Novaĵoj el Rusio

Wednesday, August 31, 2005

Veŝnjakov konfirmis rajton de Ĥodorkovskij balotiĝi en Ŝtatan Dumaon



Eksa ĉefo de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij havas rajton balotiĝi en Ŝtatan Dumaon, ankoraŭ decido de la tribunalo ne komencis funkcii. Kiel informas agentejo "Novosti", tion konfirmis estro de Centra elekta komisiono de Rusio Aleksandr Veŝnjakov. Ĉi tiu deklaro estis farita post kiam Ĥodorkovskij diris pri sia intenco balotiĝi en Ŝtatan Dumaon en 201a Universitetskij elekta distrikto de Moskvo.

"Laŭ artikolo 32 de la Konstitucio de Rusia Federacio, ĉiu civitano havas rajton elekti kaj esti elektita, se li ne troviĝas en malliberejo laŭ decido de juĝo, aŭ se li ne estas agnoskita neagokapabla laŭ decido de juĝo", - diris Veŝnjakov. Samtempe la estro de la komisiono memorigis, ke ricevo de deputita mandato ne liberigas de juĝa persekuto.

Loko de deputito de Ŝtata Dumao laŭ 201a elekta distrikto de la ĉefurbo liberiĝis, kiam deputito Miĥail Zadornov ekgvidis bankon "Venŝtorgbank 24".

Oni atendas, ke jam en 31 de aŭgusto estos oficiale deklarita per kreo de iniciata grupo pri kandidatigo de Ĥodorkovskij en deputitojn de Ŝtata Dumao. Inicianto de kreo de iniciata grupo, membro de fedrala politika konsilio de Unio de dekstraj fortoj Ivan Starikov informis al ĵurnalistoj, ke en la grupon jam eniris Boris Nadeĵdin, Eduard Limonov, Sergej Dorenko kaj Vladimir Kara-Murza.

Ĥodorkovskij konsentis balotiĝi en Ŝtatan Dumaon



Eksa ĉefo de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij deklaris pri sia intenco balotiĝi en deputitojn de Ŝtata Dumao en Moskvo. Pri tio estas dirita en alparolo al civitanoj de Rusio, publikigita en 31 de aŭgusto en paĝaro de amaskomunikila centro de Ĥodorkovskij. Laŭ lia opinio, por ke esti aŭdita en la tuta Rusio, li devas balotiĝi ĝuste en Moskvo.

Ĥodorkovskij esprimis dankemon al ĉiuj, kiuj subtenis lin kaj promesis al li komenci politikan karieron. Laŭ liaj vortoj, tio atestas, ke en regionoj de Rusio oni en perdis civitan kuraĝecon kaj veran homan noblecon, kaj konscio de ĉi tiu fakto faras lin feliĉa.

"Mi estas grande dankema al ĉiuj regionoj, ĉiuj elektanoj, ĉiuj civitanoj de Rusio, kiuj esprimis pretecon balotigi min en Ŝtatan Dumaon, kaj ankaŭ en regionajn parlamentojn... Via pozicio helpas min vivi kaj lukti en la mallibereja ĉelo", - diris la eksa ĉefo de la plej granda nafta kompanio en Rusio.

Li avertis elektantojn, ke li pretas lukti "ne por paskarto en deputitan manĝejon kaj ne por kabineto en Oĥotnij Rjad [strato, kie situas Dumao], sed "por rajto de ĉiu loĝanto de Rusio deklari laŭte: nuna kremla reĝimo elĉerpis sin, kaj ĝiaj tagoj finiĝas". Li ankaŭ promesis, ke tuj kiam li lasos la malliberejon, li plenumos vicon da vojaĝoj en regionojn - en Tomsk, Novosibirsk, Uljanovsk.

"Gefratoj, dankon al vi pro ĉio! Ni kune iras al venko kaj ni venkos!", - finis Ĥodorkovskij sian alparolon.

Pli frue pri preteco de Ĥodorkovskij, kiu troviĝas en enketa izolejo "Matrosskaja Tiŝina", balotiĝi en Ŝtatan Dumanon deklaris liaj advokatoj. Krome, en deklaro, transdonita tra advokatoj en 26 de aŭgusto, la eksa ĉefo de YUCOS informis, ke okaze de partopreno en elektoj en Ŝtatan Dumaon li rifuzos de deputita netuŝebleco. Samtempe Ĥodorkovskij informis, ke li ne decidis ankoraŭ, ĉu li entute balotiĝos en Ŝtatan Dumaon.

Tuesday, August 30, 2005

Rusia kargoŝipo atingis la poluson sen helpo de glacirompilo



Rusia transporta ŝipo "Akademiano Fjodorov" sen akompano de glacirompilo atingis Nordan poluson. Pri tio al agentejo "Novosti" informis estro de la ekspedicio Ivan Frolov en 30 de aŭgusto. Li aldonis, ke en 30 de aŭgusto vespere partoprenantoj de la ekspedicio "Arktiko-2005" situigos sur Norda poluso rusian ŝtatan flagon.

En telegramo, sendita per Frolov al visprezidanto de Ŝtata Dumao Artur Ĉilingarov, estas notita, ke tio estas unua tia okazo en tutmonda historio de navigado. Vere, "Akademiano Fjodorov" fariĝis unua kargoŝipo, kiu trapasis arktikajn glaciojn kaj atingis la poluson sen helpo de glaciorompiloj.

Ĉilingarov klarigis al ĵurnalistoj, ke li persone gvidis la ekspedicion al la poluso, kaj ĝia stabo troviĝis senpere en Dumao. "Tio estas unika kaj riska operacio. La ŝipo iris sur fendoj kaj glaciflakoj", - diris la vicprezidanto.

Li precizigis, ke la ŝipo nune iras al glacirompilo "Arktika", kaj poste iros al drivanta stacio "Norda poluso-33". Venintaj sur "Akademiano Fjodorov" partoprenantoj de la nova ekspedicio "Arktiko-2005" helpos al arktuloj de "Norda poluso-33" transloĝiĝi sur alian glacieron.

Oleg Mitvol plendis al Ĝenarala prokurejo pri "cimoj" en sia kabineto



Asistanto de estro de Rusia servo pri kontrolo en sfero de naturuzado Oleg Mitvol informis, ke anoj de la Federala servo pri sekureco trovis en lia kabineto grandan nombron da subaŭskultaj aparatoj. Laŭ vortoj, de Mitvol, la "cimoj" estis trovitaj ĉirkaŭ monato antaŭ dum kontrolado de la kosntruaĵo, informas agentejo "Novosti".

En centro de publikaj ligoj de la Federala servo pri sekureco oni rifuzis komenti ĉi tiun informon por la agentjo.

Mitvol ankaŭ informis, ke kolektitaj rezulte de la kontrolado materialoj estas transdonitaj en Ĝeneralan prokurejon de Rusio. Laŭ liaj voroj, enketo onipias ke la "cimoj" povis trafi en la kabineton tra iuj gardaj orgazinoj.

Respondante je demando, ĉu li timas pri sia persona sekureco, Mitvol diris: "Estis strangaj telefonaĵoj, sed mi ne timas. Kiam mi ektimos, do mi foriros de ĉi tiu laboro".

La asistanto de estro de la servo rakontis pri trovo de la "cimoj" en renkontiĝo kun ĵurnalistoj dum grandskala kontrolado de jaktaj kluboj, sutiantaj sur bordoj de Klazminskoje akvujo apude Moskvo.

Lastatempe Mitvol troviĝis enigita en vicon da laŭtaj procesoj. En komenco de aŭgusto Rusia servo pri kontrolo en sfero de naturuzado komencis malkonstruadon de domoj sur bordo de Istrinskoje akvujo, konstruitaj kun rompo de naturgarda leĝaro. En pasinta semajno fariĝis konata, ke la servo povas perjuĝe postuli malkonstruon de somerdomo de la eksa rusia ĉefministro Miĥail Kasjanov en Troice-Ljikovo. En 29 de aŭgusto la servo promesis liberigi teritorion ĉe lago Bajkalo de eksterleĝe faritaj konstruaĵoj.

La Supera tribunalo denove kasaciis absolvan kondamnon en la "proceso de Ulman"



Milita kolegio de la Supra tribunalo de Rusio kasaciis absolvan kondamnon pri la "proceso de Ulman". Kiel informas agentejo "Novosti", la kolegio akceptis decidon pri kasacio de la kondamno pro multnombraj prosecaj rompoj. Tiel estis kontentigita kasacio de la prokurejo.

