Novaĵoj el Rusio

Tuesday, July 19, 2005

Oni trovis unun el malaperintaj en Krasnojarsk adoleskoj



Unu el malaperintaj en 16 de junio en Krasnojarsk adoleskoj estas trovita per milicanoj, kiel oni informis en ĉefa administrejo pri internaj aferoj de Krasnojarskij regiono. Oni trovis 15jaraĝan junulon en supermarketo "Karavaj" en distrikto Sovetskij de Krasnojarsk ĉirkaŭ 21:00 laŭ loka tempo. Li estis veturigita en distriktan administrejon pri internaj aferoj. Inspektoroj pri aferoj de minoratuloj klarigas ĉiujn cirkomstancojn de la okazinto.

Serĉo de aliaj ses adoleskoj, kiuj eskapis el infana tendaro "Sosnovij bor" en Suĥobuzimskij distrikto de Krasnojarskij regiono, daŭriĝas. La malaperintaj adoleskoj estas edukatoj de infana domo de Krasnojarsk. Estas konata, ke ili antaŭ tio ankaŭ ofte eskapis de tie.

Anoj de loka milico opinias, ke la adoleskoj povas troviĝi en lokoj de amasiĝo de homoj: en stacidomoj, bazaroj, en parkoj de ripozo. Serco de la eskapintoj estas efektivigata sub gvidado de estro de ĉefa administrejo pri internaj aferoj de la regiono Aleksandr Gorovoj.

Ni memorigu, ke tio jam estas ne unua okazo de malapero de infanoj en Krasnojarska regiono. Pli frue, en 16 de aprilo, kvin lernejanoj de malsupraj klasoj foriris el hejmo kaj senspure malaperis. 9jaraĝaj Safar Aliev kaj Galaŝ Mamedgasanov, 10jaraĝaj Dmirtij Makarov kaj Maksim Tumanov kaj 12jaraĝa Aleksandr Lavrenov estas deklaritaj dekomence en lokan kaj poste en federalan serĉon, milico, savistoj kaj volontuloj dum tri semajnoj faris serĉadon de ili.

En serĉaj operacioj partoprenis ĉirkaŭ mil homoj. Prokurejo de la regiono iniciatis kriman proceson laŭ artikolo 126 (forŝtelo). Post kiam en 8 de majo brunigraj restaĵoj de la infanoj estis trovitaj nemlaproksime de ilia hejmo en tubkolektujo, la prokurejo iniciatis kriman proceson laŭ artikolo 105 (murdo).

La proceso ĝis nun ne estas finita. Enketadon gvidas enketisto pri speciale gravaj procesoj de prokurejo de Siberia federala distrikto Andrej Ĉernusj, kontrolas la enketadon ĝenerala vicprokuroro de Rusio Vladimir Kolesnikov.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home