Novaĵoj el Rusio

Saturday, July 23, 2005

Vladimir Putin subskribis leĝon pri reformo de elekta sistemo



Prezidento de Rusio Vladimir Putin subskribis leĝon pri reformo de elekta sistemo, kiel oni informas sur oficiala paĝaro de la prezidento. Ĉi tiu dokumento, nomata "Pri enporto de ŝanĝoj en leĝdonantajn aktojn de Rusia Federacio pri elektoj kaj aliajn leĝdonantajn aktojn de Rusia Federacio", estis promulgita per Ŝtata Dumao en 6 de julio de jaro 2005 kaj estis aprobita per Konsilio de Federacio en 13 de junio.

La nova leĝo malpermesas al politikaj blokoj partopreni en elektoj -- tian rajton oni donas nur al partioj. Pro trapaso en leĝdonantajn kunvenojn de regionoj partioj bezonos ricevi ne malpli, ol 7 procentojn da voĉoj. Permesata kvanto de neaŭtentikaj subskriboj, kolektitaj por apogo de partio, malgrandiĝas de 25 procentoj ĝis 10 procentoj.

La leĝo determinas unuecajn tagojn por voĉdonado en elektoj en organojn de ŝtata potenco de subjektoj de Rusia Federacio kaj organojn de loka memregado -- dua dimanĉo de marto aŭ dua dimanĉo de oktobro de lasta jaro de mandato de organo kaj deputitoj. Krome, la nova leĝo difinas nocion de frakcio en Ŝtata Dumao kaj ebligas senigon de deputita mandato pro eliro de deputito el konsisto de sia frakcio.

La leĝo inkludas dekoblan pligrandigon de ŝtata financado al partioj, kiuj ricevis ne malpli, ol 3 procentoj da voĉoj en elektoj en Ŝtatan Dumaon. Ĉi tiu normo komencos funkcii de 1 de januaro de jaro 2006. Post unu jaro pli kvanto de ŝtata financado al partioj estis retaksita konsiderante inflacion.

1 Comments:

  • At 9:32 PM, Blogger lovermann said…

    Ĉu aprobado de nova leĝo estas reakcio al rezulto de esplorado de publika opinio (http://raporto.info/2005/07/17/pli-ol-duono-de-lo%c4%9dantaro-en-rusio-ne-kredas-ke-balotado-reflektas-opinio-de-popolo/) ?:)

     

Post a Comment

<< Home