Tio estis jam dua absolva kondamno al la grupo de batalantoj de taĉmento de speciala difino, kiuj estis akuzitaj pri murdo de ses pacaj loĝantoj de Ĉeĉenio. Ĝi estis aprobita en 25 de majo de jaro 2005 laŭ verdikto de kolegio de ĵuristoj de Nord-Kaŭkaza distrikta milita tribunalo. La ĵurstoj agnoskis la juĝatojn senkulpaj.

Akuzistoj, laŭ opinio de la ĵuristoj, ne sukcesis plene pruvi kulpon de la juĝatoj, kaj iliaj "agoj eblas taksi adekvataj al ĉeestintaj cirkomstancoj kaj diktitaj per plenumo de devo de la servo".

Nune kapitano de taĉmento de speciala difino Eduard Ulman, kapitano Alekstandr Kalaganskij, ĉefsoldato Vladimir Vojevodin kaj majoro Aleksej Perelevskij denove estu juĝataj en Nord-Kaŭkaza distrikta milita tribunalo. Laŭ datumo de televidkalano NTV, oni devone juĝos ilin per kolegio de ĵuristoj.

Kiel informas agentejo "Interfaks", en Ĉeĉenio oni rilatis al la decido de la milita kolegio kun aprobo. Laŭ vortoj de prezidanto de Ŝtata konsilio de Ĉeĉenio Taus Ĝabrailov, nune ĉe la ĉeĉenoj aperis espero, ke justo venkos. "Ni atendas, ke la tribunalo kondamnos justan punon pri tiuj agoj, kiuj estis faritaj per ĉi tiuj taĉmentanoj", - diris Ĝabrailov.

Sunday, August 28, 2005

Sur eksplodigita distanco de fervojo en Dagestanio estas restarigita trafiko



Sur fervoja branĉo en Dagestanio, kie ĉi-nokte estis eksplodigita pasaĝera trajno, estas restarigita trafiko, informas agentejo "Interfaks".

Kiel oni rakontis en fako de Nordkaŭkaza fervojo en Maĥaĉkala, restarigaj laboroj en la areo inter stacioj "Sulak-Kuruŝ" kaj "63a kilometro" finiĝis al 5:50 matene en dimanĉo laŭ moskva tempo.

Pro la eskplodo estis difektita ĉirkaŭ 60 metroj da fervojo, formiĝis funelo kun diametro de 1,5 metroj kaj profundo de 50 santimetroj. Trafiko estis haltigita por sep horoj.

Interparolanto de la agentejo precizigis, ke antaŭ la suferinta vagonaro sur ĉi tiu areo iris kirastrajno, kiu kontrolis la vojon.

Ni memorigu, ke la eksplodilo estas situigita sur vojo apude de loĝloko Kostek kaj ekfunkciis dum preteriro de la vagonaro. Rezulte de la eksplodo la lokomotivo deiris de la reloj. Neniu suferis pro la eksplodo.

Post tio nekonataj personoj pafis al aŭto kun anoj de dagestania Administrejo de la Federala servo pri sekureco, kiu veturis al la loko de la eksplodo. Unu oficiro ricevis vundon kaj estis hospitaligita.

Friday, August 26, 2005

Putin konsentis renkontiĝi kun "Patrinoj de Beslan"



Reprezentantinoj de komitato "Patrinoj de Beslan" ricevis inviton veturi en Moskvon en 2 de septembro por renkontiĝo de prezidento de Rusio Vladimir Putin, informas agentejo "Rosbalt". Tamen, ankoraŭ ne klaras, ĉu ili akceptos ĉi tiun inviton.

La afero estas en tio, ke de 1 ĝis 2 de septembro en la tuta Norda Osetio okazos funebraj aranĝoj, dediĉitaj al datreveno de la terorisma akto en lernejo numero 1 en Beslan. Rezulte de ĉi tiu terorisma akto pereis 331 homoj, inklude preskaŭ 200 infanoj.

Dume deputitoj kaj senatanoj, kiuj troviĝas en parlamenta komisiono pri enketado de la terorisma akto en Beslan, ne sukcesas renkontiĝi kun la prezidento. Kiel neunufoje diris al ĵurnalistoj estro de la komisiono Aleksandr Torŝin, dum preskaŭ jaro de laboro la komisiono sukcesis interparoli pri la terorisma akto kun ĉiuj superaj ŝtataj personoj, krom la prezidento.

Pli frue oni informis, ke "Patrinoj de Beslan", kiuj ĉeestis en juĝado pri la proceso de Nurpaŝa Kulaev, serĉis personan renkonton kun asistanto de ĝenerala prokuroro de Rusio Nikolaj Ŝepel. Kulaev estas opiniata sola partoprenanto de la kapto de la lernejo, kiu restis viva. Tamen, virinoj, kies infanoj pereis rezulte de la akto, opinias alie. Krome, ili indignas pro tiu fakto, ke oni juĝas nur unun partoprenanton de la kapto de la lernejo, kaj ĉiuj tiuj oficistoj, pro kies kulpo ebliĝis plenumo de la terorisma akto, ne estis juĝataj.

Lige kun ĉi tio "Patrinoj de Beslan" serĉis renkonton kun Ŝepel. Tamen ĉi tiu renkonto ne okazis, kaj la virinoj deklaris, ke ili sendis leteron al ĝenerala prokuroro de Rusio Vladimir Ustinov. En ĉi tiu letero ili postulas respondecigi vicon da ŝtataj oficistoj.

Ĥodorkovskij finis la sekan malsatadon



Miĥail Ĥodorkovskij finis la sekan malsatadon, diris al agentejo "Novosti" lia advokato Anton Drel. Laŭ liaj vortoj, lia kliento finis la malsatadon ĵaŭde, en 25 de aŭgusto, post kiam li sciiĝis el televidnovaĵoj pri transigo de Platon Lebedev el karcero en ordinaran ĉelon.

"Lige kun tio, ke li deklaris sekan malsatadon, oni ne rekomendas al li manĝi multe. Hieraŭ li komencis trinki akvon", - diris Drel.

Ni memorigu, ke, laŭ vortoj de la advokatoj, Ĥodorkovskij, kiu troviĝas en enketa izolejo "Matrosskaja Tiŝina", komencis la malsatadon en vendredo, 19 de aŭgusto, kaj planis fini ĝin tiam, kiam oni transigos lian kamaradon Platon Lebedev el karcero reen en ĉelon.

Laŭ vortoj de direktoto de la Federala servo pri plenumo de punoj Jurij Kalinin, oni transigis Lebedev en karceron por ok diurnoj pro malĝentileco adrese al laborantoj de la izolejo. Kalinin ankaŭ pli frue malkonfiris informon, ke Ĥodorkovskij komencis malsatadon.

Siavice unu el advokatoj de Ĥodorkovskij Jurij Ŝmidt akuzis la estron de la servo pri kalumnio kaj konscia misinformado de la socio.

Dume advokatoj de Ĥodorkovskij kaj Lebedev ricevis avizon, ke esploro de ilia kasacia plendo pri la kondamno al iliaj defendatoj okazos en 14 de septembro en halo numero 608 de Meŝĉanskij tribunalo de la ĉefurbo.

"Mi atendis, ke tio estos rapide, sed tia rapideco superis ĉiujn atendojn", - notis advokato Jurij Ŝmidt. Li substrekis, ke tia hastado estas ligita kun venontaj elektoj, en kiuj Ĥodorkovskij povas partopreni kiel kandidato en deputitojn de Ŝtata Dumao.

Wednesday, August 24, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij plenumas "sekan malsatadon" dum jam kvin tagoj



Miĥail Ĥodorkovskij plenumas "sekan malsatadon" ekde vespero de 19 de aŭgusto. Pri tio informis al RBC lia advokato Anton Drel. Hodiaŭ li denove vizitis lian defendaton en la enketa izolejo kaj notis, ke aspekto de M. Hodorkovskij "malbone impresis" lin.

Laŭ vortoj de A. Drel, M. Ĥodorkovskij intencas daŭrigi la malsatadon ĝis oni transigos Platon Lebedev el karcero en ĉelon.

La advokato transdonis sekvan deklaron de sia defendato, en kiu M. Ĥodorkovskij skribis, ke li ne deklaris antaŭe pri sia malsatado, ĉar "esperis, ke saĝeco venkos, kaj oni transigos Lebedev el karcero en ĉelon, almenaŭ lunde (en 22 de aŭgusto)".

