Novaĵoj el Rusio

Wednesday, July 13, 2005

Oni arestis suspektatojn pri rilato al bruligo de magazeno en Uĥta



Oni arestis du homojn pro suspekto pri ilia rilato al bruligo de komerca centro 'Passaĵ" en Uĥta, informas agentejo "Novosti" kun referenco al oficiala reprezentanto de prokurejo de Respubliko Komi Jurij Knjazev.

"Datumo pri personoj de la arestitoj ankoraŭ ne estas publikigita pro interesoj de la enketo. Oni kontrolas ilian rilatecon al plenumo de ĉi tiu krimo", - diris Knajzev.

Dume, ĉefa ŝtata inspektoro pri kontraŭincendia kontrolo de la Ministerio pri ekstremaj situacioj de Rusio Gennadij Kirillov diris merkrede, ke unu el kaŭzoj de granda nombro da viktimoj en la incendio en Uĥta fariĝis rompo de kontraŭincendiaj reguloj flanke de posedantoj de la komerca centro kaj ankaŭ neglekteco kaj nekompetenteco flanke de kontraŭincendia kontrolo.

Knjazev, siavice, informis, ke rilate al respondecaj pri la okazinto oficaj personoj jam estas iniciatita krima proceso laŭ parto 3 de artikolo 293 de la Krima kodo de Rusia Federacio (neglekteco). Laŭ liaj vortoj, post esploro de loko de la incidento formiĝis "seriozaj pretendoj al organoj de kontraŭincendia kontrolo".

"En la komerca komplekso unu el rezervaj eliroj estis ŝlosita. Kradoj, kiuj devas esti malfermeblaj, ankaŭ estis fermitaj, kiu kontribuas al amasa pereo de homoj", - rimarkis la reprezentanto de prokurejo.

Kiel klariĝis, en jaro 2002 organoj de kontraŭincendia kontrolo ordonis likvidi rompojn de reguloj de sekureca tekniko en komerca centro "Passaĵ". "Tamen oni ne faris realajn agojn", - notis Knajzev.

Pli frue estro de Respubliko Komi Vladimir Torlopov esceptis "mafian" version de bruligo de la magazeno, dirinte, ke la krimon plenumis "urbanoj'. Estrino de urbo Uĥta Anatonina Kargalina diris siavice, ke la okazinto estas "farita per narkotistoj, kiuj baldaŭ nepre estos kaptitaj".

Ni memorigu, ke rezulte de la incendio en Uĥta pereis 24 homoj. Sur loko de la incidento oni trovis restaĵojn de plastaj boteloj kun brulebla likvo kaj ankaŭ de du sakoj, kiuj, supozeble, apartenis al du nekonataj adolesoj, kiuj elkuris el la konstrauĵo tuj post komenco de brulado.