Novaĵoj el Rusio

Wednesday, July 27, 2005

Kaŭzon de pereo de la infanoj en Krasnojarsk klarigos eksterlandaj ekspertoj



Enketado ne sukcesis klarigi kaŭzon de pereo de la kvin krasnojarskaj lernejanoj, kiuj malaperis en mezo de aprilo. Kiel oni informis al agentejo "Noivosti" en amaskomunikila servo de fako de Ĝenerala prokurejo en Siberia federala distrikto, Ĝenerala prokurejo uzos helpon de eksterlandaj ekspertoj por klarigo de kaŭzo de morto de la infanoj.

Pli frue oni informis, ke rusiaj ekspertoj ne sukcesis identigi restaĵojn unu el la pereintoj, kvankam la enketo uzis ĉiujn eblecojn pri plenumo de bezonataj ekspertizoj en Rusio. Lige kun tio estis decidita prokrasti entombigon de la restaĵoj kaj daŭrigi plenumon de ekspertizoj kun helpo de eksterlandaj specialistoj.

Kivn knaboj en aĝo de 9 ĝis 12 jaroj - Maksin Taumanov, Safar Aliev, Galaŝ Mamedgasanov, Aleksandr Lavrenov kaj Dmirtij Makarov - malaperis en Krasnojarsk en 16 de aprilo. Oni deklaris la infanojn en federalan serĉon. Post tri semajnoj brulnigraj restaĵoj de kvin homoj estis trovitaj en lasita tubkolektujo sur periferio de Krasnojarsk, nemalproksime de domoj, kie loĝis la malaperintoj.

Post plenumo de ekspertizoj al gepartoj de la pereintaj lernejanoj oni fordonis fragmentojn de korpoj de la infanoj. Laŭ oficiala konkludo de Ĝenerala prokurejo, post ekspertizo laŭ DNA de gepartoj estis identigitaj restaĵoj de Maksim Taumanov, Aleksandr Lavrenov, Galaŝ Mamedgasanov kaj Dmitrij Makarov. Restaĵoj de Safar Aliev ne estis identigitaj.

Dume reprezentanoj de regiona prokurejo diris al la gepatroj, ke la enketo havas bazon por opinii, ke fragmentoj de korpo apartenas ĝuste al Safar Aliev.