M. Ĥodorkovskij ankaŭ klarigis, ke li ne skribis deklaron pri komenco de la malsatado, ĉar li ne havas pretendojn al la enketa izolejo. La eksa estro de YUCOS, laŭ liaj vortoj, komprenas, ke la decido pri transigo de P. Lebedev en karceron estis farita "ne en la izolejo, sed en alia loko".

M. Ĥodorkovskij certigis parencojn de malliberuloj, kiuj troviĝas en unu ĉelo kun li, kaj kies aĝo estas de 20 ĝis 25 jaroj, ke malgraŭ deklarita per li malsatado, liaj samĉelanoj "nutros normale".

Tia situacio ne tre avantaĝas por reprezentantoj de la Federala servo pri plenumo de punoj, ĉar ordinara homo en situacio de "seka" malsatado mortas en sepa tago. Pro tio eblas supozi, ke oni povas devigi la malsatanton ricevi almenaŭ akvon. Unu tagon antaŭe direktoro de la Servo Jurij Kalinin, komentante la situacion pri la malsatado de M. Ĥodorkovskij, diris, ke, "laŭ internaj reguloj, se persono, troviĝanta sub gardado, deklaras malsatadon, do li informu administracion de izolejo, post kiam la malliberujo estu observata per kuracistoj. Laŭ leĝo, okaze de malboniĝo de sanstato de malliberulo, administracio de izolejo rajtas komenci kontraŭvolan nutradon de li".

En deklaro de M. Ĥodorkovskij pri komenco de la malsatado pro solidareco kun P. Lebedev estas dirita: "En 19 de aŭgusto de jaro 2005, en datreveno de la puĉo de jaro 1991 en Sovet-Unio, mia kamarado Platon Lebedev estis transigita en karceron, kies spaco estas 3 kvadrataj metroj. Formale tio estas reprezalia akto pro rifuzo de P. Lebedev de promenoj". Tamen, kiel opinias M. Ĥodorkovskij, tio estas nur preteksto. "Platon peze malsanas, kaj dum pli, ol jaro, li ne povas eliri en malleberejajn promenojn; evidente, ke oni metis mian amikon en karceron, por venĝi al mi pro miaj artikoloj kaj intervjuoj", - substrekis li. "La Kremlo opiniu, ke tiel ĝi demonstras forton, sed reale tio estas demonstro de ilia malforto kaj timo: ne kapablante komenci malferman politikan diskuton kun mi, ili uzas lastan armilon - karceron kaj komunan ĉelon", - deklaris la eksa estro de YUCOS.

Monday, August 22, 2005

On taksis eksplodon en Nazranj terorisma akto



Pro fakto de eksplodo en Nazranj, rezulte de kiu unu homo pereis kaj du ricevis vundojn, oni inciatis kriman proceson laŭ artikoloj "terorismo" kaj "murdo", informas agentejo "Novosti". Eksplodilo estis situigita ĉe vojrando en strato de Gajbek-ĥaĝi apude respublika hospitalo. Ĝi estis farĉita per najloj, boltoj kaj ŝraŭbingoj.

Laŭ datumo de inguŝia Ministerio pri internaj aferoj, pereinta Ĥamzat Imageĵev troviĝis en la movanta pretere aŭto. Ricevis vundojn agentoj de gardista servo, informas televidkanalo NTV.

En la respublika Ministerio pri internaj aferoj oni precizigis, ke la eksplodilo estis metita sub tubo de gasa linio de meza tencio, kiu havis diametron de ĉirkaŭ 80 milimetroj. Rezulte de la eksplodo ankaŭ la gasa linio estas difektita.

Saturday, August 20, 2005

Rezulte de eksplodo en Maĥaĉkala pereis tri milicanoj kaj unu estas vundita



Laŭ lasta datumo, en 20 de aŭgusto en centro de Maĥaĉkala rezulte de eksplodo pereis tri milicanoj. La kvara troviĝas en hospitalo en mezpeza stato. Viktimoj kaj suferintoj inter preterirantoj forestas, kiel informas televidkanalo NTV.

Pli frue oni informis pri kelkaj vunditoj el nombroj de pasaĝeroj de marŝruta taksio, kiu troviĝis en momento de la eksplodo apud la milicanoj, kiuj patrolis prospekton de Ŝamil. Ĉi tiu informo ankoraŭ ne estas konfirmita. Ankaŭ venis informo, ke la patrolo konsistis el ses homoj. Poste venis precizigo, ke estis kvin da la milicanoj. La milicano, troviĝanta en hospitalo, estas el Stavropolskij regiono.

La eksplodilo estis situigita ĉe ligna barilo, kiu disigis trotuaron de areo de konstruado. Kontraŭ ĝi estas granda bankeda halo "Eŭropo", en kiu oni festis geedziĝon en la momento de la eksplodo.

Forto de la eksplodilo estis ĝis sep kilogramoj en trotila ekvivalento. Oni metis miksaĵon de aluminia pudro kaj amoniaka salpetro kaj ankaŭ fragmentojn de armaturo en zinkitan sitelon.

Analogia eksplodilo estis uzita en la terorisma akto de 18 de aŭgusto. La bombo ekfunkciis, kiam en periferio de la ĉefurbo de Dagestanio preterveturis buso kun milicanoj el Stavropolskij regiono. La ambaŭ terorismaj aktoj okazis en hela tempo de diurno.

Wednesday, August 17, 2005

Klariĝis novaj detaloj de pereo de Miĥail Jevdokimov



Estas publikigitaj detaloj de aŭtokatastrofo, en kiu pereis guberniestro de Altaja regiono Miĥail Jevdokimov. Pri tio informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

Kiel informis hodiaŭ asistanto pri specialaj komisioj de la ĝenerala prokuroro Dmitrij Ŝaŝkov, aŭtomobilo Mercedes, en kiu veturis M. Jedvokimov, movis al momento de la incidento kun rapido po 200 kilomentoj hore. Sur la aŭto estis ŝaltita averta trembrillampo.

D. Ŝaŝkov malkonfirmis aperintajn pli frue informojn, ke en ĉi tiu incidento partoprenis ankaŭ alia aŭto, kiu kvazaŭ movis renkonte al tiu de la guberniestro. La vortoj de D.Ŝaŝkov, estis neniu tria aŭto.

Mercedes de la guberniestro trafis en apudvojan kanaleton tuj post frapo kontraŭ aŭto Toyota, kiu en tiu momento turniĝis maldekstren, al vilaĝo Pleŝkovo. Laŭ datumo de la enketo, kondukisto de la aŭto Toyota anticipe ŝaltis signalon de turno.

Finaj rezultoj de la enketo ne estas sekretaj, sed, laŭ vortoj de D. Ŝaŝkov, ili estos publikigitaj nur post ĝia fino.

Ni memorigu, ke la aŭto de M. Jevdokimov tuj post kiam ĝi lasis la vojon, koliziis kun arbo. La frapo havis tian forton, ke la Mercedes transformiĝis en amason da metalo. Krom M. Jevdokimov, en la incidento pereis liaj ŝoforo kaj gardisto. Edzino de la guberniestro ricevis seriozajn traŭmojn kaj estis transportita per helikoptero en pleje proskiman hispitalon. Kondukisto kaj pasaĝeroj de la aŭto Toyota ne suferadis.

Tuj post la incidento ekspertoj deklaris, ke se M. Jevdokimov havus la rimenon de sekureco bukita, do li havus ŝancon resti viva, ĉar, laŭ anticipa datumo, la aŭto de la guberniestro estis en bonega teknika stato.

Ankaŭ ni memorigu, ke tuj post la incidento prezidento V.Putin demisiigis estron de la Adminisrejo pri internaj aferoj de Alataja regiono Vladimir Valkov. Lia kulpo estas en tio, ke antaŭ la incidento li senigis M. Jevdokimov de eskorta aŭto.

Ĝenerala prokurejo de Rusio sendis prezenton en la Ministerion pri internaj aferoj pri krima respodecigo de V. Valkov. Laŭ deklaro de la prokurejo, la eksa estro de la Administrejo pri internaj aferoj de la regiono "ne nur ne kreis necesatajn kondiĉojn por garantado de sekureco de la regiona estro, kiel postulas tion ordono de la prezidento, sed male, per siaj agoj malgrandigis nivelon de sekureco".

Moskva urba tribunalo konfirmis validecon de aresto de la aktivuloj de Naciebolŝevika partio



Moskva urba tribunalo agnoskis valida areston de 39 aktivuloj de Naciebolŝevika partio, kiuj penetris en decembro de jaro 2004 en konstruaĵon de publika akceptejo de la prezidenta administracio, informas agentejo "Novosti".

