Novaĵoj el Rusio

Tuesday, July 12, 2005

Ĝenerala prokurejo konfirmis iniciatigon de proceso kontraŭ Kasjanov



Ĝenerala prokurejo hodiaŭ konfirmis informon pri iniciatigo de krima proceso kontraŭ Miĥail Kasjanov, informas agentejo "Novosti".

"Laŭ rezultoj de kontrolo, efektivigita per Ĝenerala prokurejo de Rusio laŭ apelacio de deputito de Ŝtata Dumao Ĥinŝtejn A. E., en 1 de julio de jaro 2005 estas akceptita decido pri iniciatigo de krima proceso laŭ parto 3 de artikolo 165 de la Krima kodo de Rusia Federacio - efektivigo de posedaĵa damaĝo en speciale granda skalo pere trompo aŭ misuzo de konfido", - estas dirita en mesaĝo de Ĝenerala prokurejo de Rusia Federacio.

Nuntempe Ĝenerala prokurejo kontrolas validecon de aĉeto de nemoveblaĵoj per Kasjanov kaj forprenis originalojn de dokumentoj.

Kiel oni informis pli frue, Aleksandr Ĥinŝtejn akuzas la eksan ĉefministron pri "grandskala kombino", kiu kvazaŭ ebligis al li aĉeti antaŭnelonge sia demisio ŝtatan somerdomon en Troice-Ljikovo kontraŭ eta kosto pere fikciaj firmaoj.

Aleksandr Ĥinŝtejn deklaris, ke li estas kontentigita per fakto de iniciatigo de krima proceso kontraŭ la eksa ĉefministro. Pri tio estas dirita en mesaĝo, situigita sur oficiala paĝaro de Ĥinŝtejn. Post reveno el Kirgizio, kie la politikisto troviĝas kiel internacia observanto de parlamenta kunveno de Unio de Rusio kaj Belorusio, li pretas veni en Ĝeneralan prokurejon kaj doni ĉiun informon kontraŭ Kasjanov, kiun li havas, kiel estas notita en la mesaĝo.

En deklaro de Kasjanov estas dirita, ke lia nuntempa komerca agado estas efektivigata kun plena respondeco al leĝo. Tamen en la komento nenio estas dirita konkrete pri la "somerdoma afero".

1 Comments:

  • At 3:28 AM, Blogger lovermann said…

    Ĉio estas konsente de nuna politika kurso: Kiu ne estas PRO Putin, tiu estas KONRAŬ lin. :( Malgaje, nuntempa situacio en Rusio estas tia - sufiĉe sekvi novaĵojn kaj ĉiu komprenos.

    Ne estas neordinara aĵo en Rusio hodiaŭ esti ĉefministro, kaj morgaŭ estiĝi krimulo.

     

Post a Comment

<< Home