Novaĵoj el Rusio

Tuesday, July 05, 2005

Estro de dagestania kriminala esplorservo skribis peticion pri demisio




Estro de Administacio de kriminala esplorservo de la Ministerio pri internaj aferoj de Dagestanio Raŝid Isaev lunde skribis peticion pri demisio al ministro pri internaj aferoj de la respubliko Adilgerej Magomedtagirov, informas agentejo "Interfaks".

Estro de la Ministerio pri internaj aferoj de Dagestanio ne precizigis en sia komento kaŭzojn de demisio de Isaev, nur irmarkinte, ke"tio estas batala oficito, kiu dum 35 jaroj laboris en la organoj de internaj aferoj". Ankaŭ Magomedtagirov informis, ke en baldaŭa tempo oni esploros eblecon de demisiigo de estro de Administracio pri lukto kontraŭ ekonomikaj krimoj kaj estro de Ŝtata trafiksekureca inspekto de la Ministerio pri internaj aferoj de Dagestanio.

"Dume kelkaj aliaj estroj de antiterorismaj servoj, tiaj kiel Administracio pri lukto kontraŭ organiziĝinta krimeco kaj Administracio pri lukto kontraŭ ekstremismo kaj krima terorismo de la Ministerio pri internaj aferoj de Dagestanio, kaj ankaŭ kelkaj estroj de urbaj kaj distriktaj organoj de internaj aferoj ricevis tempon ĝis fino de septrembro por korektado de ĉeestantaj mankoj en laboro, alie oni ankaŭ esploros eblecon pri ilia demisiigo", - substrekis la ministro.

Laŭ liaj vortoj, nuntempe estas problemo pri kunlaborado de loĝantaro kun la organoj de internaj aferoj. "Aktiveco de loĝantaro en kunlaborado kun la organoj de internaj aferoj estas malgranda. Dume, se homoj informus pri suspektindaj faktoj, do eblus preventi multajn krimojn", - opinias Magomedtagirov.

Pli frue en lundo fariĝis konata, ke en plivastita kolegio de la Ministerio pri internaj aferoj de Dagestanio oni deklaris pri demisiigo de estro de Administracio pri internaj aferoj de Maĥaĉkala Jusup Abdullaev, kaj de estroj de Sovetskij, Leninskij kaj Kirovskij distriktaj fakoj pri internaj aferoj. Kiel estas precizigita, la lasta estas demisiigita de sia ofico pro aĝo, kaj tri aliaj - pro nekontentigaj rezultoj de laboro de milico de Maĥaĉkala en unua duono de jaro 2005.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home