La tribunalo rifuzis kontentigi apelaciojn de advokatoj, kiuj petis aboli verdikton de Tverskoj tribunalo de Moskvo de 30 de junio.

Ni memorigu, ke en 14 de decembro de jaro 2004 la akuzatoj penetris en konstruaĵon de la publika akceptejo de la prezidenta administracio.

Dekomence al la aktivuloj de la partio oni prezentis akuzon pri provo de perforta kapto de potenco (artikolo 278 de la Kirma kodo de Rusia Federacio), difektado de ŝtata posedaĵo (artikolo 167) kaj vandalismo (artikolo 214). Poste, en 16 de februaro, prokurejo de Moskvo decidis, ke ili estu akuzataj laŭ artikolo 212 (amasaj malordaĵoj).

Al la proceso rilatas 40 homoj, 39 el ili estas arestitaj, kaj unu troviĝas sub subskribo pri obligo ne forveturi, ĉar li estas minoritata.

Monday, August 15, 2005

Nacionalistoj mobilizis 65 mil da homoj

Nacionalismaj orgazinoj en Rusio transiĝis de propagando de siaj ideoj al kreo de armitaj formacioj kaj plenumo de batalaj operacioj. Per ili estas mobilizitaj ĝis 15 mil da adultoj kaj ĝis 50 mil da adoleskoj. Pri tio estas dirita en raporto, kiun planas publikigi lunde Moskva buroo pri homaj rajtoj, kiel skribas gazeto "Novije Izvestija". Laŭ opinio de jurdefendantoj, ĉi tiuj taĉmentoj jam plenumis kelk pogromojn kaj terorismajn aktojn, kiel notas la eldono.

Kreo de armitaj taĉmentoj en Rusio komenciĝis en vintro de jaro 2005 kaj estis ligita kun pruvo de vico da nacionalismaj organizoj uzi protestajn humorojn pro la monerigo de rabatoj, estas dirita en la espoloro. En februaro pri kreo de "popola milicio" deklaris Milite-regna unio kaj Movado kontaŭ eksterleĝa enmigrado, asertas la jurdefendantoj. Samtempe estraro de ultranacionalisma organizo "Slava unio" adresis sin ala siaj apogantoj kun alvoko aĉeti armilon, permesatan por posedo, skribas aŭtoroj de la raporto, kaj farita en decembro de jaro 2004 organizo "Bruna Tempo" (poste renomita "Unio de rusaj nacionalistoj - revolucia movado de Rusio") malkaŝe deklaras sia celo armitan ribelon.

Laŭ vortoj de Moskva buroo pri homaj rajtoj, en Rusio agas sur tutlanda nivelo 7 nacionalismaj partioj kaj movadoj. Ili alkalkulas al lokaj nacionalismaj movadoj ankaŭ kozakajn uniojn, tiaj kiel "Vitjaz" en Astraĥano kaj movado "Urbo sen narkotaĵoj" en Jekaterinburgo. Iliaj membroj pli frue partoprenis en pogromoj de kaŭkazanoj kaj ciganoj, notas laboristoj de la Buroo.

Laŭ la raporto, tradicio de la nacionalistoj fariĝis publikigado de "nigraj" listoj de "malamikoj de rusa popolo", en kiujn trafis liberalaj politikistoj, jurdefendantoj kaj ĵurnalistoj. Kaj en printempo nacionalistoj atakis pli, ol dek da paĝaroj de jurdefendantaj organizoj, situinte sur ili siajn simbolojn kaj minacojn "plu malfermi paĝarojn, kiuj propagandas tolerecon, komunismon, judismon kaj aliajn seksajn perversiojn".

Nombro da "razitkapuloj" en Rusio estas, laŭ diversaj taksoj, de 10 ĝis 50 mil da homoj. Laŭ kalkuloj de Moskva buroo pri homaj rajtoj, en unua duono de jaro 2005 per ili estas murditaj 10 kaj batitaj pli, ol 200 homoj.

Dum la samaj ses monatoj en Rusio okazis 6 juĝaj procesoj, en kiuj 21 homoj estis kondamnitaj al malliberigo por tempo de 4 ĝis 19 jaroj pro pezaj krimoj, faritaj surbaze de nacia malamo. Tamen aŭtoroj de la raporto asertas, ke la potenco limigas lukton kontraŭ ekstremistoj per simla kondamno de krimuloj kaj deklaroj, ke "por Rusio ĉia rivelo de nacionalismo kaj ksenofobio estas detrua, ĉar nia lando estas multnacia ŝtato". Kaj estro de ĉefurba milico Vladimir Pronin deklaris antaŭnelonge, ke en Moskvo estas neniuj organizoj de "razitkapuloj", sed estas nur "apudmoskva kaj moskva stratbubaro, kiuj elektas homojn kun malhela dermo kaj persekutas ilin", notas aŭtoroj de la raporto.

Saturday, August 13, 2005

Jurij Luĵkov trovos posteulon por Valerij Ŝancev



Urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov deklaris, ke posteno de vicurbestro, kiu liberiĝis post kiam Valerij Ŝancev estis nomumita guberniestro de Niĵnij-Novgoroda provinco, estos konservita. Pri tio, kiel informas agentejo "Novosti", li diris sabate.

"Mi ne deklaris pri mia decido ankoraŭ. Ĝi estas mia propra, mi ricevas neniujn rekomendojn kaj premojn. Pleje probable, posteno de vicurbestro estos konservita, kaj mi informos poste, kiun ni invitos por ĉi tiu ofico", - diris Luĵkov.

La urbestro aldonis, ke" ĉiuokaze tio estos efektiva homo, kiu konas la urbon, posedas sperton de urba administrado kaj kapablas tuje komenci laboron".

Pri la nova nomumo de Ŝancev la cefurba estro opinias, ke la eksa vicurbestro de Moskvo estas "forta, serioza administranto, kiu, sendube, bezonas apogon de teamo"."Mi pensas, ke li prenos ĉion plej bonan, kio estas en Moskvo", - notis Luĵkov.

La urbestro aldonis, ke "nomumo de Ŝancev sur postenon de guberniestro de Niĵnij-Novgoroda provinco estas agrabla evento", ĉar "ĉiuj ĉi tiuj, kiuj elektis lin en la provinco, agnoskis organizadan potencialon de Moskvo".

Ni memorigu, ke ĵaŭde Luĵkov subskribis ordonon pri liberigo de vicurbestro de Moskvo Valerij Ŝancev de okupata posteno. Kune kun Ŝancev estis ankaŭ demisiigita el la administracio de la urbo la tuta lia aparato.

Valerij Ŝancev estis promulgita sur postenon de guberniestro de Niĵnij-Novgoroda provinco laŭ prezento de prezidento Vladimir Putin.

Procesoj pri batadoj de la poloj estas unuigitaj



La Ministerio pri internaj aferoj de Rusio decidis unuigi krimajn procesojn, iniciatitajn pro batadoj de civitanoj de Pollando en Moskvo, kiel informas radiostacio "Eĥo Moskvi".

En departamento pri krima esplorado oni klarigis, ke simileco de la tri krimoj kaj tio, ke ili okazis en relative mallonga periodo, ebligas supozi, ke iliaj aŭtoroj povis esti la samaj homoj. Ankaŭ enketistoj plendas pri tio, ke nur unu el la batitaj poloj konsentis doni atestaĵojn kaj hepli en faro de portretoj de de la atakintoj.

Vendrede en la Administrejo pri internaj aferoj de Moskvo estis formita operacia stabo, kiu okupiĝos pri enketado de la krimoj, kiuj igis rimarkeblan malvarmiĝon de rilatoj inter Rusio kaj Pollando.

Pri la eventoj eldiris eĉ la prezidentoj de ambaŭ landoj. Vladimir Putin kaj Alexander Kwasniewski en vendreda telefona interparolo notis "necesecon de uzo de rimedoj por sanigo de klimato de la reciprokaj rilatoj flanke de ĉiuj branĉoj de potenco de Rusio kaj Pollando", kiel informas agentejo "Interfaks".

Ni memorigu, ke en periodo de 6 ĝis 11 de aŭgusto en Moskvo estis batitaj du anoj de pollanda ambasado kaj unu varsovia ĵurnalisto. Antaŭ tio en Pollando estis farita analogia atako al tri rusianoj.

