Novaĵoj el Rusio

Sunday, July 17, 2005

En Moskva provinco kraŝis aviadilo



En Jegorjevskij distrikto de Moskva provinco kraŝis aviadilo Jak-52. Kiel oni informis al RBC en la Ministerio pri ekstremaj situacioj, la aviadilo plenumis trejnan flugon. Sur ĝi troviĝis 2 homoj. Laŭ anticipa datumo, ili pereis.

Nuntempe sur loko de la katastrofo laboras speciala komisiono.

Ni memorigu, ke simila incidento okazis semajnon antaŭ apud Ufa. Rezulte de tiu katastrofo pereis 60jaraĝa piloto kaj 43jaraĝa pasaĝero de la aviadilo.

Laŭ vortoj de arestantoj, dum alteriĝo la maŝino pro nekonataj kaŭzoj abrupte kliniĝis kaj tuŝis teron per la flugilo. Pro kolizio kun tero la aviadilo bruliĝis kaj plene forbrulis.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home