Novaĵoj el Rusio

Sunday, July 17, 2005

Forpasis Popola aktoro de Rusio Spartak Miŝulin




En 80a jaro de vivo forpasis Popola aktoro de Rusio Spartak Miŝulin. Kiel informis oni en Teatro de Satiro, morto de la aktoro okazis hodiaŭ en 4 horoj matene.

Ni memorigu, ke lastatempe la aktoro spertis seriozajn problemojn pri sano. En fino de junio S.Miŝulin trafis en kardiologian centron pro kora malsano.

Spartak Miŝulin naskiĝis en Moskvo. Post studado en artileria lernejo en Anĝero-Suĝinsk li estis kondamnita laŭ denunco kaj pasigis kelk jarojn en malliberejo. Post liberiĝo li laboris en Domoj de kulturo de vilaĝoj Brusovo kaj Udomla de Tverskaja provinco. En komenco de 1950aj jaroj, ne trapasine ekzamenojn en Ŝtatan instituton de teatra arto, li estis sendita en asistan personaron de drama teatro de urbo Kalinin. Laborinte tie dum kelk jaroj, li trairis en trupon de Omska drama teatro, kaj poste denove revenis en Kalinin. En jaro 1960, post gastroloj de Kalinina teatro en Moskvo, li estis invitita samtempe en tri ĉefurbajn teatrojn - Lenkom, Centralan teatron de Sovetia armeo kaj Teatron de Satiro. Elektitne Teatron de Satiro, li laboris tie ĝis fino de la vivo.

Popularega aktoro Spartak Miŝulin ludis en pli, ol 30 filmoj kaj plenumis dekojn da roloj en teatro. Rusia spektanto por ĉiam memoros lin laŭ roloj en filmoj "Blanka dezerta suno", "Homo de Bulvardo de Kapucinoj", "Apartenaĵo de la respubliko", "Privata detektivo, aŭ Operacio "Koopero", k.a.

Prezidento de Rusio Vladimir Putin esprimis kondolencojn al parencoj kaj proksimuloj de Spartak Miŝulin. Pri tio informas amaskomunikila servo de la ŝtatestro.