Thursday, August 11, 2005

Oni batis pollandajn diplomatojn malgraŭ penoj de milico



Milico plifortigis gardadon de la ambasado de Pollando, informis al kanalo RBC asistanto de estro de Administrejo pri informo kaj publikaj ligoj de la Ĉefa administrejo pri internaj aferoj de Moskvo Jevgenij Gildeev. "Post la incidento kun la filoj de rusiaj diplomatoj en Varsovio en 31 de julio estis akceptita decido pri plifortigo de gardado de la pollanda ambasado. Ekde 3 de aŭgusto anstataŭ 3 milicanoj deĝoras kvin homoj tage kaj kvar nokte", - notis J.Gildeev.

Sekve, la ambaŭ diplomatoj estis batitaj post kiam la gardado de la pollanda ambasado estis plifortigita. Ni memorigu, ke la unua incidento okazis en 7 de aŭgusto kaj la dua - en 10 de aŭgusto, kaj dum la dua la atakintoj agis tage, kiam sur strato estis multe da homoj.

Tamen bezonas noti, ke tuje post la incidento de 10 de aŭgusto la ĉefurba Administrejo pri internaj aferoj uzis aldonajn rimedojn de sekureco. Speciale, sur teritorio, najbara al la ambasado de Pollando, kaj sur apuda Tiŝinskaja placo konstante deĝoras tri piedaj patroloj de la patrola servo kaj ankaŭ unu aŭta patrolo. "Ĉi tiuj rimedoj por plifortigo de gardado de la pollanda ambasado funkcios ĝis speciala ordono", - substrekis J. Gildeev.

Ni memorigu, ke la ambaŭ atakoj al la diplomatoj okazis tuj post kiam en Varsovio per nekonataj adoleskoj estis kruele batitaj filoj de anoj de la rusia diplomata reprezentejo en Pollando. Batado de la lernejanoj igis ondon da indigno en Rusio. Kelk homoj eĉ ĵetis tomatojn en la pollandan ambasadon, tamen, kiel klariĝas nune, tio estis nur komenco de vico da incidentoj.

Hodiaŭ ambasadoro de Pollando Stefan Miller transdonis al la Ministerio pri eksterlandaj aferoj noton de protesto pro la vico da atakoj al la pollandaj diplomatoj en Moskvo. La ambasadoro esprimis esperon, ke la okazinto ne influos negative al disvolviĝo de rilatoj inter la du landoj.

Tuesday, August 09, 2005

Prokurejo trovis rompojn en ekspluatado de la batiskafo AS-28



Antaŭenketa prokureja kontrolo trovis ropmpojn en agoj de oficaj personoj dum preparigo kaj uzo de la batiskafo AS-28 "Priz", informas agentejo "Novosti" kun referenco al milita prokurejo de la Pacifika floto.

Kiel estas notita en deklaro de la prokurejo, post kiam estos trovita, kiaj rompoj estis faritaj per konkretaj armeanoj, "estos akceptitaj juraj decidoj pri ilia krima respondeco".

Al nuna momento oni forprenis por esploro ĉiuj necesatajn dokumentojn "ekde tempo de konstruo de la batiskafo ĝis hodiaŭ". "La enketo klarigas kaŭzojn kaj kondiĉojn, kontribuintajn al la paneo de la subakva aparato. Oni determinis kaj plenumas 12 diversajn ekspertizojn", - estas dirita en la mesaĝo.

Kiel informis al la agentejo unua asistanto de prokuroro de la Pacifika floto Roman Kolbanov, en komplekco de prokurejaj aranĝoj ankaŭ troviĝas esploro de teknika stato de savaj instalaĵoj de la floto, analizo de agoj de oficaj personoj dum plenumo de la sava operacio pri levigo de la batiskafo.

Laŭ ordono de Ĉefa milita prokuroro por esploro de la krima proceso, iniciatita laŭ artikolo "neglektado", estis kreita enketa grupo en konsisto de 20 homoj. Enketaj aranĝoj estas plenumataj samtempe en Moskvo, Sankt-Peterburgo, Niĵnij-Novgorodo, Vladivostok kaj Petropavlovsk-Kamĉatskij. Al eskpertaj esploroj oni aligis specialistojn de Ĝenerala stabo de la Armitaj fortoj, de Ĉefa stabo de la Militmara floto, de projektista buroo "Lazurit", de financa inspekto de la Ministerio pri defendo, juĝmedicinajn ekspertojn, specialistojn de la Federala servo pri sekureco kaj de la Ministerio pri financoj.

Sur la savita batiskafo anoj de la prokurejo nuntempe faras enketajn aranĝojn. Laŭ vortoj de kontradmiralo Aleksandr Vitko, la enketistoj posedas restaĵojn de fiŝista reto, kiu volvis sin sur la helico, kaj ekzemplerojn de ŝnuregoj, tranĉitaj per la britia aparato "Skorpio".

Vitko substrekis, ke "kaŭzoj, pro kiuj la fiŝista reto troviĝis en la areo, malpermesita por navigado de ŝipoj, estos klarigitaj". "Nune ni havas du hipotezojn: la reto povis kuŝi sur la objekto dum kelk jaroj, aŭ ĝi povis esti alportita per ondoj kelk tagojn ankoraŭ la incidento, kiam estis forta vento kaj ondado ĝis kvin gradoj", - aldonis li.

Laŭ vortoj de Vitko, jam nune eblas diri, ke la aparato ne ricevis videblajn difektojn. Li informis, ke se la helicorudra grupo, sur kiun volviĝis la reto, troviĝos sendifektita, do la batiskafo estos proponita por plua ekspluatado. Komenciĝinta laboron en jaro 1986, la batiskafo AS-28 estis riparita lastafoje en jaro 2003, notis Vitko. "La batiskafo trapasos modernigon sur uzino "Krasnoje Sormovo" tuj kiam la Ministero pri defendo donos bezonatan por tio financadon", - substrekis li.

Enkadre de enketado de la krima proceco, estos determintita medicina ekspertizo, kiu esploros konsekvencojn de la eksterordinara situacio por la membroj de la ŝipanaro de la batiskafo. En milita hospitalo de Petropavlovsk-Kamĉatskij oni inormis, ke la ŝipanaro de la savita batiskafo restos sub observado de kuracistoj unun semajnon plu.

Laŭ vortoj de la informfonto, ĉiuj sep submarinistoj sentas sin bone, kaj havas neniujn plendojn, ligitajn kun la longa troviĝo en kondiĉoj de malalta temperaturo, malsufiĉa nutrado kaj malsufiĉo de aero. Tamen, antaŭ reveni hejmen, ili devas trapasi plenan medicinan esploron en kardiologia fako de la hospitalo.

Unu el la sep membroj de la ŝipanaro, komandanto de diviziono de savaj ŝipoj, kapitano de unua rango Valerij Lepetjuĥa rakontis al ĵurnalistoj, ke post la profundiĝo, kiu okazis en 10:35 laŭ loka tempo (en 1:35 laŭ la moskva), la maristoj esploris instalaĵon, kiu estis celo de la plenumata laboro, post kiam ili rimarkis pendantan ŝnuregon, Dum ĉirkaŭvojo preter ĝi, movante reversen, la batiskafo alkroĉiĝis al la reto.

"La ŝipanaro posedis 15 litrojn da akvo, biskotojn kaj ŝipajn nutraĵporciojn. Temperaturo en unua ĉelo estis kvar gradoj kaj en la dua - ok. Por ŝparo de elektro estis malŝaltita ĉio superflua, tamen lumado kaj konekto ĉeestis konstante", - rakontis la submarinisto.

Ni memorigu, ke la operacio pri savo de la ŝipanaro de la batiskafo daŭris dum tri diurnoj en golfo Berjozovaja ĉe bordo de Kamĉatko. En dimanĉo en 16:19 laŭ moskva tempo AS-28 suprennaĝis sur la surfacon, post kiam la senpilota britia aparato tranĉis ĉiujn ŝnuregojn, kiuj tenis la batiskafon.

Sunday, August 07, 2005

Esplorado de kaŭzoj de pereo de Miĥail Jevdokimov estos sub speciala kontrolo



Reprezentanto de la prezidento en Siberia federala distrikto Anatolij Kvaŝnin prenis sub personan kontrolon esploron de aŭtomobila incidento, en kiu pereis guberniestro de Altaja regiono Miĥail Jevdokimov.

Pri tio diris al agentejo "Novosti" amaskomunikila sekretariino de la reprezentanto Lubovj Ŝalneva, notine, ke Kvaŝnin esprimas kondolencon al parencoj kaj proksimuloj de Jevdokimov pro lia tragika pereo.

