Novaĵoj el Rusio

Wednesday, August 24, 2005

Miĥail Ĥodorkovskij plenumas "sekan malsatadon" dum jam kvin tagoj



Miĥail Ĥodorkovskij plenumas "sekan malsatadon" ekde vespero de 19 de aŭgusto. Pri tio informis al RBC lia advokato Anton Drel. Hodiaŭ li denove vizitis lian defendaton en la enketa izolejo kaj notis, ke aspekto de M. Hodorkovskij "malbone impresis" lin.

Laŭ vortoj de A. Drel, M. Ĥodorkovskij intencas daŭrigi la malsatadon ĝis oni transigos Platon Lebedev el karcero en ĉelon.

La advokato transdonis sekvan deklaron de sia defendato, en kiu M. Ĥodorkovskij skribis, ke li ne deklaris antaŭe pri sia malsatado, ĉar "esperis, ke saĝeco venkos, kaj oni transigos Lebedev el karcero en ĉelon, almenaŭ lunde (en 22 de aŭgusto)".

M. Ĥodorkovskij ankaŭ klarigis, ke li ne skribis deklaron pri komenco de la malsatado, ĉar li ne havas pretendojn al la enketa izolejo. La eksa estro de YUCOS, laŭ liaj vortoj, komprenas, ke la decido pri transigo de P. Lebedev en karceron estis farita "ne en la izolejo, sed en alia loko".

M. Ĥodorkovskij certigis parencojn de malliberuloj, kiuj troviĝas en unu ĉelo kun li, kaj kies aĝo estas de 20 ĝis 25 jaroj, ke malgraŭ deklarita per li malsatado, liaj samĉelanoj "nutros normale".

Tia situacio ne tre avantaĝas por reprezentantoj de la Federala servo pri plenumo de punoj, ĉar ordinara homo en situacio de "seka" malsatado mortas en sepa tago. Pro tio eblas supozi, ke oni povas devigi la malsatanton ricevi almenaŭ akvon. Unu tagon antaŭe direktoro de la Servo Jurij Kalinin, komentante la situacion pri la malsatado de M. Ĥodorkovskij, diris, ke, "laŭ internaj reguloj, se persono, troviĝanta sub gardado, deklaras malsatadon, do li informu administracion de izolejo, post kiam la malliberujo estu observata per kuracistoj. Laŭ leĝo, okaze de malboniĝo de sanstato de malliberulo, administracio de izolejo rajtas komenci kontraŭvolan nutradon de li".

En deklaro de M. Ĥodorkovskij pri komenco de la malsatado pro solidareco kun P. Lebedev estas dirita: "En 19 de aŭgusto de jaro 2005, en datreveno de la puĉo de jaro 1991 en Sovet-Unio, mia kamarado Platon Lebedev estis transigita en karceron, kies spaco estas 3 kvadrataj metroj. Formale tio estas reprezalia akto pro rifuzo de P. Lebedev de promenoj". Tamen, kiel opinias M. Ĥodorkovskij, tio estas nur preteksto. "Platon peze malsanas, kaj dum pli, ol jaro, li ne povas eliri en malleberejajn promenojn; evidente, ke oni metis mian amikon en karceron, por venĝi al mi pro miaj artikoloj kaj intervjuoj", - substrekis li. "La Kremlo opiniu, ke tiel ĝi demonstras forton, sed reale tio estas demonstro de ilia malforto kaj timo: ne kapablante komenci malferman politikan diskuton kun mi, ili uzas lastan armilon - karceron kaj komunan ĉelon", - deklaris la eksa estro de YUCOS.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home