Novaĵoj el Rusio

Saturday, July 23, 2005

Ĝenerala prokurejo agnoskis rilatecon de "Vostok" al purigo en Borodzinovskaja



Bataliono de speciala difino "Vostok" ('Oriento"), kiun komandas Sulim Jamadaev, rilatas al la krimo en ĉeĉenia loĝloko Borodzinovskaja. Kiel informas Interreta eldono Gazeta.Ru, tion agnoskis Ĝenerala prokurejo de Rusio. Oni asertas, ke ekzistas oficiala protokolo de la Ministerio pri internaj aferoj de Ĉeĉenio, pruvanta, ke 11 malaperintaj loĝantoj de Borodzinovskaja estis arestitaj per anoj de trupunuo "Vostok".

Ĝenerala vicprokuroro Nikolaj Ŝepel nomis version pri rilato de anoj de la bataliono al la eventoj en la loĝloko unu el ĉefaj. Li konfirmis, ke "estas atestantoj, kiuj donis informon". Proceso pri la purigo en la loĝloko estas transdonita al milita prokurejo.

Pli frue Ŝepel deklaris, ke enketo difinis, ke en Borodzinovskaja-n en 4 de junio vere veturis kolono de bataliono "Vostok". Tamen ne estis deklaroj pri rilatoj de anoj de la bataliono al malapero de 11 homoj, bruligo de kvar domoj kaj murdo de du loĝantoj de la loĝloko.

Oni ankaŭ informis, ke Gazeta.Ru eksposedis kopion de oficiala protokolo de la Ministerio pri internaj aferoj de Ĉeĉenio, priskribanta operacion de la armeanoj en Borodzinovskaja. Estas asertata, ke, laŭ la dokumento, en 4 de junio de 15:00 ĝis 21:00 ĉirkaŭ 80 anoj de "Vostok" venis en la loĝlokon sur du batalmaŝinoj de infanterio kaj kelkaj aŭtoj. Ili arestis 11 homojn, "suspektatajn pri plenumo de krimo".

Tamen rusiaj armeanoj kaj mem komandanto de la bataliono Sulim Jamadaev ĉi tiun informon ne konfirmas. Gvidanto de Regiona operacia stabo pri direktado de kontraŭterorisma operacio en Norda Kaŭkazo kolonelgeneralo Arkadij Jedelev jam deklaris, ke federalaj fortoj tute ne plenumis iun ajn operacion en loĝloko Borodzinovskaja. Prokurejo ne trovis ordonon pri tia operacio inter dokumentoj de bataliono "Vostok".

0 Comments:

Post a Comment

<< Home