Novaĵoj el Rusio

Tuesday, July 05, 2005

Rusia astrologino iniciatis proceson kontraŭ NASA pro la eksplodigita kometo



Unika proceso apenaŭ komenciĝis en Presninskij tribunalo de la ĉefurbo. Kiel informas agentejo "Novosti", rusia astrologino Irina Baj elpaŝis kun perjuĝa postulo al usona aerokosma agentejo NASA aboli estontan bombadon de la kometo Tempel 1.

En la postula deklaracio estas dirita, ke ĉi tiu eskperimento estas atenco "al sistemo de spiritaj kaj vivaj valoroj, kaj ankaŭ al natura vivo de la kosmo, kio rompas naturan balancon de fortoj en la Universo". Kiel kompencon de morala damaĝo la astrologino postulas pagi al ŝi 8,7 miliardojn da rubloj, kio estas iomete pli, ol 300 milionoj da dolaroj laŭ nuntempa kurso.

Tamen la laŭta proceso ne okazis en difinita tempo. Kaŭzo de tio, laŭ vortoj de advokato de la astrologino, estis foresto de reprezentanto de NASA en kunsido. Pro tio oni difinis novan juĝan kunsidon en 28 de julio.

1 Comments:

Post a Comment

<< Home