Oni nomis R.Makaŝaripov gvidanto de la terorista kaŝrezisto. Anoj de la specialaj servoj opiniis lian bandon unu el la plej agorantaj en Dagestanio. La banditisma grupo, kiun li gvidis, faris dekojn da terorismaj aktoj en Dagestanio, inklude tiujn, direktitajn kontraŭ anoj de jurgardaj organoj. Krome, li dum pli, ol du jaroj troviĝis en federala krimserĉo pro suspekto pri rilato al murdo de mlicanoj.

Anoj de jurgardaj organoj ne havas dubojn pri tio, ke mortigita matene bandano estas R.Makaŝaripov. La korpon rekonis parencoj, kaj tio estas konfirmita per daktiloskopia ekspertizo.

Dua bandano, kiu estis mortigita kune kun Makaŝaripov, estis unu el kunbatalantoj de Ŝamil Basaev.

Ni memorigu, ke R.Makaŝaripov, kiu havis kromnomon Muslim, estis proksime ligita kun Ĥattab kaj Basaev kaj agis laŭ iliaj ordonoj. Bando, kiun li gvidis, plenumis pli, ol 30 murdojn de anoj de jurgardaj organoj, inklude murdon de estro de administracio pri lukto kontraŭ ekstremisma kaj krima terorismo de la Ministerio pri internaj aferoj de Dagestanio Aĥberdilav Akilov.

La specialaj servoj serĉis R.Makaŝaripov kelk jarojn. Li trafis en ilian vidareon ankoraŭ en aŭgusto de jaro 1999, kaj en majo de jaro 2000 Muslin neatendite venis kun kulpkonfeso. Post unu jaro li estis amnestiita, kaj, ricevinte "purajn dokumentojn", li kreis konspiran diversian grupon por likvidado de funkciuloj de rusiaj fortorganoj.

En septembro de pasinta jaro R.Makaŝaripov kun helpantoj estis ĉirkaŭita per milico, tamen tiam li sukcesis eskapi.

Krome, reprezentantoj de la federalaj fortoj deklaris pri frue, ke la bandano estis mortigita rezulte de speciala operacio, efektivigita en 17 de januaro de ĉi tiu jaro.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home