Kiel informis Ŝalneva laŭ vortoj de Kvaŝnin, por detala klarigo de kaŭzoj de la tragedio en Altajan regionon veturis membroj de speciale kreita komisiono, kiun estras asistantino de la reprezentanto Lubovj Burda. En konsisto de la komisiono estas vicestro de Ĝenerala administacio de la Ministario pri internaj aferoj en la Siberia distrikto Anatolij Varnavskij, anoj de aparato de la reprezentanto, de prokurejo, leĝgardaj organoj.

Oficon de guberniestro de Altaja regiono nuntempe plenumas unua asistanto de Jevdokimov Miĥail Kozlov.

Sur loko de la katastrofo, en kiu pereis guberniestro de Altaja regiono Miĥail Jevdokimov, liaj ŝofero kaj gardisto, daŭras labori savistoj. Kiel informis deĝoranto de regiona administracio de la Ministerio pri ekstremaj situacioj, la korpon de la guberniestro oni jam eligis el la taŭzita aŭto, nune savistoj penas eligi korpojn de du aliaj pereintoj.

Laŭ vortoj de reprezentanto de la ministerio, versio pri tio, ke la aŭto de la guberniestro koliziis kun arbo, evitante kolizion kun aŭto, movanta renkonten, ankoraŭ konfirmiĝas.

Sergej Ivanov informis detalojn de la operacio pri savo de la maristoj



Ministro pri defendo Sergej Ivanov informis al ĵurnalistoj en Petropavlovsk-Kamĉatskij detalojn pri levigo de batiskafo AS-28 ĉe bordo de Kamĉatko.

"Tre komplika sava operacio daŭris dum ĉirkaŭ du diurnoj. Hodiaŭ nia aŭtonoma savaparato "Priz" leviĝis sur la surfacon. Tempo de leviĝo de profundo en 200 metroj estis tri minutoj," - citas la ministron agentejo "Novosti".

"Dum ses horoj hodiaŭ senpilota anglia aparato "Skorpio" laboris proksime de fundo. Ĝi estis ĵus post sia transportiĝo en areon de la sava operacio direktia per niaj subakvaj aparatoj "Tajger", kiuj havas videokameraojn, precize al loko, kie troviĝis "Priz", kaj komencis laboron",- diris la ministro.

"Dum 6 horoj ĝi tranĉis 5 kablojn, kaj la plej granda el ili estis ŝnurego de fiŝista trolo, lasita per ŝtelĉasistoj. Krome, ĝi tranĉis multon da tuboj, kabloj", - rakontis Ivanov. Laŭ liaj vortoj, estis maltrankvila momento por ĉiuj, kiam "ĉiuj tenaĵoj esits forigitaj, kaj "Priz" ankoraŭ ne leviĝis".

La ministro substrekis, ke kun la ŝipanaro oni havis konsantan komunikadon. "Ni unuvice antaŭtimis pri du aĵoj. Tio estas malvarmiĝo de la ŝipanaro, ĉar temperaturo en la aparato estis ne pli, ol 5 gradoj en lastaj 2,5 diurnoj. Kaj ankaŭ ni timis facilan veneniĝon per karbona dioksido. Feliĉe, tio ne okazis", - informis Ivanov.

"Mi estas tre dankema al la ŝipanaro de "Priz" pro kuraĝeco, persisto kaj firma volo. Mi estas tre dankema al niaj pacifikaj maristoj. Ĉiuj bonege demonstris sin, inklude angliajn maristojn, kiuj laboris tre profesie, rapide kaj altkvalite. Kaj rezulte ni vidis en realo, kio estas mara frateco",- diris la ministro.

Li diris, ke decidoj pri partoprenigo de eksterlandaj specialistoj estis akceptitaj sur nivelo de estraro de la Militmara floto, kiu konektiĝis kun multaj ŝtatoj, kaj multaj ŝtatoj adresis sin kun propono helpi.

"Estis absolute neniuj problemoj pri internaciaj detaloj. Gravis determini, kiu, kiam, en kia tempo kaj kion povas transportigi ĉi tien el tio, kio estis vere bezonata. Ĉi-okaze tio estis intalaĵo por tranĉo de kabloj", - diris la ministro. "Ĉu ni sukcesus fari tion mem, estas hipoteza problemo", - notis li.

Laŭ liaj vortoj, rusiaj maristoj penis memstare liberigi la batiskafon pere troloj, uzis multnombrajn metodojn. Sed uzo de tia aparato, kiel "Skorpio", troviĝis pleje efektiva.

Lunde la ministro pri defendo intencas renkonti kun la ŝipanaro de la batiskafo kaj familioj de la submarinistoj.

Saturday, August 06, 2005

Oni decidis eksplodigi pezajn ankrojn, kiuj tenas la batiskafon



En stabo pri plenumo de operacio pri savo de batiskafo AS-28, droninta en golfo Berjozovaja, oni decidis eksplodigi 60tunajn ankrojn, kiuj tenas sur fundo antenon, kies kabloj volviĝis ĉirkaŭ la aparato.

Kiel diris al agentejo "Interfaks" komandanto de Pacifika floto admiralo Viktor Fjodorov, tio ebligos al la batiskafo, ligita per ŝnuregoj al savaj trenŝipoj, "suprennaĝi en malpli grandan profundon". "Se la rezulto estos pozitiva, do tiam komencos laboron skafandristoj", - diris Fjodorov.

Samtempe vicestro de Ĉefa stabo de Militmara floro de Rusio kontradmiralo Vladimir Pepelaev informis, ke oni ellaboris kelk variantojn de savo. "Estas pridiskutata varianto de uzo de skafandristoj, sed la ĉefa varianto inkludas aliron de la eksterlandaj aparatoj al nia submarino kaj tranĉon de la retoj sur la batiskafo", - diris li.

Laŭ vortoj de Pepelaev, britiaj kaj usonaj specialistoj, venintaj kelk horojn antaŭ sur Kamĉatkon aviadile kune kun tri senpilotaj subakvaj aparatoj "Skorpio", sukcesos komeci laboron en la loko, kie troviĝas la batiskafo, "ĉirkaŭ en 20:00 laŭ moskva tempo". La kontradmiralo aldonis, ke nutempe daŭriĝas trolado, per kiu la batiskafo povas deŝiri sin de la anteno kun la ankroj.

Tria eksterlanda aviadilo - C-17 de Militaeraj fortoj de Usono, startinta de usona milita bazo en Japanio, alteriĝis en flughaveno "Jelizovo" apud Petropavlovsk-Kamĉatskij ĉirkaŭ 12:00 laŭ moskva tempo. Nuntempe okazas malŝarĝo de sava instalaĵo, kiun transportis la ambaŭ usonaj aviadiloj. Aliadilo el Britio, veninta en 9:22 laŭ moskva tempo, jam estas malŝarĝita.

Kiel oni atendas en la stabo pri savo de la batiskafo, en 16:30 laŭ moskva tempo en "Jelizovo" alteriĝos ankaŭ tria usona armea aviadilo, ankaŭ C-17, kiu startis el Nova Orleano. Krome, en 14:45 laŭ moskva tempo el Usono startos alia armea aviadilo. Oni atendas, ke ĝi alteriĝos en Kamĉatko en 22:00 laŭ moskva tempo sabate.

Laŭ vortoj de Pepelaev, la operacio pri savo de la ŝipanaro de la subakva aparato As-28 devas esti finita dum diurno. "Ni devas fini ĉi tiun operacion dum diurno, ĉar rezervoj da aero en la aparato ne estas senlimigitaj. Laŭ datumo de la stabo, la aero sufiĉos por iomete pli, ol diurno", - substrekis Perelaev. Li informis, ke lasta seanco de komunikado kun la sep ŝipanoj en la batiskafo estis antaŭnelonge, "ĝi estis mallonga, la ŝipanaro raportis, ke ilia stato estas kontentiga".

Friday, August 05, 2005

Oniu komencos savi ŝipanaron de la batiskafo post kvin horoj



Savo de la droninta batiskafo povas komeciĝi jam post kvin horoj. Pri tio, kiel informas agentejo "Novosti", diris ĉefkomandanto de la Militmara floto de Rusia Federacio Igor Digalo.

Laŭ liaj vortoj, plano de la sava operacio jam estas ellaborita. Ni memorigu, ke la batiskafo AS-28 en profundo de 190 metroj implikiĝis en fiŝista reto kaj ne kapablas suprennaĝi dum preskaŭ 36 horoj.

