Novaĵoj el Rusio

Tuesday, July 26, 2005

Miĥail Kasjanov akuzis la potencon pri mensogo kaj distordo de faktoj



Miĥail Kasjanov akuzis la potencon pri iniciatigo de "kalumnia kampajno" kontraŭ li. Kiel informas agentejo "Novosti", pri tio estas dirita en lia deklaro pri akuzoj pri eksterleĝa privatigo de ŝtata somerdomo "Sosnovka-1".

"Mi revenis en Moskvon malgraŭ sonantaj al mia adreso minacoj. Mi havas neniujn dubojn pri tio, ke la planite disvolvigita kalimnia kampajno por mia diskreditigo, bazita sur mensogo kaj distordo de faktoj, troviĝas en kadro de ĝenerala strategio de la potenco por tuta "purigo" de politika kampo", - estas dirita en la deklaro.

Laŭ liaj vortoj, tia strategio gvidis al kreskanta socia izoleco kaj necerteco de rusiaj civitanoj pri sia estonto, kaj ankaŭ al malrapidiĝo de ekomonia kresko sur fono de rekordaj eksportaj kostoj kaj konstanta falado de internacia aŭtoritato de Rusio.

"Kreo de kondiĉoj por reala, ne postiĉa politika proceso, kiu inkludas publikan pridiskuton pri diversaj vidpunktoj pri situacio en la lando kaj liberon de elekto inter ili, estas tiu tasko, por kiu mi daŭros labori", - notis Kasjanov en sia deklaro.

Lunde Kasjanov revenis en Moskvon el ferioj kaj tiel komentis aperon de krima proceso, en kiu troviĝas lia familionomo. Pli frue lia amaskomunikila sekretariino Tatjana Razbaŝ diris, ke li ne intencas komuniki kun ĵurnalistoj pri la "somerdoma proceso".

Ni memorigu, ke en komenco de julio Ĝenerala porkurejo de Rusio iniciatis kriman proceson pro fakto de vendode ŝtataj somerdomoj en privatia aŭkcio kontraŭ malgrandigita kosto. Atestanto en la proceso estas Miĥail Kasjanov, kiun deputito Aleksandr Ĥinŝtejn akuzas pri tio, ke li antaŭ sia demisio de ofico de ĉefministro aĉetis ŝtatajn somerdomojn en Trojce-Ljikovo kontraŭ eta kosto pere falsaj firmaoj.

Inter la venditaj objektoj estis rezidejoj "Sosnovka-1" kaj "Sosnovka-3", unua el kiuj nuntempe apartenas al Miĥail Kasjanov, kaj la dua, kiel asertas vico da eldonoj, al estro de konsorcio "Alfa-grupp" Miĥail Fridman.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home