Novaĵoj el Rusio

Saturday, July 09, 2005



En rusiaj armitaj fortoj okazos restrikto de oficiraj oficoj, informas agentejo "Interfaks". Pri tio diris estro de servo pri kadra kaj eduka laboro de la ministerio pri defendo generalo Nikolaj Pankov.

"Procento da oficiroj kaj suboficiroj en la Armitaj fortoj rilate al la tuta personaro estas nuntempe pli, ol 50 procentoj, kio estas en neniu alia lando. Ĝuste pro tio en perspektivo okazos restrikto de ioma kvanto da oficiraj oficoj", - deklaris Pankov.

Antaŭnelonge ministro pri defendo de Rusia Federacio Sergej Ivanov diris, ke plua restrikto de la armeo estas neebla. Laŭ liaj vortoj, dum lastaj 15 jaroj kvanto de rusiaj armitaj fortoj malgrandiĝis preskaŭ trioble - de 3,3 milionoj ĝis 1,2. Plua malgrandigo estas danĝera por nacia sekureco, diris li.

Antaŭ li neunufoje deklaris, ke minimuma kvanto de armeanoj en la Armitaj fortoj devas esti miliono.

"Konsiderante skalon de la lando, kaj Rusio troviĝas en 10 horzonoj, kaj ankaŭ konsiderante minacojn ni simple ne povas permesi al ni havi armeon en 300-400 mil da homoj... Ni me intencas restarigi sovetian armeon laŭ kvanto, sed, konsiderante la realaĵojn, ni devas havi armeon kun kvanto en unu miliono da homoj,"- opinias Sergej Ivanov.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home