Nune en golfo Berezovaja sur orienta bordo de Kamĉatko, kie troviĝas la batiskafo, estas ĉirkaŭ 10 militaj ŝipoj. Japanio jam sendis siajn savistojn en ĉi tiun areon, Usono ankaŭ esprimis pretecon helpi al la rusia floto. En baldaŭaj horoj en Kamĉatkon de bazo en San Diego oni transportigos per aviadilo subakvan aparaton "Skorpio".

Thursday, August 04, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij nomis la mendinton de la atako al YUCOS



En sia nova intervjuo al gazeto "Vedomosti", publikigita ĉi-ĵaŭde, eksa ĉefo de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij unufoje malkaŝe nomis nomon de ĉefa iniciatinto de la atako al la plej grandan en Rusio naftan kompanion. Laŭ vortoj de la malfavorata oligarko, tio estas vicestro de la prezidenta administracio Igor Seĉin.

Samtempe M. Ĥodorkovskij malkonfirmis deklaron de lia partnero en negoco, ĉefo de grupo "Menatep" Leonid Nevzlin, ke parto de kulpo pro la disfaligo de YUCOS apartenas al Roman Abramoviĉ. "Tio estas, pli verŝajne, emocia reago de Leĉjo. Roĉjo Abrtamovic, certe, ne estas, esprimante mole, apostolo Petro. Sed iniciatinto kaj motoro de la proceso de YUCOS estis ĝuste Igor Seĉin -- unu el liaj konkurantoj en lukto por influo al Putin", - diris li al la gazeto.

Komentante sian kondamon, M. Ĥodorkovskij diris, ke li anticipe, ankoraŭ en mezo de aprilo, estis informita, ke oni donos al li "maksimuman kondamnon". Tamen li eldiris konvikon, ke li estos malliberigita ne pli, ol tri-kvar jarojn. "Mi certas, ke la kondamno estos ne simple plimoligita, sed abolita per la Supeta Tribunalo de Rusio - iam post 3-4 jaroj. Kaj nune mi estos ĉi tie, se troviĝis tiel", - diras la negosicto.

Respondante al demando de la eldono, ĉu minacas simila sorto al aliaj rusiaj oligarkoj, M.Ĥodorkovskij respodnis, ke "al aliaj grandaj rusiaj negocistoj jam ne minacas ekzekuto flanke de la Kremlo". "Por Putin sufiĉis la proseco de YUCOS, kaj por liaj proksimuloj sufiĉis "Juganskneftegaz" kaj aliaj posedaĵoj de la rabita kompanio. La potenco havas sufiĉe nek rezervojn de forto, nek certecon pri sia propra praveco, por ataki alian nacian korporacion. Nun la Kremlo mem diras pri ekskluziva elekteco de plenumo de la leĝo en la proceso de YUCOS kaj proponas al negocistaro ion similan al pakto pri reciproka sekureco, sen reciproka respekto de negocistaro kaj la ŝtato, kiel mi vidas el la ĉelo, estas perdita, kaj neniuj paktoj jam helpos, ĝis la potenco ŝanĝiĝos, ka la granda negocistaro faros paŝojn renkonten al la socio, speciale, iniciatos validigon de la privatigado", - opinias la eksa ĉefo de YUCOS.

Kaj ĝis la privatigado ne estos validigita, lukto por granda posedaĵo daŭriĝos, certas M.Ĥodorkovskij. Kaj en ĉi tiu lukto, laŭ liaj vortoj, partoprenas kaj aktive partoprenos duone privatigitaj juĝejoj, organoj pri internaj aferoj kaj prokurejoj. "Kaj mi ne povas garanti, ke en proksima estonto oni ne malliberigos aŭ mortigos iun ajn el la tiel nomataj oligarkoj - grandai aŭ negrandaj", - diris li al "Vedomosti".

"La Kremlo ne estas sola ludanto. Tiu, kiun kontentigas nunaj reguloj de ludo, estas devigita ludi laŭ ili kaj povas ĉiumomente troviĝi viktimo. Neeblas asekuri sin "individue", - konkludis M.Ĥodorkovskij.

Tuesday, August 02, 2005

Apud Vladikavkaz oni trovis morta malaperintan ministron de Norda Osetio



En Norda Osetio estas trovita korpo de ministro pri konstruado kaj arkitektoro de la respubliko Aleksandr Bazoev. Kiel informis al agentejo "Novosti" fonto en leĝgardaj organoj de la respubliko, la korpo de Bazoev estis trovita apud telfero en suburbo de Vladikavkaz. Oni ankoraŭ ne nomas kaŭzojn de morto de la ministro, aliaj detaloj ankaŭ ne estas konataj.

Bazoev malaperis en mateno de 1 de aŭgusto. Laŭ datumo de la Ministerio pri internaj aferoj de la respubliko, lasfoje la ministron vidis gardistoj de parkejo, situanta ĉe hotelo "Vladikvakaz", kie Bazoev kutime lasis sian aŭton. Laŭ vortoj de la gardistoj, en 6:10 matene (laŭ datumo de programo "Vesti" de televidkanalo "Rossija" en 7:10 matene) Bazoev venis en la parkejon, sidiĝis en la aŭton kaj forveturis. Poste neniu vidis lin, ankaŭ ne sukcisi konektiĝi kun li telefone.

Laŭ anticipa datumo. Bazoev faris sinmortigon. "Li pafis sin per sia karabeno", - diris la fonto de la agentejo.

En frua mateno de 2 de aŭgusto en hortikultura parcelaro "Iriston" proksime de Vladikvakaz estis trovita la aŭto de la ministro.

Aleksandr Bazoev estis membro de la nova registaro, formita per Tejmuraz Mamsurov, kiu esits nomumita sur oficon de estro de la respubliko en junio, kaj gvidis la plej grandan en la respubliko konstruadan entreprenon "Sfera".

G. Oniŝĉenko: "birda gripo" ne igas antaŭtimon



La situacio pri "birda gripo" igas neniujn antaŭtimojn. Tian deklaron faris ĉefa sanitara kuracisto de Rusio Gennadij Oniŝĉenko en Novosibirsk. Hodiaŭ li persone inspektis distriktojn, en kiuj estis registrita "birda gripo", speciale, vizitis, vilaĝon Suzdalka de Dovoleksij distrikto de Novosibirskaja provinco. "Hodiaŭ la situacio, kiun mi ekvidis, sugestas neniujn antaŭtimojn", - diris G. Oniŝĉenko.

Ankaŭ li substrekis, ke adekvata komplekso de aranĝoj estas efektivigata kaj estos plu. Merkrede, en 3 de aŭgusto, G.Oniŝĉenko daŭrigis inspektadon de distriktoj, kie estis registrita "birda gripo".

Tamen, nuntempe al nombro de regionoj, kie estis registrita "birda gripo" aldoniĝis Tjumenskaja provinco. Pri tio informas amaskomunikila servo de la Ministerio pri agrokulturo de Rusio.

Laŭ datumo de Federala servo pri veterinara kaj fitosanitara inspektado, hodiaŭ oni trovis "birdan gripon" en 14 loĝlokoj de kvin distriktoj de Novosibirskaja provinco, kaj ankaŭ en vilaĝo Glubokoje de Zavjalovskij disktikto de Altaja regiono kaj en vilaĝo Peganovo de Berdjuĵskij distrikto de Tjumenskaja provinco. Laŭ hieraŭa datumo masaniĝo de birdoj estis trovita en 13 loĝlokoj de kvin distriktoj de Novosibirskaja provinco kaj en Altaja regiono.

Ni memorigu, ke dum esploro de patologia materialo de malsanaj birdoj el Novosibirskaja provinco estis trovita viruso de birda gripo de tipo A, subtipo H5N1 (ĝi kapablas infekti homon). Kiel oni informis pli frue, viruso de la "birda gripo", supozeble, estas transportita en teritorion de Rusio per savaĝaj akvobirdoj el Sudorienta Azio.

Kiel oni notis en la Ministerio, en ĉiuj malbonsituaciaj lokoj oni enigis kvarantenon kaj efektivigas bezonatajn aranĝojn pri izoligo de fontoj de la infekto. Daŭriĝas kontrolado de informo el aliaj subjektoj de Rusio, kie estis okazoj de pereo de birdoj.

