Novaĵoj el Rusio

Thursday, August 04, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij nomis la mendinton de la atako al YUCOS



En sia nova intervjuo al gazeto "Vedomosti", publikigita ĉi-ĵaŭde, eksa ĉefo de YUCOS Miĥail Ĥodorkovskij unufoje malkaŝe nomis nomon de ĉefa iniciatinto de la atako al la plej grandan en Rusio naftan kompanion. Laŭ vortoj de la malfavorata oligarko, tio estas vicestro de la prezidenta administracio Igor Seĉin.

Samtempe M. Ĥodorkovskij malkonfirmis deklaron de lia partnero en negoco, ĉefo de grupo "Menatep" Leonid Nevzlin, ke parto de kulpo pro la disfaligo de YUCOS apartenas al Roman Abramoviĉ. "Tio estas, pli verŝajne, emocia reago de Leĉjo. Roĉjo Abrtamovic, certe, ne estas, esprimante mole, apostolo Petro. Sed iniciatinto kaj motoro de la proceso de YUCOS estis ĝuste Igor Seĉin -- unu el liaj konkurantoj en lukto por influo al Putin", - diris li al la gazeto.

Komentante sian kondamon, M. Ĥodorkovskij diris, ke li anticipe, ankoraŭ en mezo de aprilo, estis informita, ke oni donos al li "maksimuman kondamnon". Tamen li eldiris konvikon, ke li estos malliberigita ne pli, ol tri-kvar jarojn. "Mi certas, ke la kondamno estos ne simple plimoligita, sed abolita per la Supeta Tribunalo de Rusio - iam post 3-4 jaroj. Kaj nune mi estos ĉi tie, se troviĝis tiel", - diras la negosicto.

Respondante al demando de la eldono, ĉu minacas simila sorto al aliaj rusiaj oligarkoj, M.Ĥodorkovskij respodnis, ke "al aliaj grandaj rusiaj negocistoj jam ne minacas ekzekuto flanke de la Kremlo". "Por Putin sufiĉis la proseco de YUCOS, kaj por liaj proksimuloj sufiĉis "Juganskneftegaz" kaj aliaj posedaĵoj de la rabita kompanio. La potenco havas sufiĉe nek rezervojn de forto, nek certecon pri sia propra praveco, por ataki alian nacian korporacion. Nun la Kremlo mem diras pri ekskluziva elekteco de plenumo de la leĝo en la proceso de YUCOS kaj proponas al negocistaro ion similan al pakto pri reciproka sekureco, sen reciproka respekto de negocistaro kaj la ŝtato, kiel mi vidas el la ĉelo, estas perdita, kaj neniuj paktoj jam helpos, ĝis la potenco ŝanĝiĝos, ka la granda negocistaro faros paŝojn renkonten al la socio, speciale, iniciatos validigon de la privatigado", - opinias la eksa ĉefo de YUCOS.

Kaj ĝis la privatigado ne estos validigita, lukto por granda posedaĵo daŭriĝos, certas M.Ĥodorkovskij. Kaj en ĉi tiu lukto, laŭ liaj vortoj, partoprenas kaj aktive partoprenos duone privatigitaj juĝejoj, organoj pri internaj aferoj kaj prokurejoj. "Kaj mi ne povas garanti, ke en proksima estonto oni ne malliberigos aŭ mortigos iun ajn el la tiel nomataj oligarkoj - grandai aŭ negrandaj", - diris li al "Vedomosti".

"La Kremlo ne estas sola ludanto. Tiu, kiun kontentigas nunaj reguloj de ludo, estas devigita ludi laŭ ili kaj povas ĉiumomente troviĝi viktimo. Neeblas asekuri sin "individue", - konkludis M.Ĥodorkovskij.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home