Novaĵoj el Rusio

Tuesday, July 05, 2005

Oni prezentis al Aleksej Piĉugin akuzon pri kvin murdoj



Oni prezentis al eksa agento de sekureca servo de kompanio YUCOS Aleksej Piĉugin akuzon pri kvin murdoj plu, informas agentejo "Novosti".

Kiel rakontis advokato de Piĉugin Georgij Kaganer, lunde oni prezentis al Piĉugon unun akuzon plu laŭ artikolo 105 de la Krima kodo de Rusia Federacio ("murdo"). "Entute oni akuzas lin pri kvin episodoj", - precizigis la advokato.

Enketado pri la nova krima proceso pri la agento de sekureca servo de YUCOS Aleksej Piĉugin finiĝos marde. "Morgaŭ oni deklaros al ni pri fino de anticipa enketo, kaj ni tuje subskribos rezolucion pri komenco de konatiĝo kun materialoj de la krima proceso", - klarigis Kaganer. Poste konatiĝo kun la materialoj, ili estos transdonitaj en juĝon.

Li aldonis, ke nuntempe la agento de sekureca servo de YUCOS troviĝas en enketa izolejo "Matrosskaja Tiŝina".

Dume en administracio pri informo kaj publikaj ligoj de la Ĝenerala prokurejo de Rusia Federacio oni donis neniujn komentojn pri ĉi tiu infromo.

En 30 de marto Moskva urba tribunalo surbaze de verdikto de ĵurianoj kondamnis Piĉugin al 20 jaroj de malliberigo. Li estis agnoskita kulpa pri orgazinado de murdoj de geedzoj Gorin-oj kaj atenco al murdo de Olga Kostina, eksa ĉefino de administracio pri publikaj ligoj de urbestrejo de Moskvo kaj asistantino de eksa ĉefo de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij.

Alia partoprenanto de la proceso, Aleksej Peŝkun, ricevis kvar jarojn de malliberigo.

Ni memorigu, ke pli frue oni infrormis, ke la Ĝenerala prokurejo akuzas Piĉugin pri murdo de direktorino de komerca firmao "Feniks" Korneeva en januaro de jaro 1998 kaj du atencoj al administranto de nafta kompanio Juvgenij Ribin en novembro de jaro 1998 kaj en marto de jaro 1999. Rezulte de la lasta atenco, laŭ datumo de la atenco, pereis ŝoforo de Ribin kaj du milicanoj estis vunditaj.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home