Novaĵoj el Rusio

Thursday, August 11, 2005

Oni batis pollandajn diplomatojn malgraŭ penoj de milico



Milico plifortigis gardadon de la ambasado de Pollando, informis al kanalo RBC asistanto de estro de Administrejo pri informo kaj publikaj ligoj de la Ĉefa administrejo pri internaj aferoj de Moskvo Jevgenij Gildeev. "Post la incidento kun la filoj de rusiaj diplomatoj en Varsovio en 31 de julio estis akceptita decido pri plifortigo de gardado de la pollanda ambasado. Ekde 3 de aŭgusto anstataŭ 3 milicanoj deĝoras kvin homoj tage kaj kvar nokte", - notis J.Gildeev.

Sekve, la ambaŭ diplomatoj estis batitaj post kiam la gardado de la pollanda ambasado estis plifortigita. Ni memorigu, ke la unua incidento okazis en 7 de aŭgusto kaj la dua - en 10 de aŭgusto, kaj dum la dua la atakintoj agis tage, kiam sur strato estis multe da homoj.

Tamen bezonas noti, ke tuje post la incidento de 10 de aŭgusto la ĉefurba Administrejo pri internaj aferoj uzis aldonajn rimedojn de sekureco. Speciale, sur teritorio, najbara al la ambasado de Pollando, kaj sur apuda Tiŝinskaja placo konstante deĝoras tri piedaj patroloj de la patrola servo kaj ankaŭ unu aŭta patrolo. "Ĉi tiuj rimedoj por plifortigo de gardado de la pollanda ambasado funkcios ĝis speciala ordono", - substrekis J. Gildeev.

Ni memorigu, ke la ambaŭ atakoj al la diplomatoj okazis tuj post kiam en Varsovio per nekonataj adoleskoj estis kruele batitaj filoj de anoj de la rusia diplomata reprezentejo en Pollando. Batado de la lernejanoj igis ondon da indigno en Rusio. Kelk homoj eĉ ĵetis tomatojn en la pollandan ambasadon, tamen, kiel klariĝas nune, tio estis nur komenco de vico da incidentoj.

Hodiaŭ ambasadoro de Pollando Stefan Miller transdonis al la Ministerio pri eksterlandaj aferoj noton de protesto pro la vico da atakoj al la pollandaj diplomatoj en Moskvo. La ambasadoro esprimis esperon, ke la okazinto ne influos negative al disvolviĝo de rilatoj inter la du landoj.