Novaĵoj el Rusio

Wednesday, July 20, 2005

Novaj detaloj pri eksplodo en Ĉeĉenio



Kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi", al nuna tempo fariĝis konataj detaloj pri eskplodo en ĉeĉenia loĝloko Znamenskoje. Laŭ vortoj de fonto en Nadtereĉnij fako pri internaj aferoj, la terorisma akto estis skrupule planita.

Kiel klarigis anoj de leĝgardaj organoj, la eksplodilo estis metita en milican aŭtomobilon UAZ anticipe. Antaŭ tio la bandanoj metis en la aŭton kadavron de milicano kaj poste telefonis en milicon kaj informis, ke la milica aŭto estis pafita.

Kiam operacia brigado, veninta sur lokon de la incidento, penis penetri intren la minita aŭto, okazis forta eksplodo. Ĝia forto estis tia, ke de la aŭto restis praktike nenio. Rezulte de la eksplodo pereis 14 homoj kaj 24 homoj estis vunditaj. Inter la pereintoj estas 11 anoj de milico. Ĉiuj vunditoj estis transportitaj per helikopteroj en hospitalojn de Mozdok kaj Rostovo sur Dono.

Lige kun ĉi tiu tragedio, prezidanto de Ĉeĉenio Alu Alĥanov subskribis ordonon pri deklaro de tago de 21 de julio tago de funebro.

Krome, en baldaŭa tempo ĉiuj pereintaj anoj de milico estos proponitaj por ricevo de ŝtataj premioj postmorte. Al parencoj de la pereintoj kaj vunditoj estos pagitaj monaj kompencoj.

Ni memorigu, ke pli frue oni informis, ke en loĝloko Znamenckoje estis eksplodigita teleregata eksplodilo en momento, kiam pretere veturis aŭto UAZ kun milicanoj.

2 Comments:

Post a Comment

<< Home