Ĉefa ŝtata veterinara inspektoro de Rusio donis bezonatajn ordonojn al ĉefoj de veterinaraj servoj de subjektoj de Rusio kaj teritoriaj administracioj de Rusia agrokultura inspektejo pri organizo kaj plenumo de kontraŭepizootiaj aranĝoj.

Indas noti, ke en landoj de Azio ekde decembro de jaro 2003 ĉi tiu masano forprenis vivojn de 51 homoj, 36 el kiuj mortis en Vjetnamio, 12 - en Tajlando, 3 - en Kamboĝo.

En jaro 2004 epidemioj de "birda gripo" atakis hejmajn birdojn en deko da landoj. "Birda gripo" ankaŭ estis trovita ĉe hundoj kaj katoj, kvankam antaŭe oni opiniis, ke ili ne estas infektigeblaj por ĉi tiu malsano.

Pollando ne intencas pardonpeti pro batado de rusiaj infanoj



Pollando ne devas pardonpeti Moskvon pro incidento, ligita kun batado de filoj de rusiaj diplomatoj. Tian opinion eldiris ĉefo de prezidenta administracio de Pollando Valdemar Dubanewski en intervjuo al radiostacio Polskie Radio.

Laŭ lia opinio, tiaj incidentoj okazas ofte kaj ne postulas similajn politikajn paŝojn. Krome, li opinias, ke reago de rusianoj, ligita kun atako al rusiaj lernejanoj en Pollando, estas forte troigita.

Ni memorigu, vespere en 31 de julio kvar lernejanoj de mezlernejo ĉe ambasadejo de Rusio en Pollando (tri el ili estas filoj de laborantoj de la rusia diplolamata reprezentejo) dum reveno hejmen en unu el varsoviaj parkoj estis atakitaj per grupo el ĉirkaŭ 15 junaj poloj.

La adoleskoj estis kruele batitaj, oni forprenis iliajn monon, dokumentojn kaj poŝtelefonojn. Ĉio ĉi tio estis akompanata per antirusiaj krioj, obscenaj esprimoj. Kuracistoj konstatis ĉeeston de multnombraj traŭmoj, du suferintoj havas elfrapitajn dentojn, estas suspekto pri cerboskuo.

Bezonas noti, ke hieraŭ prezidento de Rusio Vladimir Putin nomis la batadon de la infanoj krimo kaj informis, ke li ordonos al la Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusio "kontakti kun la polaj kolegoj kaj kompleni, kion faras pola potenco, por ke adekvate reagi al ĉi tiu neamika akto". La prezidento ankaŭ ordonis raporti al li pri rezultoj de la kontaktoj.

Ankaŭ hieraŭ pola polico arestis naŭ homojn, suspektataj pri batado de la filoj de rusiaj diplomatoj. Pri tio informis amaskomumikila sekretario de polico de Varsovio Mariusz Sokolowski. Tamen post pridemandado ĉiuj arestintoj estis liberigitaj.

Monday, August 01, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij profetas venkon de komunistoj en Rusio



Hodiaŭ en gazeto "Vedomosti" estis publikigita nova letero de eksa ĉefo de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij, en kiu li profetas "maldekstran turnon" por Rusio kaj venkon de komunistoj en sekvaj elektoj. "Malgraŭ ĉiuj ruzaĵoj, la maldekstraj tutegale venkos. Kaj ili venkos demokratie - kun plena kohereco al volo de plimulto da elektantoj. Tio estos aŭ en elektoj, aŭ sen (aŭ poste) ili. Maldeksta turno okazos. Kaj kohorto de rektaj heredantoj de la hodiaŭa potenco jam ne estos plu valida", - skribas la kondamnita eksa ĉefo de YUCOS,

M. Ĥodorkovskij prognozas venkon en sekvaj elektoj por Komunista Partio de Rusia Federacio kaj partio "Patrolando" aŭ por historiaj heredantoj de ĉi tiuj partioj. Kaj maldekstraj liberalistoj devas pli rapide decidi pri sia elekto - eniri en konsiston de vasta social-demokrata koalicio aŭ resti sur "politike sensenca vojrando".

Kiel konformon de siaj pensoj pri neevitebleco de "maldeksta turno" en Rusio, la negocisto citas sociologian datumon. Speciale, esploron de "Levada-centro", laŭ kiu 97% da rusianoj estas por senpaga klerado, 93% opinias, ke pensio devas esti sufiĉa por enviti malriĉecon, 91% estas por redoni al civitanoj iliajn monŝparaĵojn, perditajn rezulte de inflacio en komenco de 90aj jaroj, 81% elpaŝas por reveno al rektaj elektoj de guberniestroj, 59% por restarigo de instituto de deputitoj, elektataj laŭ distriktoj.

M.Ĥodorkovskij asertas, ke sociaj eksplodoj okazas ne tie, kie estas ekonomia kraŝo, sed tie, kie venis tempo distribui fruktojn de ekonomia kresko. Li montras al katastrofa skismo en strukturo de moderna rusia socio: 1% da la riĉaj kaj 9% da la relative bonordaj civitanoj materie kaj psikologie forte skismiĝis de 90% da la malriĉaj. "Stabileco en la lando estas iluzia, kaj krizo maturiĝis," - estas dirita en la letero.

Krome, M. Ĥodorkovskij opinias, se ne kraŝon, do tre grandajn malfacilaĵojn por projekto "Heredanto-2008":"Niaj samlandanoj fariĝis multe pli firmaj, ol 10 jaroj antaŭ. Neunufoje trompitaj homoj nune ne kredos al nova blufo, eĉ tre artifika kaj ruza. Ĉi-sence sorto de la projekto "Heredanto-2008" estas tute ne tiel facila".

"La Kremlo, certe, povas nutri sin per iluzioj, ke eblas denove bari vojon de la historio per bloko de aŭtoritarismo. Ebas plu frostigi la landon, likvidi lastajn sencenzuratajn gazetojn kaj radiostaciojn, aresti kontojn de tiuj, kiuj ne obeas, k.t.p. Sed rezervo de la postsovetia aŭtoritarisma projekto en Rusio estas elĉerpita. Unuvice pro kio, ke al ĝi kontaŭstaras popolo, kiu ne timas areston de kontoj, - pro ilia foresto, - kaj pretas fari sian elekton ne laŭ rekomendoj de la oficialaj amaskomunikiloj, sed laŭ sia propra historia intuicio. Dufoje, por en tia projekto iri ĝis fino, bezonas Lenin kaj Stalin, almenaŭ Trockij: homoj, senlime certaj pri sia praveco, motivitaj per nenio, krom sia ideologio kaj validita per ĝi potenco, pretaj murdi kaj morti por ĉi tiu potenco. En la Kremlo nune ne estas tiaj homoj kaj ne povas esti: interesoj kaj vivaj impetoj de nuntempaj rusiaj gvidantoj - feliĉe kaj por ili, kaj por cetera Rusio - estas tro merkantilaj kaj burĝaj, por imagi ilin en rolo de sangaj ekzekutistoj kaj pendumistoj. Mi diras pri tio, kiel homo, kiu ĵus ricevis de ili naŭ jarojn da mallibereco", - estas dirita en la letero de Miĥail Ĥodorkovskij, kiu troviĝas en enketa izolejo.

"La kremlaj politikaj teknologistoj denove - kaj pli firme - scias, ke ĉi tiu ŝtata kurso povas konserviĝi nur per antidemokratia vojo. Ke en honestaj elektoj neeviteble venkos la maldekstraj. Pro tio oni monopoligas televidan eteron, kaj la elekta leĝo estas ŝanĝita por plena nepartopreno en elektoj por ĉiuj partioj, krom tiuj, kiuj estas tute kontrolataj per la prezidenta administracio. Kaj estas malpermesitaj regionaj referendumoj, por neniu sukcesu sciiĝi, por kiaj ideoj kaj valoroj estas popolo en realo", - skribas la eksa ĉefo de YUCOS.

Resumante, M.Ĥodorkovskij alvokas nunan potencon ne kontraŭstari al formiĝintaj en la lando tendencoj de "maldekstra turno": "Por Vladimir Putin ne bezonas multe labori, por ke doni al maldekstra turno okazi pace. Bezonas nur lasi sian oficon en tempo, determinita per la Konstitucio kaj garanti demokratiajn kondiĉojn por sekvaj elektoj. Nur tio garantos perspektivon de stabila demokratia disvolviĝo de la lando sen kataklismoj kaj risko de disfalo"."Alie la ŝtato eksplodiĝos, energio de protesto traŝiros malfortan ŝelon de potenco", - estas dirita en la letero.