Novaĵoj el Rusio

Friday, August 26, 2005

Ĥodorkovskij finis la sekan malsatadon



Miĥail Ĥodorkovskij finis la sekan malsatadon, diris al agentejo "Novosti" lia advokato Anton Drel. Laŭ liaj vortoj, lia kliento finis la malsatadon ĵaŭde, en 25 de aŭgusto, post kiam li sciiĝis el televidnovaĵoj pri transigo de Platon Lebedev el karcero en ordinaran ĉelon.

"Lige kun tio, ke li deklaris sekan malsatadon, oni ne rekomendas al li manĝi multe. Hieraŭ li komencis trinki akvon", - diris Drel.

Ni memorigu, ke, laŭ vortoj de la advokatoj, Ĥodorkovskij, kiu troviĝas en enketa izolejo "Matrosskaja Tiŝina", komencis la malsatadon en vendredo, 19 de aŭgusto, kaj planis fini ĝin tiam, kiam oni transigos lian kamaradon Platon Lebedev el karcero reen en ĉelon.

Laŭ vortoj de direktoto de la Federala servo pri plenumo de punoj Jurij Kalinin, oni transigis Lebedev en karceron por ok diurnoj pro malĝentileco adrese al laborantoj de la izolejo. Kalinin ankaŭ pli frue malkonfiris informon, ke Ĥodorkovskij komencis malsatadon.

Siavice unu el advokatoj de Ĥodorkovskij Jurij Ŝmidt akuzis la estron de la servo pri kalumnio kaj konscia misinformado de la socio.

Dume advokatoj de Ĥodorkovskij kaj Lebedev ricevis avizon, ke esploro de ilia kasacia plendo pri la kondamno al iliaj defendatoj okazos en 14 de septembro en halo numero 608 de Meŝĉanskij tribunalo de la ĉefurbo.

"Mi atendis, ke tio estos rapide, sed tia rapideco superis ĉiujn atendojn", - notis advokato Jurij Ŝmidt. Li substrekis, ke tia hastado estas ligita kun venontaj elektoj, en kiuj Ĥodorkovskij povas partopreni kiel kandidato en deputitojn de Ŝtata Dumao.

0 Comments:

Post a Comment

<< Home