Novaĵoj el Rusio

Tuesday, August 02, 2005

G. Oniŝĉenko: "birda gripo" ne igas antaŭtimon



La situacio pri "birda gripo" igas neniujn antaŭtimojn. Tian deklaron faris ĉefa sanitara kuracisto de Rusio Gennadij Oniŝĉenko en Novosibirsk. Hodiaŭ li persone inspektis distriktojn, en kiuj estis registrita "birda gripo", speciale, vizitis, vilaĝon Suzdalka de Dovoleksij distrikto de Novosibirskaja provinco. "Hodiaŭ la situacio, kiun mi ekvidis, sugestas neniujn antaŭtimojn", - diris G. Oniŝĉenko.

Ankaŭ li substrekis, ke adekvata komplekso de aranĝoj estas efektivigata kaj estos plu. Merkrede, en 3 de aŭgusto, G.Oniŝĉenko daŭrigis inspektadon de distriktoj, kie estis registrita "birda gripo".

Tamen, nuntempe al nombro de regionoj, kie estis registrita "birda gripo" aldoniĝis Tjumenskaja provinco. Pri tio informas amaskomunikila servo de la Ministerio pri agrokulturo de Rusio.

Laŭ datumo de Federala servo pri veterinara kaj fitosanitara inspektado, hodiaŭ oni trovis "birdan gripon" en 14 loĝlokoj de kvin distriktoj de Novosibirskaja provinco, kaj ankaŭ en vilaĝo Glubokoje de Zavjalovskij disktikto de Altaja regiono kaj en vilaĝo Peganovo de Berdjuĵskij distrikto de Tjumenskaja provinco. Laŭ hieraŭa datumo masaniĝo de birdoj estis trovita en 13 loĝlokoj de kvin distriktoj de Novosibirskaja provinco kaj en Altaja regiono.

Ni memorigu, ke dum esploro de patologia materialo de malsanaj birdoj el Novosibirskaja provinco estis trovita viruso de birda gripo de tipo A, subtipo H5N1 (ĝi kapablas infekti homon). Kiel oni informis pli frue, viruso de la "birda gripo", supozeble, estas transportita en teritorion de Rusio per savaĝaj akvobirdoj el Sudorienta Azio.

Kiel oni notis en la Ministerio, en ĉiuj malbonsituaciaj lokoj oni enigis kvarantenon kaj efektivigas bezonatajn aranĝojn pri izoligo de fontoj de la infekto. Daŭriĝas kontrolado de informo el aliaj subjektoj de Rusio, kie estis okazoj de pereo de birdoj.

Ĉefa ŝtata veterinara inspektoro de Rusio donis bezonatajn ordonojn al ĉefoj de veterinaraj servoj de subjektoj de Rusio kaj teritoriaj administracioj de Rusia agrokultura inspektejo pri organizo kaj plenumo de kontraŭepizootiaj aranĝoj.

Indas noti, ke en landoj de Azio ekde decembro de jaro 2003 ĉi tiu masano forprenis vivojn de 51 homoj, 36 el kiuj mortis en Vjetnamio, 12 - en Tajlando, 3 - en Kamboĝo.

En jaro 2004 epidemioj de "birda gripo" atakis hejmajn birdojn en deko da landoj. "Birda gripo" ankaŭ estis trovita ĉe hundoj kaj katoj, kvankam antaŭe oni opiniis, ke ili ne estas infektigeblaj por ĉi tiu malsano.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home