Novaĵoj el Rusio

Tuesday, July 26, 2005

Enketo ne esceptas, ke ĉefan spamistoj de Rusio murdis virinoj



Moskva krima esplorservo (MUR), kiu plenumas enketon en proceso pri murdo de "ĉefa spamisto de Rusio" Vardan Kuŝnir, emas al versio, ke la pereinto fariĝis viktimo de rabistoj-"dormigilistoj'. Pri tio marde skribas gazeto "Kommersant".

Oficiala reprezentanto de Moskva prokurejo Sergej Marĉenko informis al la gazeto, ke "ankoraŭ fruas paroli pri versioj de la krimo", tamen en MUR, kies operaciaj agentoj partoprenas en stabo pri enketo pri la krimo, oni certas, ke murdo de Kuŝnir ne estas ligita kun lia agado en ofico de estro de "Centro de parola angla lingvo" (eksa "Centro de la usona angla") kaj kun multnombraj reklamaj leteroj de ĉi tiu centro, dissendataj per retpoŝto. Estas konata, ke ricevantoj de spamo multnombre minacis al Kuŝnir kaj liaj kolegoj per ekzekuto pro molestemaj dissendoj, kiujn regule ricevis plimulto da rusiaj Interret-uzantoj.

Kiel oni informis pli frue, Vardan Kuŝnir estis murdita en nokto de dimanĉo en sia loĝejo en domo 20 en strato Sadovaja-Karetnaja. Juĝmedicinaj ekspertoj trovis sur lia kapo multnombrajn vundojn, unu el kiuj, en areo de tempio, troviĝis fatala. Tverskaja intedistrikta prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ 1 parto de artikolo 105 de la Krima kodo de Rusia Federacio ("murdo").

"Tio ne estas mendita murdo kaj ne venĝo pro la spamo, - diris al "Kommersant" unu el anoj de MUR. - Ĉio estas pli simpla. Li fariĝis viktimo de dormigilistoj. Nuntempe tio estas sola versio. Kaj ĝin konfirmas dsivolviĝo de enketado." Kiel oni informis en milico, en loĝejo de la murdito estis trovitaj spuroj de festeno kaj virinaj vestaĵoj ("ĉambra robo kaj bluzo"). En unu el pokaloj ekspertoj trovis spurojn de forta dormigilo. Laŭ datumo de operacianoj, sinjoro Kuŝnir kelkajn tagojn antaŭ en moskva distra klubo "Malsata anaso" konatiĝis kun junulino kaj en nokto de dimanĉo invitis ŝin kaj du ŝiajn amikinojn en sian loĝejon. La enketo opinias, ke ĝuste ili ŝutis dormigilon al Kuŝnir, tamen dozo troviĝis nesufiĉa: dekomence Kuŝnir dormiĝis, tamen kiam la junulinoj malfremis pordon al kunkrimuloj, li maldormiĝis, post kiam komenciĝis interbatiĝo, en kiu li estis murdita. El la loĝejo, laŭ vortoj de MURanoj, malaperis kreditkartoj kaj portkomputilo. Oni ankaŭ informas, ke en lundo unu el suspektatinoj estis arestita.

En gvidita per Kuŝnir "Centro" oni rifuzis doni komentojn pri lia morto kaj doni iun ajna alian informon pri la kompanio. Laŭ datumo de "Kommersant", la firmao funkcias sur moskva merkato ekde jaro 2000, en ĝi, laŭ taksoj de merkataj partoprenantoj, laboras 20-30 instruantoj kaj studas ĉirkaŭ mil studentoj en jaro. "Tio estas negranda kompanio kun cirkulanta kapitalo 100-120 mil da dolaroj en jaro, - informis al la gazeto estro de unu el moskvaj firmaoj pri instruado de fremdaj lingvoj. Tra ĝi trapasis tre multe da iunstuantoj, ĉar dekomence oni proponis al laborantoj bonajn laborkondiĉojn, sed jam post kelk monatoj ĉesis pagi salajron, kaj instruantoj foriris. En kondiĉoj de malstabileco de kadroj kaj foresto de normala metodaro (oni donis al instruantoj nur malgrandan broŝuron de sinjoro Kuŝnir), sola aĵo, dank' al kiu estis konstanta veno de studantoj, estis spamo".

Fonto de la gazeto ankaŭ rakontas, ke Vardan Kuŝnir malgrande interesiĝis pri disvolvigo de instrua afero kaj grandan parton da mono, ricevata de laboro de la centro, li transigis en Usonon. Tie li "posedis kompanion, kiu laboris en areo de komputilaj teknologioj". Kiel supozas partoprenantoj de la merkato, ĝuste ĝi okupiĝis pri dissendado de spamo kun reklamo de la centro.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home